Al la enhavo

Ĉu iu el la parolantoj de la hispana ne suferas yeismon?

de Paquillo, 2012-aprilo-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 09:18:39

Mi pensas ke la yeismo (prononcado de y anstataŭ ll) estas preskaŭ universala en la landoj kiuj parolas la hispanan, sed, ĉu iu el vi ankoraŭ prononcas la ll??

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 10:14:10

Paquillo:Mi pensas ke la yeismo (prononcado de y anstataŭ ll) estas preskaŭ universala en la landoj kiuj parolas la hispanan, sed, ĉu iu el vi ankoraŭ prononcas la ll??
Mi opinias ke oni perdis tion iom post iom dum la 60-70-80 jaroj, numtempe neniu prononcas tiel, sed iu maljuna homo de Kastilio aŭ de la norda hispaniozono...Oni povas vidi ĉi tiun evoluon tre bone dum la filmodublado. Hodiaŭ prononci ll-n estus ridinda aŭ pedanta.

Por tiuj kiuj ne parolas la hispanan, klarigi ke la prononco de y- estas kiel ĝ-, kaj tiu de la ll estas preskaŭ i sed iom malsame.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 14:57:51

Forigite

Kurawiri (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 15:35:12

Mi estas franco sed mi lernis la hispanan en Bolivio (en la regiono de La Paz) do konsekvence mi jes ja prononcas la "ll" kiel (pli malpli) [lj] dum mi prononcas la "y" kiel [j]. La plejmulto de la bolivianoj distingas ankoraŭ la "ll" de la "y", mi pensas, ke pro la grava influo de la keĉua kaj ajmara lingvoj. Fakte la "ll" estas normala fonemo en tiuj lingvoj.

Se mi ne eraras ankaŭ la paragvajanoj distingas la "ll" de la "y" kaj ankaŭ kelkaj lingvaj insuletoj en suda Ĉilio, anda Venezuelo kaj en Antioquia (Kolombio) inter la personoj tre maljunaj.

Jen ekzemplo de boliviana prononco de "ll" en la frazo "el tercer paso es la implementacion de ELLO". Bonvolu aŭskulti tiun videon el la 0:46 : http://www.youtube.com/watch?v=RYBetB8nzf8&fea... . Alvaro Garcia Linera estas la vicprezidento de Bolivio.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 15:48:55

Forigite

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 16:33:51

Hyperboreus:

Hm, kial oni devus prononci la "ll" laŭ vi? Mi persone ne faras nenian malsimilecon inter "llego", "yegua" kaj "hierro". La tri mi prononcas kiel Esperante "j" kun iometete de "ĝ". Kiam la "ll" aŭ la "y" estas inter du vokaloj, mi prononcas puran Esperantan "j": hoyo kaj olla.
Mi pensas ke vi ne legis bone mian mesaĝon, mi diris ke numtempe ne estas malsimilo inter ll kaj y, sed en tre konkretaj lokoj kaj kiam parolas iuj maljunaj homoj, same kiel vi diras pli malpli.

gianich73 (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 17:48:50

Mi kredas ke la solaj kiuj faras la diferencon inter LL kaj Y estas la originaj kastilianoj.
Saluton, Vincent.

Kurawiri (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 11:21:25

gianich73:Mi kredas ke la solaj kiuj faras la diferencon inter LL kaj Y estas la originaj kastilianoj.
Saluton, Vincent.
Saluton kara Gian ! Mi esperas, ke vi fartas bone.

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 00:41:08

Saluton! Ĉu iu povas diri al mi ĉu "yeísmo" ekzistas ankaŭ en la galega lingvo?

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 09:50:56

nigra_rivereto:Saluton! Ĉu iu povas diri al mi ĉu "yeísmo" ekzistas ankaŭ en la galega lingvo?
Mi legis ke yeismo okazas en la galega, la kataluna, la itala kaj la portugala, tre simile kiel en la hispana.

Reen al la supro