Al la enhavo

Reta PIV fine aperos

de flipe, 2012-aprilo-04

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 14:02:57

darkweasel:Nu, se tio estis la postulo, laŭ mi tiu bezona ensaluto tute ne malebligas ion ajn tian. Skripto, kiu povas elŝuti la enhavon de la vortaro, ankaŭ povas ensaluti en robotan konton. (Ĝin registri ja povas homo.)
La registriĝo estas pro diversaj kialoj kaj protekto de la datumoj estas unu el ili. La nura registriĝo kompreneble ne povas malebligi la elŝutadon, sed kelkaj funkcioj kune (ekz. taga limo de la vorto-montroj ks) povas almenaŭ ege malfaciligi tion. Aldona granda kialo por nun estas pli facila beta-testado, eble poste venos decido ebligi al homoj uzi iujn limigitajn servojn de la vortaro sen registriĝo, sed tion la respondeculoj devos decidi iom poste.

Dominique (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 14:05:16

erinja:
Vilius:
Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Eble tio estis unu de kondiĉoj de SAT?
Tio estas postulo de SAT. SAT ne volas ke persono venu kun ia skripto por komplete forŝteli la enhavon. SAT petis ke la teamo kiu kreis retan PIV iel malebligu (aŭ almenaŭ malfaciligu) tion.

Do la bezono ensaluto ne malaperos. Sed se vi agordos la kuketon tiel ke vi aŭtomate ensalutiĝos en tiu paĝo, ne plu estas ĝene.
Tio implicas, ke plej verŝajne ne eblos elŝuti la tutan enhavon de PIV. Estas elreviĝo. Mi fakte demandis pri tio en liberafolio, kaj petis klarigojn pri la rajtoj de ĝia enhavo. Mi ekzemple esperis povi uzi la etikedatan enhavon de PIV por plibonigi gramatikan kontrolilon. Mi nun supozas, ke tio ne estos permesita. Mi esperis, ke la enretigo de PIV igus ĝin pli malferman, sed ŝajnas (ankoraŭ netutcerte), ke ne estos tiel. Kvankam la vortaro aspektas sufiĉe bele, ĝia malfermeco kaj la manko de komunikado estas bedaŭrindaj aferoj.

Jev (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 14:25:40

Chainy:
Estus bone, se iu reprezentanto de la teamo skribu almenaŭ iajn respondojn al la homoj ĉe Libera Folio, en la komentoj tie. Tio estas, se estas 'teamo' - aŭ ĉu estas nur Jev?!
Mi okupiĝis pri la teknika realigo, sed la ĉefaj respondeculoj estas E@I kaj SAT.

La problemo estas ke la informoj pri PIV aperis en dekoj da lokoj kaj ĉiuj tiuj retejoj estas gravaj kaj en multaj supozeble aperas iuj diskutoj. Kontroli ĉion ĉi, respondi al ĉiuj demandoj kaj envolviĝi en ĉiujn diskutojn estus sufiĉe temporaba afero. Por respondoj ekzistas retpoŝto, ekzistas grupo ĉe Facebook. En la artikolo estas klare skribite, ke se oni volas ricevi respondon al sia demando, oni sendu ĝin retpoŝte.

Kompreneble estus bone se E@I havus pli da personoj, kiuj pretus okupiĝi pri informado. Se estas iuj dezirantoj inter vi, provu proponi vin por tiu rolo.

Jev (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 14:35:13

Dominique:
Tio implicas, ke plej verŝajne ne eblos elŝuti la tutan enhavon de PIV. Estas elreviĝo. Mi fakte demandis pri tio en liberafolio, kaj petis klarigojn pri la rajtoj de ĝia enhavo. Mi ekzemple esperis povi uzi la etikedatan enhavon de PIV por plibonigi gramatikan kontrolilon. Mi nun supozas, ke tio ne estos permesita. Mi esperis, ke la enretigo de PIV igus ĝin pli malferman, sed ŝajnas (ankoraŭ netutcerte), ke ne estos tiel. Kvankam la vortaro aspektas sufiĉe bele, ĝia malfermeco kaj la manko de komunikado estas bedaŭrindaj aferoj.
Mi iom laciĝis hodiaŭ de programado, do decidis iom forumumi kaj respondi kelkajn mesaĝojn. Mi respondu ankaŭ vian, samtempe testu la funkciadon de la nova redakto-interfaco. ridulo.gif

