Mergi la conținut

Vivsaviloj

de Desit1, 14 aprilie 2012

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

Desit1 (Arată profil) 14 aprilie 2012, 00:12:59

Imagu ke vi iras en aviadilo, kaj, subite, la motoroj misfunkcias, la pilotoj ekmortas kaj ne eblos realtigi la maŝinon, tiam, sur la seĝoj, nur estas vi kaj aliaj tri homoj, juna kaj dika knabo 17aĝa kun I-podo kaj verŝajne enua de la vivo, Bill Gates kaj fama doktoro.

Seeeed...estas nur tri vivsaviloj!! Vi estas la plej proksima homo al la vivsaviloj kaj vi rajtas decidi kiu kaj kiu povos atingi vivsavilon lasante nur unu homon sen savilo...

Kiun vi lasus sen vivsavilo? Ĉu vi permesos ke ĉiuj krom vi kunportu vivsavilon? Ĉu vi lasos na Bill Gates sen savilo? Ĉu vi lasos la doktoron sen savilo? Ĉu vi lasos la dikan junulon sen savilo? Kion vi farus?

robbkvasnak (Arată profil) 14 aprilie 2012, 02:46:51

Mi kredas ke neniu volas korespondi kun fantoma persono el neniu lando kun lingvoj kiojn ni ne komprenas.
Vi ne estas. Viaj personaj informaj nenion diras. Mi eĉ ne povis trovi la revlandon de via loĝlando. Mi ne respondos plu al vi. Vi volas ludi ĉi tie kaj ne vere diskuti. Vi ne estas serioza. Do vi trolas.

Desit1 (Arată profil) 14 aprilie 2012, 04:09:31

Kial vi diras ke mi trolas? Ĉu ĉar mi ne volas montri mian veran identecon ĉe interreto? Ĉu ĉar ĉiuj Esperantistoj devas esti tro seriozaj kaj ne ŝatas ludi? Mi ja ludas, mi volas ekpensigi, paroligi vin, vin ĉiujn, sed oni nur timas ke mi estas trolo sen pruvoj (eble antaŭe mi montris kelkajn pruvojn de trolado, sed tio okazis jam delonge, nune mi montras nenian pruvon kaj certe mi ne emas troli).

Kial diable la esperantistoj volas interkoniĝi tiom proksime? Ĉu vere vi sentas vin fratoj? Mi nun riskas perdi mian konton ĉe Lernu, sed al mi ne gravas, mi jam lernis Esperanton kaj jam ŝercas kun multaj homoj en aliaj lokoj, lernu ne estas la nura loko.

Diri ke ne gravas min ne estas kiel diri ke mi ja volas ke mia konto estu forigita, lernu-estroj, rimarku tion.

"Vi ne estas serioza. Do vi trolas" Kia mezepoka pensmaniero.

Desit1 (Arată profil) 14 aprilie 2012, 04:15:44

Jen mi, rigardu mian profilon. Mi ne estas neekzsistanta homo. Mi nomiĝas Fer kaj loĝas en Latinameriko. Se tio helpas vin farti pli sekura pri mi kaj pri mia maltroleco, do, bone, se ne...aĉ...

jrhowa (Arată profil) 14 aprilie 2012, 17:19:45

Kia respondo, robbkvasnak! Ne estis tre bonveniga. Ĉu Desit1 iam trolis vin? Kial vi tiel koleras?

Responde al la fadena demando: Mi prenus savilon! Ne gravus al mi, kiu krom mi pluvivus. lango.gif

darkweasel (Arată profil) 14 aprilie 2012, 17:40:59

robbkvasnak:Mi kredas ke neniu volas korespondi kun fantoma persono el neniu lando kun lingvoj kiojn ni ne komprenas.
Vi ne estas. Viaj personaj informaj nenion diras. Mi eĉ ne povis trovi la revlandon de via loĝlando. Mi ne respondos plu al vi. Vi volas ludi ĉi tie kaj ne vere diskuti. Vi ne estas serioza. Do vi trolas.
Esti anonima estas laŭ mi ĉies rajto en la interreto, kaj anonimeco estas por mi certe nenia kialo ne preni iun serioze.

Desit1 (Arată profil) 16 aprilie 2012, 01:39:23

jrhowa:Kia respondo, robbkvasnak! Ne estis tre bonveniga. Ĉu Desit1 iam trolis vin? Kial vi tiel koleras?

Responde al la fadena demando: Mi prenus savilon! Ne gravus al mi, kiu krom mi pluvivus. lango.gif
Bonega respondo, tiel, vi povas transdoni la problemon al la ceteraj homoj...

darkweasel (Arată profil) 16 aprilie 2012, 05:41:43

Oni ankaŭ povus mem preni vivsavilon, ĵeti la aliajn al la aliuloj kaj desalti - tiel oni ne devas decidi. Kverelu ili inter si.

Zato (Arată profil) 16 aprilie 2012, 08:14:08

Kvar homoj povas savi sin per tri paraŝutoj. Ili devas salti kune.

Zato (Arată profil) 16 aprilie 2012, 09:16:06

vidas vandenis:Mi pripensis, ke plej bone resti sen vivsavilo na Bill Gates. Ne sidus tiam mi ĉe damnita komputilo, kaj ne kverelus kun ĉiu mondo.
Neniu ĝenas vin sidi apud via domo kaj kvereli kun viaj najbaroj.

Înapoi mai sus