Al la enhavo

Kiun anglan lingvon eksterlandanoj lernas?

de Paquillo, 2012-aprilo-10

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 17:29:58

Kiun anglan lingvon eksterlandanoj lernas?
Estas malsamaj normaj anglaj: brita, usona, ktp. tamen en interreto, wikipedio, ktp ŝajnas kiel se ekzistus nur unu norma angla. Do, kion diable la ekterlandanoj lernas?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 17:47:09

Bedaŭrinde vi pravas. Kaj la situacio estas ke la du ĉefaj anglaj lingvoj ĉiam pli disiĝas.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 17:50:51

Ŝajnas al mi, ke la Usona Angla estas la "defaŭlto".

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 17:52:48

Paquillo:Kiun anglan lingvon eksterlandanoj lernas?
Estas malsamaj normaj anglaj: brita, usona, ktp. tamen en interreto, wikipedio, ktp ŝajnas kiel se ekzistus nur unu norma angla. Do, kion diable la ekterlandanoj lernas?
Neniun anglan lingvon. Almenaŭ en Hispanujo.
Ĉiuj studas, penadas, klopodas kaj studaĉas la anglan. Sed finfine neniu kapablas paroli nek kompreni ĝin. Ili ĉiuj perdas milojn da horoj de sia vivo, kaj faras grandegan mensopenon... por nenio. Neeble lerni la anglan, la plej malfacila lingvo el la tuta okcidento.

(Preterdirite, Esperanto estus pli bona solvo).

Amike.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:06:40

antoniomoya:
Paquillo:Kiun anglan lingvon eksterlandanoj lernas?
Estas malsamaj normaj anglaj: brita, usona, ktp. tamen en interreto, wikipedio, ktp ŝajnas kiel se ekzistus nur unu norma angla. Do, kion diable la ekterlandanoj lernas?
Neniun anglan lingvon. Almenaŭ en Hispanujo.
Ĉiuj studas, penadas, klopodas kaj studaĉas la anglan. Sed finfine neniu kapablas paroli nek kompreni ĝin. Ili ĉiuj perdas milojn da horoj de sia vivo, kaj faras grandegan mensopenon... por nenio. Neeble lerni la anglan, la plej malfacila lingvo el la tuta okcidento.

(Preterdirite, Esperanto estus pli bona solvo).

Amike.
Bone, ni ne troigu, en hispanio estas malmultaj kiuj sukcesas havi sufiĉan nivelon en angla. Sed en norda europo kaj aliaj lokoj estas multaj. Sed kion diable ili lernas? Kial denaskuloj lernas sian malfacilan norman, sed nin oferas sovaĝan anglan?

dpmsf (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:14:20

Mia amiko Antonio Moja, ne sole okazis tion en Hispanujo, en Brazilo ni studas kaj multe studas la anglan, sed neniu bone komprenas ĝin.
Multe foje mi demandis al mi: Ĉu la mia angla instruisto bone komprenas la lingvon? ridulo.gif

Amike,
DPMSF

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:29:28

Paquillo:Bone, ni ne troigu, en Hispanio estas malmultaj kiuj sukcesas havi sufiĉan nivelon en angla. Sed en norda Eŭropo kaj aliaj lokoj estas multaj.
Jes, kaj ĉu vi scias kial...??

Ĉar iliaj lingvoj estas el la sama familio ol la angla. Por ili, lerni la anglan estas tiel facile kiel por ni lerni la italan aŭ la portugalan.

Amike.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:39:50

Antonio, eble estas tiel aŭ ne, sed mi volus scii ĉu la miksaĵo de brita, usona, australa ktp. Normaj anglaj Kiujn eksterlandanoj studas, estas nova internacia dialekto. ĉu oni klopodas krei internacian anglan por la ne denaskuloj? Kion ni lernas?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:40:36

Fenris_kcf:Ŝajnas al mi, ke la Usona Angla estas la "defaŭlto".
Almenaŭ la literumado, kiun mi (en Aŭstrujo) lernis unue en la lernejo, estis la brita. Ni lernis favourite, colour kaj nur poste eksciis, ke en Usono tio estas favorite kaj color. Ankaŭ koncerne la vortprovizon mi memoras, ke ni lernis pri trousers kaj ne pri pants. (La instruistoj tamen akceptadas, ke mi persone uzas la usonan varianton.)

La elparolo verŝajne tre diversas depende de tio, en kiu anglalingva lando la instruisto pasigis plej multan tempon. Mi tamen kredas rekoni britan elparolon en la elparolo de la instruistoj tie ĉi.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-10 18:40:54

Sed ne seniluziiĝu! La germanaj kaj skandinavoj havas teruran akĉenton en la angla. Krom tio ili uzas la normojn de siaj lingvoj kaj en la oreloj de usonano ili sonas malĝentilaj kaj striktaj - kaj tio nur subtenas la ideojn de usonanoj ke la nordeŭropanoj estas ne tre civilizitaj.

Reen al la supro