Al la enhavo

Kiu estas la dua plej parolata lingvo de la mondo kiel denaska lingvo?

de Paquillo, 2012-aprilo-04

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 15:28:33

Ĉiuj scias ke la plej parolata lingvo en la mondo estas la ĉina.
Sed, kiu estas la dua plej parolata lingvo de la mondo kiel denaska aŭ unua lingvo?
senkulpa.gif

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 16:01:36

Laŭ Vikipedio la Angla kaj la Hispana ĉirkaŭe havas egalajn nombrojn da (patraj) parolantoj. Mi pensas, ke oni ne povas scii ekzakte kio el tio du lingvoj havas pliajn parolantojn.
Mankas ekzakta difino por "paroli" en tio kunteksto.

flipe (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 16:09:17

Nuntempe (2012) la hindia estas la dua plej parolata lingvo laŭ denaska lingvo, la hispana la tria kaj la angla la kvara.[¹][²]

Demian (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 16:45:47

La hinda/urdua estas la dua plej parola lingvo en la mondo.

Laŭ la popolnombrado de 2001 en Barato, 422.048.642 personoj parolas la hindan kiel sia gepatra lingvo. Ankaŭ 51.536.111 personoj parolas la urduan kiel sia gepatra lingvo. Hinda kaj urdua estas du variantoj de lingvo - hindustana. Tial almenaŭ 473.584.753 parolas la hinda/urduan en Barato.

Laŭ la popolnombrado de 1998 en Pakistano, 7,57% pakistanoj parolas la urduan kiel sia denaksa lingvo. La tiama populacio estis 132.352.000. Tial 10.013.046 personoj parolis la hinda/urduan tiam en Pakistano.

Aldonu ambaŭ nombroj (473.584.753 + 10.013.046) kaj almenaŭ 483.597.799 personoj parolis la hinda/urduan en 2001. Post dek jaroj, la nombro devus esti pli granda.

Laŭ Centro Virtual Cervantes, sol 332.610.000 personoj parolis la hispanan en 1998.

Laŭ la Ministerio de Educación, Cultura y Deporte la nuntempa nombro estas apude al 400.000.000.

Rezulto:

Hinda/Urdua : 483.597.799 personoj (2001)
Hispana : 332.610.000 personoj (1998)

Demian (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 17:03:40

La situacio de la angla estas pli komplika. Estas pli ol 100.000.000 angla parolantoj en la Barato, sed malpli ol 1.000.000 uzas ĝin hejme. Tial pli ol 900.000.000 parolantoj ne estas denaskaj laŭ la difino.

Kvankam, multaj el ili estas dulingvaj. En dulingvismo certigi la densakan lingvon estas malfacila. Sed ni ne parolu pri tiu.

Per tradicia metodo la denaskaj parolantoj de la angla ne estas pli ol 314.453.165 laŭ Wikipedia. (Mi aldonis la nombrojn.)

Rezulto:

1. Ĉina
2. Hinda/Urdua
3. Hispana
4. Angla
5. Rusa (?)

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 17:08:00

Demian:La hinda/urdua estas la dua plej parola lingvo en la mondo.

Laŭ la popolnombrado de 2001 en Barato, 422.048.642 personoj parolas la hindan kiel sia gepatra lingvo. Ankaŭ 51.536.111 personoj parolas la urduan kiel sia gepatra lingvo. Hinda kaj urdua estas du variantoj de lingvo - hindustana. Tial almenaŭ 473.584.753 parolas la hinda/urduan en Barato.

Laŭ la popolnombrado de 1998 en Pakistano, 7,57% pakistanoj parolas la urduan kiel sia denaksa lingvo. La tiama populacio estis 132.352.000. Tial 10.013.046 personoj parolis la hinda/urduan tiam en Pakistano.

Aldonu ambaŭ nombroj (473.584.753 + 10.013.046) kaj almenaŭ 483.597.799 personoj parolis la hinda/urduan en 2001. Post dek jaroj, la nombro devus esti pli granda.

Laŭ Centro Virtual Cervantes, sol 332.610.000 personoj parolis la hispanan en 1998.

Laŭ la Ministerio de Educación, Cultura y Deporte la nuntempa nombro estas apude al 400.000.000.

Rezulto:

Hinda/Urdua : 483.597.799 personoj (2001)
Hispana : 332.610.000 personoj (1998)
Mi ne kunsentas pri la ciferoj por la hispana.
Kiu estas la lingva nivelo en hindustani de la aliaj 1000 milionoj da loĝantoj?

Demian (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 17:22:20

Paquillo:Mi ne kunsentas pri la ciferoj por la hispana.
Mi havas ideon. Trovu la popolnombrad-statitiskon de ĉiuj hispana-parolantaj nacioj kaj poste aldonu la nombrojn. Ĝi estos malfacila sed vi kaj ni ĉiuj trovos ĝustajn nombrojn. Mi ŝatus fari sed non hablo espanol. Yo pode comprender la lengua ma yo non pode scriber en la. Adios !

Paquillo:Kiu estas la lingva nivelo en hindustani de la aliaj 1000 milionoj da loĝantoj?
Multaj povas kompreni, malpli multaj povas paroli bone kaj kelkaj povas skribi. Mi mem komprenas kaj parolas bone sed malfacile skribas.

Mi ne citos statistikojn. Sed mi sentas ke pli ol 700 aŭ 800 milionoj povas kompreni aŭ paroli la hindustanan sufiĉe bona por ĝui televidilon.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 17:35:54

En usona kortumo la juĝisto petis interpretiston por iu baratano kiu parolis la anglan.

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 18:48:00

flipe:Nuntempe (2012) la hinda estas la dua plej parolata lingvo laŭ denaska lingvo, la hispana la tria kaj la angla la kvara.[¹][²]
Tio ŝanĝas laŭfonte, ekzemple la Hispana Vikipedio montras la hispanan kiel la dua kaj la hinda kiel la kvara. la Esperanta montras du nombrojn, la hispana kiel dua kaj kvara, sed ĉiam supre la Hinda. La Franca ankaŭ montras la hispanan kiel dua plej parolata denaske. Kompreneble ĉiu el la Vikipedioj havas sian referencojn.

flipe (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 19:36:06

Sahaquiel:Tio ŝanĝas laŭfonte, ekzemple la Hispana Vikipedio montras la hispanan kiel la dua kaj la hinda kiel la kvara. la Esperanta montras du nombrojn, la hispana kiel dua kaj kvara, sed ĉiam supre la Hinda. La Franca ankaŭ montras la hispanan kiel dua plej parolata denaske. Kompreneble ĉiu el la Vikipedioj havas sian referencojn.
Tiuj nombroj estas antikvaj, vidu ekzemple la noto ĉe la Esperanta Vikipedio, tie parolas pri 1996, en la hispana estas nombroj de 1999, la hinda nun estas parolita plimalpli por 420 milionoj da homoj, vidu tiujn nombrojn kaj vidu ezemple pri la popolo en Barato en 1996 kaj vidu en 2012.

Demian, la Hinda ne estas instruita en tuta Barato? Ĉar laŭ tiuj nombroj, plimapli 800 milionoj da homoj ne parolas la Hindan.

Reen al la supro