ไปยังสารบัญ

Jen kun akusativo?

จาก custinne, 9 เมษายน 2012

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

custinne (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 11:56:04

Saluton al ĉiuj,

Ĉu iu povus rapide ekspliki al mi kiam oni devas uzi la akusativon post "jen"?

Antaŭdankante,
c.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 12:08:30

custinne:Saluton al ĉiuj,

Ĉu iu povus rapide ekspliki al mi kiam oni devas uzi la akusativon post "jen"?

Antaŭdankante,
c.
Bonvolu indiki almenaŭ ekzemplon, frazon kie vi trovis tiun problemon.

Amike.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 12:35:36

Jen kion ni devas fari

Ŝi portas jen ĉapon, jen ĉapelon. Neniam mi vidis ŝin nudkapa.

En tiuj frazoj la akuzativo estas uzata tute normale laŭ la kutimaj reguloj.

Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.

Jen letero por vi.

custinne (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 12:50:36

Dankegon por via klara eksplikaĵo, Sudanglo.

sudanglo:
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 14:21:56

custinne:
sudanglo:
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Ne.

custinne (แสดงโปรไฟล์) 9 เมษายน 2012, 22:34:03

Nun mi scias.
Mi denove dankegas vin.

zan (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2012, 11:10:03

darkweasel:
custinne:
sudanglo:
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Ne.
Kial? Mi bezonas klarigon.
Laŭ mia rezono, "jen" estas altira voko, kiu principe ĉiam subite aperas antaŭ la alparolato. Subita vorto ne havas subkonpreneblan sencon kiel "mi donas.."

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2012, 11:24:44

zan:
darkweasel:
custinne:
sudanglo:
Sed pli ofte post jen oni ne uzas la akuzativon.
Jen letero por vi.
Ĉu oni ankaŭ povus diri -jen leteroN por vi-, subkomprenante -mi donas leteroN ktp- ? Aŭ ĉu tute ne eblas?
Ne.
Kial? Mi bezonas klarigon.
Laŭ mia rezono, "jen" estas altira voko, kiu principe ĉiam subite aperas antaŭ la alparolato. Subita vorto ne havas subkonpreneblan sencon kiel "mi donas.."
Jen estas montra vorto. Kutime ĝi funkcias kiel:

jen /estas/ io

kie 'estas' ne estas parolata. Ja ni ne parolas:

jen estas leteron.

Tamen en kelkaj cirkonstancoj post jen povas troviĝi la akusativo, kiel sudanglo klare montris.

fstphane (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2012, 15:01:12

Pardonu,sed laŭ miaj fontoj,ne estas n-konplemento post jen.
kiam estas iu n-konplemento,ĝi kongruas al la verbo kiu antaŭas aŭ kiu sekvas.
Vidu tiujn ĉi kelkajn ekzemplojn ĉi-sube:
-Jen tiun homon mi deziris renkonti.
mi = subjekto
deziris renkonti = verbo
tiun homon = kod(COD)
-Jen kion mi respondis.(jen tio,kion)
-Li ĉiam portas ĉapelon,jen nigran,jen brunan.
-Jen la respondo.(la domo,la letero...)

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2012, 15:05:09

fstphane:Pardonu,sed laŭ miaj fontoj,ne estas n-konplemento post jen.
kiam estas iu n-konplemento,ĝi kongruas al la verbo kiu antaŭas aŭ kiu sekvas.
Vidu tiujn ĉi kelkajn ekzemplojn ĉi-sube:
-Jen tiun homon mi deziris renkonti.
mi = subjekto
deziris renkonti = verbo
tiun homon = kod(COD)
-Jen kion mi respondis.(jen tio,kion)
-Li ĉiam portas ĉapelon,jen nigran,jen brunan.
-Jen la respondo.(la domo,la letero...)
Ĝuste. Ĉu iu asertis ion kontraŭan? demando.gif

กลับไปด้านบน