前往目錄

Unpensador...for!

貼文者: Desit1, 2012年4月2日

訊息: 9

語言: Esperanto

Desit1 (顯示個人資料) 2012年4月2日上午5:14:23

Finfine oni forigis al "Unpensador", eble vi iam trovis lin ĉe Lernu.net kaj rimarkis pri lia malkapableco silentiĝi. Li ĉiam aldonis sensencajn ligilojn kaj opiniojn tute for de la koncernaj komentoj en multaj fadenoj...

Tiel oni agas kontraŭ troloj kaj aliaj homoj kiuj ne volas agi tute laŭregule.

Espereble, oni min ne forigu pro dissciigo de la forigo de Unpensador.

Li diris al mi tion en longega mesaĝo ĉe fejsbuko, kaj, post iom mallonga diskuto, mi forigis lin de mia amikaro kaj ne plu permesis lin trovi min. Do, se vi eksuferas lian atakon, li ne komprenos se vi diras "Bonvolu ne aldonu sensencajn longegajn komentojn sur mia muro!!", vi simple forigu lin...

Amike kaj informcele,
Desit!

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年4月2日上午8:00:25

Nun estas la sankta semajno en Hispanio, la tutaj stratoj estas plenaj je sanktuloj kaj virguloj, festego por religiemaj personoj...
Eble li estas kun vito batante sin sur la dorso kaj trinkante ruĝan vinon kiel sanktulsango...

Ĝis!

darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月2日上午9:47:08

Paquillo (顯示個人資料) 2012年4月2日下午5:35:08

Ne estas dece paroli malbone pri homo kiam li jam ne povas sin defendi, mi kompatas lin kaj scias ke la venonta kapo povus esti la mia. mi petas ke ni respektu la momoron de tiuj kiuj falis, eble liaj idealoj ne estis noblaj sed mi pensas ke li ne konsciis pri tio.
Mi ne konas bone la historion de unpensador ĉar mi estas relative nova en la forumo, ĉu iu povas rakonti al mi pli pri la vivo kaj faroj de tiu sanktulo? mi petas ke vi ŝparu fiadjektivojn se estas eble.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月2日下午5:40:41

Paquillo:Ne estas dece paroli malbone pri homo kiam li jam ne povas sin defendi, mi kompatas lin kaj scias ke la venonta kapo povus esti la mia. mi petas ke ni respektu la momoron de tiuj kiuj falis, eble liaj idealoj ne estis noblaj sed mi pensas ke li ne konsciis pri tio.
Mi ne konas bone la historion de unpensador ĉar mi estas relative nova en la forumo, ĉu iu povas rakonti al mi pli pri la vivo kaj faroj de tiu sanktulo? mi petas ke vi ŝparu fiadjektivojn se estas eble.
Dankon por ridigi min en tiu ĉi ĝis nun senrida tago. rido.gif

Pli serioze, jen kelkaj ekzemploj de unpensador-aĵoj. Ĉiu formu mem opinion pri ili:
Kio vi pensas pri tio? Poste eble mi opinias.
Der Kampf ums Leben, La lukto de la vivo
Iomete da infanaĝoj estas bonaj por la sano.

La forumparto "Vidpunktoj" estas plena de pliaj tiaj aĵoj, mi ne emas nun serĉi ilin.

Paquillo (顯示個人資料) 2012年4月2日下午5:51:31

darkweasel:

Dankon, mi pensis ke liaj mesaĝoj malaperis.

Desit1 (顯示個人資料) 2012年4月2日下午6:15:11

darkweasel:Tre rapide vi rimarkis tion.
Mi ne legis tiun fadenon, dankon pro la ligilo, dark.

Mi sendis tiun ĉi mesaĝon precipe por averti se oni havas problemojn kun li ĉe facebook. rideto.gif

Amike,
Desit

Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年4月2日下午7:33:21

Mi ne ĝojas sed mi spiras pli trankvile. Liaj mesaĝoj estis tre malbelaj, senordaj (oni preskaŭ komprenis nenion inter liaj vortoj kaj ligiloj tute hazardaj) kaj sensencaj. Li lasis komentojn kaj foriris, nur volis krei polemikon.

Kompreneble, li povus krei novan konton per nova retadreso kaj nomo. Se tio okazas bv eksUnpensador, ne estu kaj faru tiel denove!

Ryuuichi (顯示個人資料) 2012年4月3日下午5:41:34

Nu, mi tute ne konis lin sed mi ja legis iujn el liaj komentoj. Fakte estis sensencaj kaj maloportunaj.

回到上端