Kwa maudhui

Ĉu estas unulingvaj esperantaj vortaroj interrete?

ya lingvokapablo, 3 Aprili 2012

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

lingvokapablo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 5:09:59 alasiri

Mi nur trovis Retan Vortaron. La problemo kun Reta Vortaro estas ke ĝi provizas anglan tradukon de la esperanta vorto en la maldekstra flanko de la retpaĝo. Mi volas ĉio nur en Esperanto. Do, ĉu estas aliaj vortaroj interrete sed nur en Esperanto?

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 5:30:19 alasiri

lingvokapablo:Mi volas ĉio nur en Esperanto. Do, ĉu estas aliaj vortaroj interrete sed nur en Esperanto?
Vi estas tro kaprica. Ĉu ReVo ne sufiĉas por vi?

TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 5:55:46 alasiri

Por mi ReVo donas svedan tradukon en la maldekstra flanko. Sed plej ofte ĝi donas neniun tradukon en la flanko ĉar ĝi ne konas la svedan vorton (la sveda vortaro de ReVo estas malpli granda ol la angla).

lingvokapablo:Mi volas ĉio nur en Esperanto. Do, ĉu estas aliaj vortaroj interrete sed nur en Esperanto?
Eble al vi plaĉus la Eo-Eo-vortaro de lernu?

lingvokapablo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 6:19:21 alasiri

Ryuuichi:Vi estas tro kaprica. Ĉu ReVo ne sufiĉas por vi?
Se vi ne provizas solvon, bonvolu ne respondu ĉi tie.

TatuLe:Por mi ReVo donas svedan tradukon en la maldekstra flanko. Sed plej ofte ĝi donas neniun tradukon en la flanko ĉar ĝi ne konas la svedan vorton (la sveda vortaro de ReVo estas malpli granda ol la angla).
Mi ne scias la svedan, do tio povus funkcii por mi! Kiel mi povas fari tion?

TatuLe:Eble al vi plaĉus la Eo-Eo-vortaro de lernu?
Bedaŭrinde, la Eo-Eo vortaro de lernu ne ĉiam funkcias ĉar mi havas malrapidan interretan konekton.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 6:50:36 alasiri

lingvokapablo:
Mi ne scias la svedan, do tio povus funkcii por mi! Kiel mi povas fari tion?
Mi supozas (!), ke tio dependas de la lingvaj agordoj, kiujn vi povas fari en via TTT-legilo. Tamen la tradukoj al ĉiuj lingvoj restos sube en ĉiu paĝo de ReVo.

Cetere, ie en tiu ĉi forumo cirkulas PDF-dosiero kun NPIV 2002 - tio estas eble helpa.

TatuLe (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 7:08:52 alasiri

lingvokapablo:
TatuLe:Por mi ReVo donas svedan tradukon en la maldekstra flanko. Sed plej ofte ĝi donas neniun tradukon en la flanko ĉar ĝi ne konas la svedan vorton (la sveda vortaro de ReVo estas malpli granda ol la angla).
Mi ne scias la svedan, do tio povus funkcii por mi! Kiel mi povas fari tion?
Darkweasel pravas, temas pri la lingvaj agordoj. Se vi uzas Internet Explorer vi povas ŝanĝi la agordojn jene: Iru al "Internet Options" → "Languages" → "Add" kaj vi povas libere elekti lingvon el la listo.

Eble la problemon vi ankaŭ povus solvi jene: ReVo ja estas dividita en du flankojn. Vi povas tiri la limon inter ili al maldekstre, ĝis kiam la maldekstra flanko ne plu bone videblas. Tiel farinte, la tradukoj kiuj ĝenas vin ne plu estos videblaj.

utku (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 7:24:01 alasiri

Vikivortaro estas alia (malbona) alternativo. Ne ĉiuj vortoj ekzistas tie kaj ankaŭ tie estas tradukoj. Serĉante la reton, mi trovis tian strangan derivaĵon de ReVo, kiu ne montras tradukojn maldekstre, tamen jam sube.

Belmiro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 7:34:47 alasiri

lingvokapablo:Mi nur trovis Retan Vortaron. La problemo kun Reta Vortaro estas ke ĝi provizas anglan tradukon de la esperanta vorto en la maldekstra flanko de la retpaĝo. Mi volas ĉio nur en Esperanto. Do, ĉu estas aliaj vortaroj interrete sed nur en Esperanto?
Se mi bone komprenis vian problemon sufiĉas ke vi iru al la maldekstra parto de la Reta Vortaro kaj elekti “Esperanto” kiel via lingvo. Tia maniere vi havos Eo/Eo vortaron.

Amike

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 8:48:27 alasiri

La reta PIV estas eble kion vi bezonas sed ĝi ankoraŭ estas ne finfarita projekto de E@I

Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2012 11:41:23 alasiri

Ĵus aperis la reta versio de PIV! estas en beta-statuso sed laŭ mi ĝi bone funkcias
PIV Rete

Kurudi juu