Til indholdet

Ĉu vi volas korekti mian enkondukon?

af Arocoun, 2. apr. 2012

Meddelelser: 7

Sprog: Esperanto

Arocoun (Vise profilen) 2. apr. 2012 04.12.57

Mi volas praktiki skribi esperante. Ĉu vi korektus mian enkondukon?

Mia nomo estas Jesse. Mi loĝas en Ilinojso, Usono. Mi havas 26 jarojn.

Mi estas universitat-studanto, kaj studas negocojn. Mi volas esti kontisto.

Mi parolas unue angle. Mi studas hispanan kaj esperantan lingvojn, por hobio.

Mi estas feliĉa pro esti ĉi tie. Dankon, kaj ĝis!

sudanglo (Vise profilen) 2. apr. 2012 09.42.43

Mi volas skribe plibonigi mian Esperanton /skribe ekzerci min. Bonvolu korekti mian tekston (biografieton/ sinprezenton).

Studento
Komercon (aŭ komercajn aferojn).
Mia denaska lingvo estas la angla.
Studas la hispanan kaj Esperanton.
Estas feliĉa esti.

Ondo (Vise profilen) 2. apr. 2012 12.19.25

Arocoun:Mi volas praktiki skribi esperante. Ĉu vi korektus mian enkondukon?
Mia nomo estas Jesse. Mi loĝas en Ilinojso, Usono. Mi havas 26 jarojn.
Mi estas universitat-studanto, kaj studas negocojn. Mi volas esti kontisto.
Mi parolas unue angle. Mi studas hispanan kaj esperantan lingvojn, por hobio.
Mi estas feliĉa pro esti ĉi tie. Dankon, kaj ĝis!
Gratulon, Jesse. Estas neniu vera eraro en via prezento.

darkweasel (Vise profilen) 2. apr. 2012 14.58.50

ĉu enkonduko = sinprezento?

sudanglo (Vise profilen) 2. apr. 2012 19.06.42

Li enkondukis la ĉevalon - Jen S-ro Ĉevalo ?

darkweasel (Vise profilen) 2. apr. 2012 19.43.07

sudanglo:Li enkondukis la ĉevalon - Jen S-ro Ĉevalo ?
Ĝuste pri tio mi dubas. okulumo.gif

Arocoun (Vise profilen) 2. apr. 2012 23.57.22

Dankon, sudanglo, por doni viaj sugestoj al mi!

Dankon, Ondo, por rigardi mian tekston!

Ĝis!

Tilbage til start