Kio estas Dio ?
Paquillo-tól, 2012. április 10.
Hozzászólások: 164
Nyelv: Esperanto
Paquillo (Profil megtekintése) 2012. április 10. 6:54:34
mi alportas la unuan difinon de dio:
Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
Alportu difinon de dio k ni povos diskuti ĉu tiu dio ekzistas aŭ ne.
AlfRoland (Profil megtekintése) 2012. április 10. 7:10:10
Paquillo:Mi bedaŭras sed mi ne povas legi 576 mesaĝojn pri la ekzisto de dio kvankam plaĉas la mi la temo, mi ne estis en la forumo kiam komencis. Kial ni ne rekomencas sur firma grundo. Kio diable estas dio? Ĉu tiu dio ekzistas?Ĉu vi preĝas al la suno? Ĉu la suno aŭskultas preĝojn? Ĉu la suno influas aparte vian vivon (alimaniere ol ĝi influas nin ĉiujn)?
mi alportas la unuan difinon de dio:
Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
Alportu difinon de dio k ni povos diskuti ĉu tiu dio ekzistas aŭ ne.
Se vi respondos "ne" al tiuj demandoj, kial ne simple nomu ĝin "suno"?
Paquillo (Profil megtekintése) 2012. április 10. 7:26:34
AlfRoland:Vere, mi nur volis alporti ekzemplon.Paquillo:Mi bedaŭras sed mi ne povas legi 576 mesaĝojn pri la ekzisto de dio kvankam plaĉas la mi la temo, mi ne estis en la forumo kiam komencis. Kial ni ne rekomencas sur firma grundo. Kio diable estas dio? Ĉu tiu dio ekzistas?Ĉu vi preĝas al la suno? Ĉu la suno aŭskultas preĝojn? Ĉu la suno influas aparte vian vivon (alimaniere ol ĝi influas nin ĉiujn)?
mi alportas la unuan difinon de dio:
Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?
Alportu difinon de dio k ni povos diskuti ĉu tiu dio ekzistas aŭ ne.
Se vi respondos "ne" al tiuj demandoj, kial ne simple nomu ĝin "suno"?
Alia difino:
Dio estas ĉiopova blankbarbulo kiu premias aŭ punas la homojn laŭ sia volo, k laŭ iliaj agoj. kaj kiu loĝas ie en la ĉielo.
antoniomoya (Profil megtekintése) 2012. április 10. 8:29:29
Paquillo:Alia difino:Alia difino:
Dio estas ĉiopova blankbarbulo kiu premias aŭ punas la homojn laŭ sia volo, k laŭ liaj agoj. kaj kiu loĝas ie en la ĉielo.
Dio estas senfina, neimageble senfine pli granda ol la jam grandega universo kie ni vivas. Dio estas personeco kaj energio, la fonto de ĉiu persono kaj de ĉiu energio-materio.
Amike.
Fenris_kcf (Profil megtekintése) 2012. április 10. 10:32:36
mihxil (Profil megtekintése) 2012. április 10. 17:17:12
Paquillo: Por mi dio estas la suno, ĉu ĝi ekzistas?La suno ekzistas. Sed nomi la suno 'dio' estas ridinda afero. Dio en normalaj difinoj estas iu persono, kaj la suno klare ne estas persono. Ĝi estas granda gasbulo.
tommjames (Profil megtekintése) 2012. április 11. 16:59:09
Paquillo:Kio diable estas dio?Bona demando, bedaŭrinde preskaŭ neniam traktata de homoj kiuj emas engaĝiĝi en tia senutila kaj vana argumentado, kiel la fadenego menciita de vi.
Kiel teologia nekognitivisto mi ĉiam atendas sencohavan (kaj signifohavan) difinon de "Dio", antaŭ ol diskuti "lian" aŭ "ĝian" (aŭ kio-ajn-an) ekziston aŭ neekziston. Tio ĝenerale baras min de tiaj diskutoj. Eble tio estas domaĝa, sed certe preferinda ol paroladi pri nenio.
Danielo_stranga (Profil megtekintése) 2012. április 12. 13:32:59
Eble, mi eraris, mi opinas, ke Dio kaj Diablo ekzistas, kaj tiu ĉi estas unu kaj l'sama persono.
Dio estas l'sola, sed ĉiuj nomas ĝin malsame. Dio ne povas tute esti bona aŭ malbona. Ĝin taksas ni. Kiam Dio kreas ion bonan, ni nomas ĝin la Kreinto, la Plejpotenca, la Ĉiopova, k t. p.. Kiam Dio kreas ion malbonan, ni nomas ĝin Diablo, Satano k t. p.. Ĉio estas relativa.
ghibulo (Profil megtekintése) 2012. április 12. 15:47:06
Danielo_stranga:Se vi povus krei kaj kreus estulon, kiu havus liberan volon por fari bonon aŭ malbonon, kaj tiu estulo farus malbonon. Ĉu la malbono estas via laboro?
Dio kreas ion malbonan, ni nomas ĝin Diablo, Satano k t. p.. Ĉio estas relativa.
scorpjke (Profil megtekintése) 2012. április 12. 18:22:04
