Beiträge: 10
Sprache: Esperanto
Ryuuichi (Profil anzeigen) 3. April 2012 17:49:35
Ĉu vi iam uzis Esperanton kvazaŭ helpilo, kiam vi devus fari taskon malfacilan, ekzemple, fari skribon en alia lingvo? Mi ofte uzas ĝin por konstrui skemon antaŭ ekverki redaktaĵon en angla lingvo. Al mi ankaŭ utilas kiam mi estas en leciono de franca lingvo. Mi ja antaŭkonas plurajn vortojn, kiujn mi plej eble neniam vidis antaŭe, dank' al Esperanto.
Oni konkludas ke esperanto ankaŭ funckias kvazaŭ lingvohelpilo.
Fakte estas stultaĵo, sed mi emis publikigi mesaĝon pri io ajn en Esperanto
darkweasel (Profil anzeigen) 3. April 2012 18:47:41
Martinbr (Profil anzeigen) 3. April 2012 23:24:32
raffadalbo (Profil anzeigen) 5. April 2012 19:17:29
Martinbr:Do ĉiuj lingvoj povas esti helpilo por lerni aliajn lingvojn.Tre vere!
maratonisto (Profil anzeigen) 6. April 2012 06:04:32
antoniomoya (Profil anzeigen) 6. April 2012 07:54:57
Amike.
hebda999 (Profil anzeigen) 6. April 2012 09:06:40
Martinbr:Kiam mi lernas alian lingvon, ofte mi rekonas vortojn aŭ strukturojn el iu lingvo, kiun mi lernas antaŭe. Do ĉiuj lingvoj povas esti helpilo por lerni aliajn lingvojn. Al mi okazis nur sufiĉe malofte, ke en aliaj lingvoj mi rekonis elementojn de Esperanto. Sed eble estus malsame, se Esperanto estintus unu el la unuaj lingvoj, kiujn mi lernis.Mi lernis esperanton kiel la dua fremdlingvo (la unua estis la deviga rusa lingvo en mia bazlernejo - post 15 jaroj de lernado mi ne povis paroli ĝin flue). Post ses monatoj mi jam povis legi kaj skribi esperante. Neniun alian lingvon oni povas ellerni tiel rapide. Esperanto estas simila al rekta vojo. La natura lingvo estas kiel vojo en densa ĝangalo - plena da esceptoj kaj kaptiloj. Tial mi opinias, ke neniu alia lingvo estas tiel helpiga por la lernado de fremdlingvoj kiel esperanto. Oni devas ĝin ellerni kiel la unua lingvo, ĉar la unua fremda lingvo estas la plej malfacila por lernanto.
fajrkapo (Profil anzeigen) 6. April 2012 10:33:43
Ĝis
zan (Profil anzeigen) 6. April 2012 11:46:21
antoniomoya (Profil anzeigen) 6. April 2012 12:19:46
zan: eklerni eŭropajn lingvojn. Sed mi ne kuraĝas fari tion. Ĉar ili havas multe da vortoŝanĝoj (konjugacio, deklinacio). Mi tute senkuraĝiĝas, nur vidinte la enkondukaĵon.Vi pravas. Okazas la samo al mi kun fremdaj lingvoj. Ili estas tro malfacilaj. Ne estas egalpezo inter peno kaj rezulto. Ankaŭ mi pensas ke vi jam havis sufiĉe da kuraĝo lernante Esperanton kiu, resume, estas okcidenta lingvo. Sed almenaŭ ĝi estas pli elportebla ol la aliaj.
Amike.