Zum Inhalt

Hodiaŭ estas sabato.

von zan, 14. April 2012

Beiträge: 24

Sprache: Esperanto

zan (Profil anzeigen) 14. April 2012 06:44:33

En la frazo "Hodiaŭ estas sabato.", kiu estas subjekto, hodiaŭ aŭ sabato?

darkweasel (Profil anzeigen) 14. April 2012 07:10:06

Al mi ĝi ŝajnas analizebla en ambaŭ manieroj, kiuj ĉiuokaze donas la saman signifon.

zan (Profil anzeigen) 14. April 2012 08:20:17

Kiam "hodiaŭ" estas adverbo, tiam "sabato" estas subjekto?
Tio estas en la angla "It's Saturday today". "It" estas formala subjekto. Ĉu "Saturday" estas komplemento? Ĉu ankaŭ en esperanto "sabato" estas komplemento?

robbkvasnak (Profil anzeigen) 14. April 2012 08:43:15

Kial gravas?

zan (Profil anzeigen) 14. April 2012 08:54:09

Gravas. Ĉar mi volas kompreni Esperantan gramatikon.
En la frazo "Estas sabato", ĉu "esti" estas sensubjekta verbo, aŭ ĉu "sabato" estas subjekto?

sudanglo (Profil anzeigen) 14. April 2012 09:00:05

Tiuj radikoj kiuj estas uzeblaj sen finaĵo en Esperanto povas roli diversmaniere gramatike (depende de la specifa radiko kaj la kunteksto).

Evidente, hodiaŭ povas esti foje substantivo (o-vorto), ĉar oni povas meti prepozicion antaŭ 'hodiaŭ' ekz ekde hodiaŭ, post hodiaŭ, ktp.

Do, se en la unua tago de la monato estas sabato, la unua tago estas la subjekto, tiam ankaŭ 'hodiaŭ' povas esti subjekto.

Sed mi ankaŭ scivolas kiel Robb - Kiel gravas?

zan (Profil anzeigen) 14. April 2012 09:19:18

La frazo "Estas varme" estas sensubjekta. Ĉu "Estas sabato" estas la sama tipo?
Alie ĉu "Sabato estas"?
Kiu estas pli natura klarigo laŭ via sento?
Mi ne scias, kiel pensas eŭroplingvanoj, do mi simple demandas.
Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.

opalo (Profil anzeigen) 14. April 2012 10:13:39

zan:La frazo "Estas varme" estas sensubjekta. Ĉu "Estas sabato" estas la sama tipo?
Alie ĉu "Sabato estas"?
Kiu estas pli natura klarigo laŭ via sento?
Mi ne scias, kiel pensas eŭroplingvanoj, do mi simple demandas.
Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.
La subjekto de "Estas sabato" aŭ "Sabato estas" estas "sabato".

"Estas sabate" estas sensubjekta.

fajrkapo (Profil anzeigen) 14. April 2012 10:32:47

zan:Eĉ se eŭroplingvanoj ne povas facile respondi, ankaŭ tio estas interesa informo por mi.
Tio estas kio okazas, nur lingva profesiuloj scios vere respondi, ĉar oni povas diri hodiaŭ estas sabato, aŭ sabato estas hodiaŭ, eĉ estas sabato hodiaŭ.
Se oni diras hodiaŭ estas sabato, la subjekto estas eble hodiaŭ ĉar oni volas meti la enfazon en hodiaŭ, se oni diras sabato estas hodiaŭ eble la subjekto estas sabato, sed estas sabato hodiaŭ? eble ambaŭ neniam estas subjekto. Mi kredas ĉi tion laste, sed mi ne certas...eble PMEG klarigas ĉi tion. Sed mi opinias ke la granda plimulto ne scias.
Ĝis

sudanglo (Profil anzeigen) 14. April 2012 13:38:07

Tio ne tiom gravas
Jes. Gramatiko estas nur sistemo por organizi priskribon de lingvo. Ĝi ne ekzistas absolute.

Oni ne povas meti vorton sub mikroskopon kaj diri - tio estas adverbo, subjekto, kc.

La sola vere interesa demando estas kiam kaj kun kiu efiko oni dirus hodiaŭ estas sabato, aŭ estas hodiaŭ sabato, aŭ iu alia kombino de la tri vortoj.

Zurück nach oben