Ku rupapuro rw'ibirimwo

Vivsaviloj

ca, kivuye

Ubutumwa 21

ururimi: Esperanto

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 16 Ndamukiza 2012 10:39:10

vidas vandenis:Mi pripensis, ke plej bone resti sen vivsavilo na Bill Gates. Ne sidus tiam mi ĉe damnita komputilo, kaj ne kverelus kun ĉiu mondo.
male: vi sidus ĉe apple-komputilo. ĝoju ni ke tiel ne estas.

Desit1 (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2012 00:02:24

Eble la homoj de Bill Gates povus peni trovi lin kaj, tiel, savi ankaŭ la ceterajn homojn lango.gif
Ankaŭ la dika knabo utilus, se, ekzemple, ni falus en senhoma kaj senmanĝaĵa insulo, li estus la unua mortanto kaj ni povus manĝi lin.
La doktoron neniu lasas sen vivsavilo! Tio ja montras saĝecon!

dobri (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2012 13:52:54

Desit1:Ankaŭ la dika knabo utilus, se, ekzemple, ni falus en senhoma kaj senmanĝaĵa insulo, li estus la unua mortanto kaj ni povus manĝi lin.
Plej bona estas tiu via ideo!

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2012 16:33:51

Desit1:Ankaŭ la dika knabo utilus, se, ekzemple, ni falus en senhoma kaj senmanĝaĵa insulo, li estus la unua mortanto kaj ni povus manĝi lin.
Kial li estus nepre la unua mortanto?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2012 19:32:19

darkweasel:
Desit1:Ankaŭ la dika knabo utilus, se, ekzemple, ni falus en senhoma kaj senmanĝaĵa insulo, li estus la unua mortanto kaj ni povus manĝi lin.
Kial li estus nepre la unua mortanto?
Tio estas komprenebla! Ĉar li estas dika, tial li provizos la aliajn per pli multe da manĝaĵo ol iu alia.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2012 19:52:04

dobri:
darkweasel:
Desit1:Ankaŭ la dika knabo utilus, se, ekzemple, ni falus en senhoma kaj senmanĝaĵa insulo, li estus la unua mortanto kaj ni povus manĝi lin.
Kial li estus nepre la unua mortanto?
Tio estas komprenebla! Ĉar li estas dika, tial li provizos la aliajn per pli multe da manĝaĵo ol iu alia.
Ah - do pli precize, la unua mortigito.

Desit1 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2012 02:16:06

Se vi havas dubojn pri la seriozeco de la aministrantoj (kiu ja estas treege alta kaj ne permesas la homojn ŝerci nek esti iomete sarkasmaj kaj eĉ ne sendi malmolajn komentojn), vi povas sendi mesaĝon rekte al ili, nur serĉu ĉe la supra menuo, klaku sur "Pri lernu!", poste sur "kunlaborantoj" kaj fine "teamo". Laŭ mia scio, la nuntempa administranto kaj forigisto de mesaĝoj, estas Erinja, la aliaj neniam sendis al mi mesaĝon pri troleca konduto...tion ŝi faras kvankam oni ne havu veran trolecan emon.

erinja (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2012 03:16:57

Ĉiuj tri administrantoj de lernu foje forigas mesaĝojn, Desit.

Sed vi pravas ke ni estas seriozaj pri niaj reguloj. Se la reguloj estas tro striktaj por vi, vi povas iri al alia paĝaro.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2012 05:21:07

Desit1:Se vi havas dubojn pri la seriozeco de la aministrantoj (kiu ja estas treege alta kaj ne permesas la homojn ŝerci nek esti iomete sarkasmaj kaj eĉ ne sendi malmolajn komentojn), vi povas sendi mesaĝon rekte al ili, nur serĉu ĉe la supra menuo, klaku sur "Pri lernu!", poste sur "kunlaborantoj" kaj fine "teamo". Laŭ mia scio, la nuntempa administranto kaj forigisto de mesaĝoj, estas Erinja, la aliaj neniam sendis al mi mesaĝon pri troleca konduto...tion ŝi faras kvankam oni ne havu veran trolecan emon.
Kompare al aliaj forumoj, la ĉi-tieaj administristoj vere tute ne estas striktaj. Ili eble fariĝis iom pli striktaj en la lasta tempo, kaj ĉu mi tion trovas bona, ankaŭ mi malcertas.

Memoru tamen uzantojn kiel "michijo" kaj "qwertz" (kaj iom ankaŭ "BrunoBram") - post tiaj spertoj mi povas plene kompreni la teamon, kaj mi verŝajne ne agus tre malsame.

(redakto: Pri pli gravaj katastrofoj kiel manu_fr kaj lgg mi eĉ ne volas ekparoli - tiujn mi jam subpremis al mia subkonscio.)

Mi tamen esperas, ke superadamuso plu rajtos amuzi nin. rido.gif

Desit1 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2012 05:42:09

erinja:Ĉiuj tri administrantoj de lernu foje forigas mesaĝojn, Desit.

Sed vi pravas ke ni estas seriozaj pri niaj reguloj. Se la reguloj estas tro striktaj por vi, vi povas iri al alia paĝaro.
Mi ne volas, mi ŝatas lernu-n rido.gif dankon.

Fakte nur afektas min la troa seriozeco per kiu oni traktas kun homoj, ekzemple mi, kiam evidente ne emas troli kaj ja tion oni pensas...sed, jam, mi volas diri nenion stultan aŭ ĝenan, bonvolu ne preni miajn ĉi tiujn vortojn tro serioze, estas persona pensmaniero kaj, kvankam mi ne pensas same ol vi, mi povas haltigi miajn fingrojn sur la tajparo.

Erinja, se mi iam ofendis vin, mi pardonpetas kaj promesas ne tion refoje fari.

Subira ku ntango