Tästä sisältöön

Kie mi povas trovi bonan ĉinan gramatikon kiu estu tute pinyinita?

Paquillo :lta, 7. huhtikuuta 2012

Viestejä: 8

Kieli: Esperanto

Paquillo (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2012 18.06.34

Ni hao. Ni hao ma?
Mi studas la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo mi bezonas bonajn retmaterialojn por tio.
Kie mi povas trovi bonan ĉinan gramatikon kiu estu tute pinyinita?
Kiuj estas la plej bonaj retpaĝoj por lerni la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo?
Dankegojn. Xiexie.

Dusto (Näytä profiilli) 27. huhtikuuta 2012 8.24.20

Paquillo:Ni hao. Ni hao ma?
Mi studas la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo mi bezonas bonajn retmaterialojn por tio.
Kie mi povas trovi bonan ĉinan gramatikon kiu estu tute pinyinita?
Kiuj estas la plej bonaj retpaĝoj por lerni la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo?
Dankegojn. Xiexie.
Ni hao!!

Mi ne pavas paroli/skribi esperanton. Nun mi lernas esperanton, sed mi pavas paroli la ĉinan lingvon. Vi diris, ke vi volas trovi pinyin gramatikon.

Wo jue de ni zhao yi ben zhi you pin yin de yu fa shu hen nan. Ni ke yi xian dao zhe ge wang zhan qu kan yi xia http://pinyin.info/index.html . Ta ren wei xue han yu da jia mei bi yao xue han zi. Wo ge ren bu tong yi zhe ge shuo fa, dan shi ni keyi xian qu wen yi xia.
我觉得你找一本只有拼音的语法书很难。你可以先到这个网站去看一下 http://pinyin.info/index.html 。 他认为学汉语大家没必要学汉字。我个人不同意这个说法,但是你可以先去问一下。

Mi volas demandi vin, kial vi ne volas lerni han zi??

http://chinesepod.com/tools/pronunciation
http://www.quickmandarin.com/chinesepinyintable/

Paquillo (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2012 12.43.53

Ni hao dusto. Xiexie.
Mi nun vojaĝas kaj sendas mesaĝojn kun iphone, post kelkaj tagoj mi vidos tiujn gramatikojn kaj donos al vi mian opinion.
Kial mi ne volas studi han zi?
Mi estas jam 40jarulo, ne infano. La ĉina lingvo havas du malfacilecojn por okcidentanoj hanzi kaj la 4 tonoj. Mi facile povas superi la problemon de la tonoj ĉar ĝi estas nur teknika problemo facile superebla per bona metodo kaj pinyin. Tamen kiam mi klopodas superi samtempe la du problemojn, hanzi kaj la tonojn, mi fiaskas. Do, kvankam mi ŝategas la ideogramojn, mi preferas studi la lingvon per sekura vojo, pinyin.
Mi ŝatas studi hanzi sed tute en hispana lingvo, se mi studas hanzi en la ĉina mi perdas mian kapablon prononci bone la tonojn.

victornino (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2012 23.20.08

Paquillo:Ni hao dusto. Xiexie.
Mi nun vojaĝas kaj sendas mesaĝojn kun iphone, post kelkaj tagoj mi vidos tiujn gramatikojn kaj donos al vi mian opinion.
Kial mi ne volas studi han zi?
Mi estas jam 40jarulo, ne infano. La ĉina lingvo havas du malfacilecojn por okcidentanoj hanzi kaj la 4 tonoj. Mi facile povas superi la problemon de la tonoj ĉar ĝi estas nur teknika problemo facile superebla per bona metodo kaj pinyin. Tamen kiam mi klopodas superi samtempe la du problemojn, hanzi kaj la tonojn, mi fiaskas. Do, kvankam mi ŝategas la ideogramojn, mi preferas studi la lingvon per sekura vojo, pinyin.
Mi ŝatas studi hanzi sed tute en hispana lingvo, se mi studas hanzi en la ĉina mi perdas mian kapablon prononci bone la tonojn.
Saluton samlandano, kian metodon vi sekvas por praktiki la elparolon? Vi diras ke "facile povas superi la problemon de la tonoj". Mi pensas ke estas malfacile memori parkere kiu tono taŭgas laŭ la signifo. Ĉu ne? (kompreneble se vi posedas tre bonan memorkapablon, vi sukcesos facile )

