Till sidans innehåll

Diru al ni, kial vi estas malfeliĉa??

av Paquillo, 11 april 2012

Meddelanden: 10

Språk: Esperanto

Paquillo (Visa profilen) 11 april 2012 13:35:06

Diru al ni, kial vi estas malfeliĉa??

drinkulo (Visa profilen) 11 april 2012 14:10:26

Ĉar Zapatero (Ŝuisto) ŝuldigis la hispanojn.

malgajo.gif

Demian (Visa profilen) 11 april 2012 14:30:13

Ĉar mi timas ke la tuta universo estas sen celo... nihilismo estas la kialo de mia malfeliĉo.

dobri (Visa profilen) 11 april 2012 15:28:22

Neniam mi estas malfeliĉa, krom ekzemple hodiaŭ, kiam mi devis longtempe atendi en damna poŝtoficejo, kiu laboras same, kiel dum socialisma epoko.

fstphane (Visa profilen) 11 april 2012 17:34:22

Mi estis malfeliĉa kaŭze de la prefikso 'mal'.Mi do demetis ĝin,kaj nun mi estas tute simple
feliĉa!

Martinbr (Visa profilen) 11 april 2012 23:24:40

Malfeliĉa mi nur estas, kiam iu starigas demandon pri malfeliĉo.

Vespero_ (Visa profilen) 13 april 2012 16:46:42

Mi estas malfeliĉa ĉar universitato estas animmanĝanta -___-

antoniomoya (Visa profilen) 13 april 2012 19:23:06

Mi estas malfeliĉa ĉar, malfeliĉe, malfeliĉo ĉeestas en la vivo de multaj malfeliĉuloj.

Amike.

Desit1 (Visa profilen) 14 april 2012 00:02:34

Mi estas malfeliĉa ĉar mi ne povas flugi nek nevidebliĝi... T___T tio ja malfeliĉigas min...

chrisim101010 (Visa profilen) 17 april 2012 07:24:49

Mi estas malfeliĉa ĉar mi ne eblas vidi multajn bonajn filmojn aŭ filmetojn en esperanto malgajo.gif
Vivu Mazi ridulo.gif

Tillbaka till toppen