Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
custinne (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 11:56:04
Ĉu iu povus rapide ekspliki al mi kiam oni devas uzi la akusativon post "jen"?
Antaŭdankante,
c.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 12:08:30
custinne:Saluton al ĉiuj,Bonvolu indiki almenaŭ ekzemplon, frazon kie vi trovis tiun problemon.
Ĉu iu povus rapide ekspliki al mi kiam oni devas uzi la akusativon post "jen"?
Antaŭdankante,
c.
Amike.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 12:35:36
Ŝi portas jen ĉapon, jen ĉapelon. Neniam mi vidis ŝin nudkapa.
En tiuj frazoj la akuzativo estas uzata tute normale laŭ la kutimaj reguloj.
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
custinne (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 12:50:36
sudanglo:Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 14:21:56
custinne:Ne.
sudanglo:Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
custinne (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 22:34:03
Mi denove dankegas vin.
zan (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 11:10:03
darkweasel:Kial? Mi bezonas klarigon.custinne:Ne.
sudanglo:Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Laŭ mia rezono, "jen" estas altira voko, kiu principe ĉiam subite aperas antaŭ la alparolato. Subita vorto ne havas subkonpreneblan sencon kiel "mi donas.."
hebda999 (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 11:24:44
zan:Jen estas montra vorto. Kutime ĝi funkcias kiel:darkweasel:Kial? Mi bezonas klarigon.custinne:Ne.
sudanglo:Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Laŭ mia rezono, "jen" estas altira voko, kiu principe ĉiam subite aperas antaŭ la alparolato. Subita vorto ne havas subkonpreneblan sencon kiel "mi donas.."
jen /estas/ io
kie 'estas' ne estas parolata. Ja ni ne parolas:
jen estas leteron.
Tamen en kelkaj cirkonstancoj post jen povas troviĝi la akusativo, kiel sudanglo klare montris.
fstphane (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 15:01:12
kiam estas iu n-konplemento,ĝi kongruas al la verbo kiu antaŭas aŭ kiu sekvas.
Vidu tiujn ĉi kelkajn ekzemplojn ĉi-sube:
-Jen tiun homon mi deziris renkonti.
mi = subjekto
deziris renkonti = verbo
tiun homon = kod(COD)
-Jen kion mi respondis.(jen tio,kion)
-Li ĉiam portas ĉapelon,jen nigran,jen brunan.
-Jen la respondo.(la domo,la letero...)
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 15:05:09
fstphane:Pardonu,sed laŭ miaj fontoj,ne estas n-konplemento post jen.Ĝuste. Ĉu iu asertis ion kontraŭan?