前往目錄

Trovi aliajn esperantistojn ĉe la universitato?

貼文者: nebwahs, 2012年4月14日

訊息: 2

語言: Esperanto

nebwahs (顯示個人資料) 2012年4月14日上午4:55:26

Sa ĉiuj, mi estas juna esperantisto de Nov-Zelando kaj mi bezonas etan konsilon

Mi studas lingvojn kaj lingvistikon ĉe la Universitato de Aŭklando kaj mi ege volus trovi aliajn homojn kiuj ankaŭ interesiĝas en Esperanto. Ekzistas jam multaj diversaj kluboj kaj societoj ĉe mia universitato, sed mi havas preskaŭ nenian ideon kiel ekscii ĉu aliaj esperantistoj studas tie ĉi ankaŭ.

Ĉu iu tie ĉi havas ideon/konsilon kiel komenci ian klubon aŭ (eble pli malfacila kaj pli utila) kiel trovi ĉu ekzistas jam e-aj homoj tie ĉi?

Mi estus ege dankema se iu povus doni al mi ian sugeston!

Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年4月14日下午4:25:21

nebwahs:Sa ĉiuj, mi estas juna esperantisto de Nov-Zelando kaj mi bezonas etan konsilon

Mi studas lingvojn kaj lingvistikon ĉe la Universitato de Aŭklando kaj mi ege volus trovi aliajn homojn kiuj ankaŭ interesiĝas en Esperanto. Ekzistas jam multaj diversaj kluboj kaj societoj ĉe mia universitato, sed mi havas preskaŭ nenian ideon kiel ekscii ĉu aliaj esperantistoj studas tie ĉi ankaŭ.

Ĉu iu tie ĉi havas ideon/konsilon kiel komenci ian klubon aŭ (eble pli malfacila kaj pli utila) kiel trovi ĉu ekzistas jam e-aj homoj tie ĉi?

Mi estus ege dankema se iu povus doni al mi ian sugeston!
Kelkaj ideoj:
* Serĉu en Lernu! la liston de Esperantistoj en via urbo, sendu mesaĝojn al ili, kelkaj el ili eble studas ĉe via Universitato
  • * Algluu afiŝojn en l' muroj de viaj universitato (Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto? Ĉu vi scias kion estas tio? Mi renkontu Ĵ-tago je la Ĥ-horo)

回到上端