Al contingut

Perturbo

de Ilmen, 7 d’abril de 2012

Missatges: 4

Llengua: Esperanto

Ilmen (Mostra el perfil) 7 d’abril de 2012 22.25.50

Bonan nokton. ♪

Mi volus pridemandi al vi, ĉu la vorto "perturbo" estas taŭga en la ĉi-subaj du frazoj?

• "Ŝtormoj estas veteraj perturboj."
• "Tio okazigas perturbojn en la aera fluo."

Dankon antaŭe.

Hyperboreus (Mostra el perfil) 7 d’abril de 2012 22.57.31

Forigite

sudanglo (Mostra el perfil) 8 d’abril de 2012 8.49.44

El la nova PIV sur la reto, difino 4.

Rompo de la reguleco ĉe fenomeno: maraj, akvaj, atmosferaj perturboj (neregulaĵoj en la ondiĝo aŭ fluado), rotaciaj perturboj de planedo.

Ilmen (Mostra el perfil) 8 d’abril de 2012 21.14.40

Dankegon al vi ambaŭ. ^^

Mi ĵus ekrigardetis en la PIV (http://vortaro.net/), kaj ĝi ja ŝajnas tre interesa. ♪ Dankon pro ke vi menciis ĝin, Sudanglo.

Tornar a dalt