Přejít k obsahu

Ĉu vi pretas skribi mesaĝeton por subteni esperanton ?

od uživatele ulinoj ze dne 10. dubna 2012

Příspěvky: 2

Jazyk: Esperanto

ulinoj (Ukázat profil) 10. dubna 2012 13:00:19

Ĉu vi pretas skribi mesaĝeton por subteni esperanton ? Skribu al Apple por peti esperantan klavaron por iPhone !
Jen kiel fari...
Skribu mesaĝeton en tiu paĝo:http://www.apple.com/feedback/iphone.html
(mi trovis ĝin nur en la angla...)
Elektu "Enhancement request" (peto pri plibonigo) kaj skribu mallongan mesaĝon por peti esperantan klavaron por iPhone. Se vi ne regas la anglan, ne gravas. Skribu en alia lingvo. Ili certe tamen vidos la vorton esperanto. Se vi volas, skribu "esperanto keyboard" (esperanta klavaro) en la rubriko "Subject".
Se vi uzas iPad aŭ alian produkton, vi povas trovi la koncernan paĝon tie:
http://www.apple.com/feedback/
Kaj eĉ se vi ne uzas Apple-produktojn vi povas skribi ! Kaj ĉiukaze vi povas konigi tiun ideon. Mi esperas ke se multaj homoj skribas, Apple aldonos esperanton en iu nova ĝisdatigo !
Bonvolu esti serioza: ne ripetu vian mesaĝon multfoje.
Se vi volas skribi pli ol unu mesaĝon, vi povas ankaŭ skribi ion tie, mi certas ke Apple ankaŭ tralegas tion...
http://www.facebook.com/fansofapple
Bonvolu helpi disvastigi tiun ĉi peton, ke Apple ricevu mesaĝojn el la tuta mondo !
Dankon !

Masoris (Ukázat profil) 9. února 2013 20:59:57

Do.. Nun. Kiel oni tajpas esperanton en iPhone kaj iPad? ... sen klavaro

Zpět na začátek