Mergi la conținut

Lang-8

de Ilmen, 10 aprilie 2012

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

Ilmen (Arată profil) 10 aprilie 2012, 19:21:23

Bonan tagon al ĉiuj.

Mi ne scias ĉu tia diskutfadeno ja taŭgas por tiu diskuta sekcio, sed mi pensas, ke ĉi tiu pleje kongruas.

Ĉu vi konas la interretan paĝaron nomatan "Lang-8"? Ĝi estas retloko, kie oni povas skribi artikolojn en siaj lernadaj lingvoj, kiuj poste estas korektataj de denaskaj parolantoj, kaj kie oni povas korekti la artikolojn skribitajn en sia unua lingvo. Ĝi do estas loko por reciproka korektado inter denaskaj parolantoj.

Tie oni povas skribi en multegaj lingvoj; meze de la cento da elekteblaj lingvoj estas la Esperanta, de ĉi tio tiu ĉi diskutfadeno.

La problemeto estas tio, ke verŝajne tie for ne estas multe da spertaj parolantoj de la Esperantlingvo por korekti aŭ kontroli la artikolojn de ne spertaj skribantoj. La artikoloj Esperantlingvaj ne estas multaj, sed la precip-parto neniam estas koraktataj. Tamen, ili ĝenerale estas sufiĉe mallongaj, kaj tio povus esti bona ilo por Esperantlingva lernado.
Mi jam korektis kelkajn Esperante skribitajn artikolojn, sed mia sperteca nivelo ne estas sufiĉe bona je trovi ĉiujn eblajn erarojn ene.

Bedaŭrinde, la precipa parto de la Esperantaj artikoloj estas nevideblaj je la ne-ensalutintoj (tiam, kiam oni kreas artikolon, oni devas elekti ĉu la artikolo estas trovebla je ne ensalutintaj uloj aŭ ne), sed jen iu hazarda specimeno da ne-ensalutinte videbla Esperanta artikolo jam korektita de iu:
http://lang-8.com/213978/journals/1170748

Jen hazarda neniam koretita artikolo:
http://lang-8.com/280063/journals/1006594/Interpun...

Kiu vi pensas pri tio? Ĉu ne bone estus pliaktivigi la Esperantlingvan parton de tiu retloko?

robbkvasnak (Arată profil) 10 aprilie 2012, 20:01:01

Mi nun estas membro sed mi ne povas vidi la Esperanto-tekstojn.

fstphane (Arată profil) 10 aprilie 2012, 20:24:25

Estas jam iu simila retpaĝo,kiu proponas traduki frazojn.
Ĉe tiu ĉi fadeno ekzistas nuntempe 147425 frazoj esperante.
Mi pensas ke esperantistoj devus esti tre agemaj en ĉiuj tradukretpaĝoj.
Tiumaniere multaj personoj povos trovi facile multajn esperantajn tradukaĵojn,
en ilia denasklingvo,kaj espereble volos eble lerni ĝin.
Vidi:Tatoeba

Ilmen (Arată profil) 10 aprilie 2012, 20:35:12

Robbkvasnak → Ĉu vere? Ege stange, ĉar mi ja povas vidi la du specimenajn artikolojn. Mi ĵus ree kontrolis, kaj la du ligiloj perfekte funkcias. =/

Nu, ĉu funkcias unu el la du sekvantaj ligiloj?

Satoshi :: La anestezo
Kafino :: Faciligis per "AutoHotKey"!


 
Posttempa aldono: Ŝajnas, ke estas ia problemo kun la ligiloj. Jen la krudaj retadresoj:

http://lang-8.com/301264/journals/1414373/La-anest...
http://lang-8.com/280620/journals/976873/Faciligis...

Ilmen (Arată profil) 10 aprilie 2012, 21:09:21

Fstphane → Nu, verŝajne, Tatoeba.org ne ekzakte samvaloras al Lang-8.com, pro tio, ke Lang-8 temas pri reciproka korektado dum Tatoeba aspekte temas pri fraza tradukado al diversaj lingvoj.
Tamen ĝi ŝajnas ankaŭe tre interesa, dankon pro ke vi sciigis min pri ĝi.
^^

Voje, "Tatoeba" (例えば) estas Japanlingva vorto, kaj ĝi signifas "ekzemple". rideto.gif

Înapoi mai sus