去目錄頁

The Islands - La islas

dombola, 2012年4月2日

讯息: 18

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2012年4月4日下午7:09:14

En Falklandoj loĝas homoj. Ĉar ili parolas angle, tial kompreneble ili volas resti parto de Britio. Tial ĉi tiu diskuto fakte ne havas sencon. Ĉu iu opinias, ke ĉiuj loĝantoj transloĝiĝos al iu anglalingva teritorio kaj venos novaj enmigrantoj el Argentino?

Sahaquiel (显示个人资料) 2012年4月4日下午7:18:34

dobri:En Falklandoj loĝas homoj. Ĉar ili parolas angle, tial kompreneble ili volas resti parto de Britio. Tial ĉi tiu diskuto fakte ne havas sencon. Ĉu iu opinias, ke ĉiuj loĝantoj transloĝiĝos al iu anglalingva teritorio kaj venos novaj enmigrantoj el Argentino?
Do, lando povas konkeri teritorion kaj post multe da jaroj, ĉar la homoj tie jam parolas la lingvo de la konkerintoj, tiu teritorio apartenas al ĝi?

dobri (显示个人资料) 2012年4月4日下午7:22:24

Sahaquiel:

Bedaŭrinde jes. Ĉu vi ne konas la historion?

whysea (显示个人资料) 2012年4月7日下午10:57:21

La Malfalklandoj.

ridego.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月8日上午8:33:28

Sahaquiel:
dobri:En Falklandoj loĝas homoj. Ĉar ili parolas angle, tial kompreneble ili volas resti parto de Britio. Tial ĉi tiu diskuto fakte ne havas sencon. Ĉu iu opinias, ke ĉiuj loĝantoj transloĝiĝos al iu anglalingva teritorio kaj venos novaj enmigrantoj el Argentino?
Do, lando povas konkeri teritorion kaj post multe da jaroj, ĉar la homoj tie jam parolas la lingvo de la konkerintoj, tiu teritorio apartenas al ĝi?
Nu, ne nepre - la homoj tie mem decidu, al kiu ili volas aparteni.

Atentu, ke en la historio ne ĉiam homoj decidis aparteni al la lando, kies lingvon ili parolas denaske. En 1920 okazis voĉdono en la limlando inter Aŭstrujo kaj Jugoslavujo (hodiaŭ Slovenujo), kie la plimulto parolis denaske la slovenan. Post promeso de Aŭstrujo protekti la slovenlingvan malplimulton, la plimulto tie volis aparteni al Aŭstrujo.

Tio nur flanke rilatas al la temo, sed eble interesas iujn koncerne la rajton de popoloj mem decidi pri sia aparteno.

novatago (显示个人资料) 2012年4月8日下午3:22:35

Mi pensas ke la nomon decidu la esperanto-parolantoj de tie. Ĉu estas Esperanta klubo aŭ io simila tie?

Ĝis, Novatago.

Chainy (显示个人资料) 2012年4月9日上午8:20:46

novatago:Mi pensas ke la nomon decidu la esperanto-parolantoj de tie. Ĉu estas Esperanta klubo aŭ io simila tie?
Se demandi iun ajn, kiu fakte loĝas sur tiuj insuloj, tiam la respondo certe estos 'La Falklandoj'.

gianich73 (显示个人资料) 2012年4月9日下午12:55:42

robbkvasnak:Anglio devus forlasi sian lastan kolonion en la Amerikoj!!!
La Malvinoj ne estas kolonio. Pli ol cent jaroj ĉi tie ekzistas homoj, kiuj sinkonsideras angloj kaj parolas la anglan kaj havas britan kulturon. Nun, ĉu ili ŝtelis la insuloj aŭ ne, tio estas alia temo. Mi ŝatas la nomon Malvinas por evidentaj kialoj, la hispana estas mia denaska lingvo.

回到上端