Beiträge: 1
Sprache: Esperanto
neekzistanto (Profil anzeigen) 9. April 2012 10:50:47
Saluton!
Mi interesiĝas pri traduki verkojn de hororo-aŭtoroj kiel H.P. Lovecraft, do mi faris tradukaĵon de lia rakonto "Memoro", kiu troviĝas sube. La fonton oni povas trovi tie. Bonvolu aprezi la kvaliton de tradukado kaj montru misaĵojn se ili estus.
Memoro
de H.P. Lovecraft
Super la valo Nis la morbida descendanta luno apenaŭ lumas, tuŝante per siaj kornoj letalan foliaron de granda upasarbo. En profundo de la valo, kiun la lumo ne atingas, vivas entoj, nevideblaj deekstere. Sur ĉiu flanko, kiun herbaro dense kovris, malicaj rabdoj kaj volvoplantoj rampas inter ŝtonoj de ruinoj, volvante streĉe rompitajn kolonojn kaj strangajn monolitojn kaj surrampas sur ŝtonajn pavimojn, konstruitajn de forgesitaj arkitektoj. Kaj inter frondoj de arboj, kiuj kreskas gigante sur disŝutiĝantaj kortoj, petolas simietoj, dum interen kaj eksteren de profundaj trezorejoj rampas venenaj serpentoj kaj skvamaj estaĵoj sen nomo. Enormaj ŝtonoj dormas sub kovraĵo de humida musko, kaj herkulaj estis muroj, de kiuj ili derompiĝis. Por ĉiam iliaj konstruintoj starigis ilin, kaj vere ili kontinuas servi inde - griza bufo trovis sian logejon sub ili.
Sur la pleja fundo de la valo fluas la rivero Omo, kies akvoj plenas de koto kaj algoj. De kaŝa fonto ĝi komenciĝas kaj al subteraj grotoj ĝi fluas kaj eĉ la Demono de la Valo ne konas, kial ĝiaj akvoj estas ruĵaj, nek kie ili ĉesas.
La Ĝino, kiu loĝas en radioj de la Luno, alparolis al la Demono de la Valo, demandante: "Mi estas olda kaj forgesis multon. Diru al mi, kion faris, kiel aspektis kaj kiel nomiĝis konstruintoj de tiuj aĵoj el Ŝtono". Kaj la Demono respondis: "Mi estas Memoro, kaj konas multegon pri la pasinto, sed mi estas tre olda". Tiuj entoj estis kiel la akvoj de la rivero Omo, nekompreneblaj. Iliajn farojn mi ne memoras, ili daŭris nur momenton. Ilian aspekton mi memoras obskure, ĝi estis kiel tiuj simietoj sur arboj. Ilian nomon mi memoras klare, ĉar ĝi rimiĝis kun la nomo de la rivero. Tiuj estaĵoj el la pasinto nomiĝis Homo."
Do la Ĝino reflugis al la minca luno, kaj la Demono rigardis atente simieton sur arbo, kiu staris sur disŝutiĝanta korto.