Efektive E@I kaj SAT neniam anoncis ke estos libera enhavo. Oni ĉie nur skribis pri la senpaga enhavo. En multaj varb-tekstoj kaj fakte eĉ ĉe Libera Folio en iuj el la antaŭaj artikoloj aperis tre konkreta respondo al simila demando: la enhavo restos la propraĵo de SAT, do sole ĝi decidos, kion ni rajtas fari pri tiu enhavo. Tio povas ne al ĉiuj plaĉi, sed ili kiel posedantoj rajtas tion decidi. Mi kredas, ke la fakto ke ili permesis uzi la vortaron senpage per la reto, estas ege bona komenco. Povas esti, ke estonte ili donos pli da libereco, sed laŭ mi por nun ni ĝoju, ke ni havas almenaŭ tion.

Sed ĉio supra tute ne signifas, ke vi nepre ne povos poste utiligi PIV-on por via projekto. Ja ĉiam eblas por iuj bonaj kaj interesaj iniciatoj fari iujn esceptojn. Kvankam ankaŭ tion devos fine decidi ne ni....

Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 14:56:05

PIV ne estas tradukvortaro malgajo.gif, sed ĝi estos tre utila por miaj tradukoj.

La Reta PIV permesas al mi aliri al Esperanta verko, kiu mi neniam alirus ĉar ni ne havas Esperantajn verkojn en mia urbo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-15 16:04:21

Jev:
Mi iom laciĝis hodiaŭ de programado, do decidis iom forumumi kaj respondi kelkajn mesaĝojn. Mi respondu ankaŭ vian, samtempe testu la funkciadon de la nova redakto-interfaco. ridulo.gif
Jev, grandan dankon por via programado pri kaj lernu! kaj vortaro.net, kaj certe ankaŭ por viaj respondoj tie ĉi.

pdenisowski (Montri la profilon) 2012-novembro-11 16:23:36

erinja:
Vilius:
Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Eble tio estis unu de kondiĉoj de SAT?
Tio estas postulo de SAT. SAT ne volas ke persono venu kun ia skripto por komplete forŝteli la enhavon. SAT petis ke la teamo kiu kreis retan PIV iel malebligu (aŭ almenaŭ malfaciligu) tion.
Se SAT intencas (iutempe) aldoni novan paperan version de la PIV (ekz. PIV 201x) aŭ represi la PIV2005, mi tute komprenas tiun postulon. Se ne, kial tiamaniere limigi la utilecon de la reta PIV?

Amike,

Paul

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-11 18:23:34

Vi povus konvinki ĉiujn ĉi tie, kaj ĉiuj povus diri "Jes, vi tute pravus" - sed tio tamen ŝanĝus nenion, ĉar la decidantoj pri tiu temo ne estas Jevgenij, ne estas E@I, kaj ne estas iu en ĉi tiu forumo. Temas pri decido de SAT (kiu estas la posedanto de la verko), do mi rekomendas ke vi demandu rekte al ili se vi volas havi respondon al via demando.

Vi povus skribi ekzemple al satesperanto@free.fr

pdenisowski (Montri la profilon) 2012-novembro-12 01:18:03

erinja:Vi povus konvinki ĉiujn ĉi tie, kaj ĉiuj povus diri "Jes, vi tute pravus" - sed tio tamen ŝanĝus nenion, ĉar la decidantoj pri tiu temo ne estas Jevgenij, ne estas E@I, kaj ne estas iu en ĉi tiu forumo. Temas pri decido de SAT (kiu estas la posedanto de la verko), do mi rekomendas ke vi demandu rekte al ili se vi volas havi respondon al via demando.

Vi povus skribi ekzemple al satesperanto@free.fr
Dankon, sed mi ne celas konvinki iun ajn pri io ajn. Mi nur scivolas pri la kialoj de SAT, kaj mi supozis (mise, laŭ vi) ke iu lernu-ano povas sciigi min.

Amike,
Paul

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-12 20:05:14

Mi povus kredi ke ili ankoraŭ volas gajni iom da profito de la verko, kaj fordoni ĉion senlime kaj tute libere ne donas al ili profiton.

Kunmeti tiun vortaron postulis multjaran laboron. Mi neniel surpriziĝas, ke SAT volas vidi, ĉu ili povus rehavi parton de sia investo.

Reen al la supro