去目錄頁

kiel ni povus halti la troan loĝantaron de la tero??

从 Paquillo, 2012年4月14日

讯息: 47

语言: Esperanto

Paquillo (显示个人资料) 2012年4月16日下午7:50:23

Ni povas vidi ĉi tie ke frenezuloj ne malabundas en niaj landoj.

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年4月17日下午1:58:52

"azio, afriko kaj latinameriko" Kial do tiuj landoj? Mi abomenas la rasismon.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年4月17日下午4:50:26

Eble tia trolado estas remedo por sin trankviligi, fronte al problemo kiu kreskas, sen ke ni ekvidu klaran solvon. Tamen, ĝi estas serioza, kaj meritas, ke oni pripensu.

Homaro kreskas, malprofite al aliaj vivantaj estaĵoj: Ĝi detruas la naturon, kiu estas ilian vivmedio. La sovaĝaj bestoj kvazaŭ malaperis, la klimato ŝanĝas, ktp.
La postulo pri vivnivelo estas pli kaj pli alta, kaj la konkurenco devigas industriojn pli kaj pli malpure produkti.

Fakte, ne estas la samaj homoj, kiuj volas naski grandajn familiojn, konsumi multajn produktojn kaj produkti malplejmultekoste senzorge pri la naturo. Sed ĉiuj kune, sen interkonsenti, poluas la planedon kaj igas ĝin nevivebla.

Tial oni devas organizi mondan debaton, traktantan ĈIUJN TEMOJN samtempe, ĉar neniu volas esti la unua por sin oferi sen esti certa, ke la aliaj faros same.

Esperantistoj povas uzi siajn malgrandajn fortojn por influi la mondon tiudirekte, uzante sian mondan reton por eksperimenti tian interkonsenton.

Desit1 (显示个人资料) 2012年4月18日上午12:23:46

Mi konas metodon, sed estas ekstreme malfacila.

Krei zombian viruson. Ne, jes!! Vere!! Ĝi ja utilas!! Okej, ne zombian, sed ja ian viruson kiu ataku la plej malfortajn homojn, kiel febron, aŭ rabion...

Okej, ne...ne estas bona solvo.

Eble ni nenam solvos tiun problemon, eble ni ĉiuj mortos antaŭ ol vidi la solvon.

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年4月18日下午6:12:53

La solvo nepre estas malkovri loĝeblan planedon. Oni tiel povus transdoni parton de la monda loĝantaro al tiu planedo, cele de iom malplenigi la Teron. Ĉu al vi ne ŝajnas bona ideo?

dobri (显示个人资料) 2012年4月18日下午7:35:12

Ryuuichi:La solvo nepre estas malkovri loĝeblan planedon. Oni tiel povus transdoni parton de la monda loĝantaro al tiu planedo, cele de iom malplenigi la Teron. Ĉu al vi ne ŝajnas bona ideo?
Kion vi ofertos, se la loĝebla planedo estus ankaŭ loĝata densege?

darkweasel (显示个人资料) 2012年4月18日下午7:51:02

Fakte, kial ankoraŭ neniu trovis ion, kio kontraŭas tion ĉi?
darkweasel:ĉu entute necesas? kiam estas tiom da homoj ke la mondo ne plu eltenas tion, ĉiuokaze mortos iuj homoj kaj tio estas do memkontrola.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月18日下午10:23:26

dobri:
Ryuuichi:La solvo nepre estas malkovri loĝeblan planedon. Oni tiel povus transdoni parton de la monda loĝantaro al tiu planedo, cele de iom malplenigi la Teron. Ĉu al vi ne ŝajnas bona ideo?
Kion vi ofertos, se la loĝebla planedo estus ankaŭ loĝata densege?
Planedo loĝebla, se ekzistas iu, estas tiom malproksime ke kiam la homaro povas loĝi ĝin, antaŭ la tutaj kontinentoj estos denove kune, do espereble ke dum la movokontinentoprocezo la duono falis en akvo...ridulo.gif

Ryuuichi (显示个人资料) 2012年4月19日下午7:36:44

Mi ne scias kial ĉiuj el vi proponas morton de iuj por solvi la problemon. Vi pensu pri tio: ĉiam estas paca solvo, eĉ en malfacilaj situacioj. Do oni devas atendi ĝis taŭga momento por malaltigi la mondan lonĝantaron. Mi certas, ke neniu el vi ŝatus esti parto de tiuj, kiuj mortos por la savo de la aliaj supervivantoj. Do vi iom pensu pri ne tiel malagrabla solvo; vi sendube ion korektan trovos ridulo.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年4月19日下午7:46:26

Ryuuichi:Mi ne scias kial ĉiuj el vi proponas morton de iuj por solvi la problemon. Vi pensu pri tio: ĉiam estas paca solvo, eĉ en malfacilaj situacioj. Do oni devas atendi ĝis taŭga momento por malaltigi la mondan lonĝantaron. Mi certas, ke neniu el vi ŝatus esti parto de tiuj, kiuj mortos por la savo de la aliaj supervivantoj. Do vi iom pensu pri ne tiel malagrabla solvo; vi sendube ion korektan trovos ridulo.gif
Nun mi havas nemortan ideon por solvi la problemon!!! elpensi maŝinon kiu povas malaperigi duonon de la homaro...ridulo.gif

回到上端