ورود به محتوا

Pensado pri la amo

از Hantek, 2 آوریل 2012

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

Hantek (نمایش مشخصات) 2 آوریل 2012،‏ 7:11:48

Ĉu vi pensas ke amo estas nur diferentaj kemiaj reakcioj en la korpo, hormonoj kaj ktp, aŭ ĉu vi pensas ke ĉi-tiuj estas nur la rezulto de amo? Aŭ tute ne konsentas kaj pensas ke mi nur fekparolas? Kiel vi pensas?

Mi pensas ĉi-tiel; Se oni povas krei amon per iloj kiel ĉokolado kiu enhavas "dopaminon", la amo estas nur biologa. Amo ekzistas nur ĉar ĝi havis evoluadan avantaĝon por ni.

Kelli (نمایش مشخصات) 2 آوریل 2012،‏ 12:28:48

Al mi amo estas io tiel surpriza kaj speciala, ke ne povas esti difinita nur per vortoj okulumo.gif

Ryuuichi (نمایش مشخصات) 2 آوریل 2012،‏ 12:35:58

Amo estas ia miksaĵo inter ĥemiaĵoj kaj sentoj. Ne nepre estas ĥemia reago, ĉar ĉiuj scias pri tuja amo (jes, mi parolas pri tiu, kiam oni promenas surstrate kaj subite aperas ul(in)o, kiun oni tuj ŝatas). Tamen ankaŭ oni konsentas ke oni allogu nin unue per agrabla aspekto. Tie ja afekcias ĥemiaj reagoj. Amo estas stranga afero, ĉar estas miksaĵo inter sentoj (mensaj aferoj) kaj ĥemiaj reagoj (biologdevenaj), ĉu ne?

metal_riffs (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2012،‏ 7:36:45

Amo estas sufero..

Chikotka (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2012،‏ 7:49:56

Amo estas stranga afero, kaj eble nur fikciaĵo. Eble kiel kiu diris: "La plejmulto el vi neniam enamiĝis, nur estos timantaj pro mortiĝi nuraj". XD

leporo (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2012،‏ 7:51:51

metal_riffs:Amo estas sufero..[/CIT Sufero, kial? Ĉu ami kaj esti amata ne estas feliĉo?]

Kelli (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2012،‏ 12:22:45

Mi faras de la vortoj de Vinícius de Moraes, brazila poeto,la miaj vortoj ankaŭ :

"...La plej soleco estas de la estulo, kiu ne amas. La plej soleco estas de la estulo, kiu foririĝas , kiu defendas sin, kiu fermas sin, kiu rifuzas sin partopreni de la humana vivo.

La plej soleco estas de la homo fermita en si mem, en absoluta de si mem tiu, kiu ne donas, al kiu petas tion, kion li povas doni de amo, de amikeco, de helpo.

La plej solulo estas tiu, kiu havas timon ami, tiu, kiu havas timon vundi kaj vundi sin,estas la kasta ekzisto de la virino, de la amiko, de la popolo, de la mondo. Tiu bruliĝas kiel malĝoja lampo, kies rebrilo malgajigas ankaŭ ĉiom ĉirkaŭe. Li estas tiu,kiu malakceptas verajn fontojn de emocio ,kiuj estas heredaĵoj de ĉiuj, kaj maliberulo en lia dura privilegio semas ŝtonojn de la supro de lia malvarma kaj konsternita turo." Vinícius de Moraes

antoniomoya (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2012،‏ 13:06:52

Amo estas la deziro fari bonon al proksimuloj.

Amike.

zaratustro (نمایش مشخصات) 5 آوریل 2012،‏ 23:06:07

Mi pensas ke ne nure estas unu amo, sed kiel diris Erich Fromm en sia libro "La arto de ami", estas multaj formoj de amo.
Estas unu ĥemia amo, per kiu hormonoj igas nin enamiĝi de alia persono por konservi la specojn.
Estas aliaj amoj kiel la ke ni sentas pri niaj familanoj, kaj pri niaj geamikoj.
Ankaŭ estas la amo por ne homaj sed por aĵoj, kiel la naturo, la muziko, la bestoj, la arto, ktp...

La amo povas esti io logika, kaj kelfoije ankaŭ ne logika, sed mi pensas ke amo eble estas io kio farigas nin esti kaj senti homojn.

Riano (نمایش مشخصات) 12 آوریل 2012،‏ 1:56:18

Hantek:Ĉu vi pensas ke amo estas nur diferentaj kemiaj reakcioj en la korpo, hormonoj kaj ktp, aŭ ĉu vi pensas ke ĉi-tiuj estas nur la rezulto de amo? Aŭ tute ne konsentas kaj pensas ke mi nur fekparolas? Kiel vi pensas?

Mi pensas ĉi-tiel; Se oni povas krei amon per iloj kiel ĉokolado kiu enhavas "dopaminon", la amo estas nur biologa. Amo ekzistas nur ĉar ĝi havis evoluadan avantaĝon por ni.
Mi tute konkordas kun vi. Interesas min tio, efektive. Kaj ankaŭ, ĉe universitato proksimuma al mi, ekzistas ĉefstudo pri la "biologia bazo de konduto." Simple serĉu angle "biological basis of behavior" kaj vi atingos plurajn retejojn kaj referaĵojn.

Ankaŭ mi legis iomete da la artikolo Sociobiologio en la angla Vikipedio. Oni ja traduku ĝin Esperanten!

بازگشت به بالا