Al la enhavo

Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton?

de maximkaaa, 2012-aprilo-02

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 11:56:02

Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?

hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 11:57:45

Kial rusalingvaj homoj lernas la anglan?

Kaj pri la angla - future ni povas havi la ĉinan.

Qharles (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 11:58:29

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Kial ne?

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 12:19:47

hebda999:Kial rusalingvaj homoj lernas la anglan?

Kaj pri la angla - future ni povas havi la ĉinan.
Tial angla estas deviga en skolo. Kiam ĉina estos deviga ni lernos ĉinan.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 13:15:16

maximkaaa:
hebda999:Kial rusalingvaj homoj lernas la anglan?

Kaj pri la angla - future ni povas havi la ĉinan.
Tial angla estas deviga en skolo. Kiam ĉina estos deviga ni lernos ĉinan.
faru esperanton deviga, vi ripozos.

Riano (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 13:23:48

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Ne ĉiuj parolas la anglan, parenteze. Sed ankaŭ, paroli nian lingvon ne estus neŭtrale. Dum mia lernado de Esperanto, mi estas trovinta, ke estas pli facile kompreni alilandulojn parolante E-on ol parolante la anglan.

Ĉu vi ne konsideris ke ankaŭ, la lingvo simple estas interesa kaj facila lingvo? Personoj de Usono ankaŭ povas ŝati lingvojn, kompreneble.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 13:35:48

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Mi dubas pri tio ke la tero povas lerni lingvojn, ankaŭ mi dubas pri via ruzeco.

egidio (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 14:33:19

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Pro la esperant-ŝiko.

fstphane (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 16:05:18

La ideo estas tiom bela!Kial la tuta mondo ne lernas ĝin anstataŭ la anglan aŭ ĉinan?
sed fakte,vidu tiun ĉi artikolon:
Kial la mondo ne akceptas Esperanton?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 16:05:49

Riano:
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Ne ĉiuj parolas la anglan, parenteze. Sed ankaŭ, paroli nian lingvon ne estus neŭtrale. Dum mia lernado de Esperanto, mi estas trovinta, ke estas pli facile kompreni alilandulojn parolante E-on ol parolante la anglan.

Ĉu vi ne konsideris ke ankaŭ, la lingvo simple estas interesa kaj facila lingvo? Personoj de Usono ankaŭ povas ŝati lingvojn, kompreneble.
Mi tute konsentas, krom, la tuta tero ankaŭ lernas aliajn lingvojn, la angla estas la plej, sed ne troigu.
Aliflanke, se mi estus anglalingva parolanto mi lernus lingvon kiel eo, ĉar ĝi estas tre facila por anglalingvanoj, ekzemple preskaŭ ĉiuj la vortoj ĉi tie por ulo kiu parolas la anglan, povas havi radikoj en la angla:
Tuta-total, konsentas-consent, tero-terrain, lernas-lern, lingvo-linguistic, parolanto-parlament, mi-me, facila-facility, ekzemple-example, vorto-word, povi-power, havi-have, radiko-radical.

Fakte, mi opinias ke ĝi estas la plej facila lingvo por anglaj parolantoj en la planedo,kaj kontraŭe, por la angla lingvanoj ĝi estas la plej facila.
in fact, opinion, planet, contrary...

Reen al la supro