ไปยังสารบัญ

kial vi ŝatas militojn??

จาก Paquillo, 12 เมษายน 2012

ข้อความ 28

ภาษา: Esperanto

Lom (แสดงโปรไฟล์) 13 เมษายน 2012, 18:46:01

Ĉar estas bongusta. Mi ŝategas "gratinatan mi(r)liton"! ridego.gif
["mirliton" en Kreolo = url=http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ajoto]ĉajoto[/url] en Esperanto. Pri "gratinata", mi ne trovis tradukon, sed mi celis la francan "gratiné". okulumo.gif ]

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 13 เมษายน 2012, 19:32:15

Mi ŝatas mi(a)lito ĉar tie mi povas kuŝiĝi nokte kiam miaj palpebroj jam ne plu tenas malfermitaj.

Amike.

Desit1 (แสดงโปรไฟล์) 14 เมษายน 2012, 00:00:14

La militoj ĉiam bonas kaj ĉiam malbonas, ne gravas. La afero estas ke, laŭ la konkeritoj, la milito estis malbona por sia popolo kaj, laŭ la konkerintoj, la batalintoj estis herooj, kiuj atingis grandan sukceson por pligrandigi kaj plifortigi la nacion.

La militoj bonas ja por kontroli la homan troloĝantaron, bedaŭrinde lastatempe oni ne militas kiel praepoke...

Sed, baldaŭ... do, oni malfermis na Megaupload...

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 29 เมษายน 2012, 07:52:30

vidas vandenis:Ho vi, mirindaj postmilitaj tempoj! Ĉiu memestima knabo tiam posedis propran armilejon. Kaj niaj ludoj tre ofte estis "rusoj - germanoj".
Kiu estis via elekto, ruso aŭ germano?

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 29 เมษายน 2012, 08:38:28

vidas vandenis:
Paquillo:
vidas vandenis:Ho vi, mirindaj postmilitaj tempoj! Ĉiu memestima knabo tiam posedis propran armilejon. Kaj niaj ludoj tre ofte estis "rusoj - germanoj".
Kiu estis via elekto, ruso aŭ germano?
Rolojn ni ŝanĝis laŭ lotado.
Se vi bezonis lotadon por ŝanĝi rolojn, mi imagas ke estis ĉar vij malŝatis unun el la du flankoj, ĉu? Sed prefere ne diru kiun.
En hispanio nia plej ofta elekto estis indiĝenoj aŭ amerikanoj(usonanoj), preskaŭ ĉiam la batalo finis kun la teruraj sovaĝaj indiĝenoj masakritaj, kun granda ĝojo por ĉiuj.

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 29 เมษายน 2012, 17:25:24

Plejparte ni simpatiis al indianoj kaj kun granda ĝojo "skalpis blankulojn". Tiam ĉe ni litove aperis libro de J.F.Cooper "La lasta mohikano". Mi pensas, ke vi komprenas, en kia flanko ni preferis batali.
En tiu epoko antaŭ 30, 40 jaroj, ni ofte vidis filmojn en televido kie ni lernis ke la indiĝenoj estis la malbonaj. Kaj ni ĝojis mortigi tiujn teruristojn. Kaj fari same kiel la blankulaj herooj! Kvankam tio estis eraro.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤษภาคม 2012, 07:56:54

Nu, Orwel diris - milito estas paco.

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2012, 18:33:22

"Milito estas la patr(in)o de la tutaĵo". Heraklito de Efesio...

Paquillo (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2012, 18:45:06

Paulinho:"Milito estas la patr(in)o de la tutaĵo". Heraklito de Efesio...
Mi ne komprenas. Ĉu vi povas ekspliki tion?

lagtendisto (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2012, 22:14:04

antoniomoya:Mi ŝatas mi(a)lito ĉar tie mi povas kuŝiĝi nokte kiam miaj palpebroj jam ne plu tenas malfermitaj.
Mi konsentas. Pri tiu. Mi ankaŭ tre ŝatas mi(a)liton. Rrrr, pfffiii, Rrrr, pfffiii...

กลับไปด้านบน