utku (Näytä profiilli) 5. kesäkuuta 2012 11.45.26

Paquillo:Ni hao. Ni hao ma?
Mi studas la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo mi bezonas bonajn retmaterialojn por tio.
Kie mi povas trovi bonan ĉinan gramatikon kiu estu tute pinyinita?
Kiuj estas la plej bonaj retpaĝoj por lerni la ĉinan laŭ la pinyin skribsistemo?
Dankegojn. Xiexie.
La libro "Basic Chinese A Grammar and Workbook" estas tute pinjinita. Ĝi estas por komencintoj, do se vi estas multe progresinta, ĝi estus senutila por vi. Se vi volas tamen, eblus atingi ĝin kiel "kvazaŭ-retmaterialon", aŭ skribu min.

黄鸡蛋:
victornino:Mi pensas ke estas malfacile memori parkere kiu tono taŭgas laŭ la signifo. Ĉu ne? (kompreneble se vi posedas tre bonan memorkapablon, vi sukcesos facile )
La tono neniam estas forlasita en formala pinjino (kontraste en latinaj tekstoj la signo de longa vokalo estis ofte forlasita) tial mi pensas ke vi povas memori tonojn kiel parton de la tuta fonetikaĵo. Simple rigardu la tonon kiel parton de la tuta silabo. Kaj mi eĉ proponas al vi tajpi pinjinon kun tonoj kiom eble.
Doni signifojn al tonoj estas bone sciata metodo.

Per loko, ekzemple, 1a tono antaŭen, 2a tono supren, 3a tono malantaŭen, 4a tono malsupren. Do, se oni lernas 2a-tonan vorton li pensas ke ĝia signifo kuŝas ie alte kaj kiam li prononcas tiun vorton li ekrigardas supren, se oni lernas 1a-tonan vorton li pensas ke ĝi estas malproksima antaŭo de li. Tio estas utile uzebla nur por konkretaj signifoj.

Aŭ per sento, kio estus taŭga por kaj konkretaj kaj abstraktaj konceptoj, ekzemple, 1a tono: tedo, 2a tono: amo, 3a tono: miro, 4a tono: kolero ktp.. Ja ĉiu povas elpensi sian propran version.

victornino (Näytä profiilli) 13. kesäkuuta 2012 10.11.09

utku:
Doni signifojn al tonoj estas bone sciata metodo.

Per loko, ekzemple, 1a tono antaŭen, 2a tono supren, 3a tono malantaŭen, 4a tono malsupren. Do, se oni lernas 2a-tonan vorton li pensas ke ĝia signifo kuŝas ie alte kaj kiam li prononcas tiun vorton li ekrigardas supren, se oni lernas 1a-tonan vorton li pensas ke ĝi estas malproksima antaŭo de li. Tio estas utile uzebla nur por konkretaj signifoj.

Aŭ per sento, kio estus taŭga por kaj konkretaj kaj abstraktaj konceptoj, ekzemple, 1a tono: tedo, 2a tono: amo, 3a tono: miro, 4a tono: kolero ktp.. Ja ĉiu povas elpensi sian propran version.
Bonega ideo, aldoni la helpon de senso al la ton-lernado. Dankon utku!

Parenteze, mi scivolas pri ĉu iam aperis ĉina homo kun sinestezio, do oni interrilatus ekzemple kaj koloroj kaj tonoj ridulo.gif

roifor (Näytä profiilli) 13. kesäkuuta 2012 13.11.38

jin1金黄色 orflava
jiu2桔黄色 orangxa

victornino (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2012 0.23.49

N-true, Ĉu tio okazas al vi ankaŭ kiam vi vidas pinyinigitajn vortojn? Ĉu la hispana vorto "jarrón" (kruĉo) estas ankaŭ oranĝkolora por vi? Aŭ nur rilatas al la ĉina sono "j"?

Takaisin ylös