Tartalom

kiel ni povus halti la troan loĝantaron de la tero??

Paquillo-tól, 2012. április 14.

Hozzászólások: 47

Nyelv: Esperanto

Paulinho (Profil megtekintése) 2012. április 28. 19:41:50

Miĥil domandis: [Ĉu vi uzis kontraŭkoncipilojn por limigi la nombron de viaj gefiloj je nur du?]
Mi petas pardonon, sed tio estas inter mi, mia edzino, nia konfesanta pastro, kaj la medicinistino, kiuj nin akompanis....

Sed ĉiam... ĉia kazo estas malsama kaj en lasta instanco komandas ĉia koscienco....

cellus (Profil megtekintése) 2012. május 1. 5:59:46

Kiam la loĝantoj en iu lando havas pli altan vivnivelon la kresko de la loĝantaro malrapidiĝas kaj la popolo malgrandiĝos nombre. Rigardu ekzemple Eŭropon kaj Japanion kie la loĝantaro pli kaj pli maljuniĝas. Iuj sciencistoj diras ke du generacioj necesas por ke la kresko de la loĝantaro malrapidiĝu.

Do, se ni povas iel efiki la loĝantaron, ni provu strebi al tio ke kiom eble plej multaj homoj estas relative riĉaj, ne malriĉaj. Nenia bombado necesas. Bonfarto necesas.

cellus (Profil megtekintése) 2012. május 1. 6:18:15

Nun la popolo en Brazilo trapasas la historian fazon kiun trapasis la honoj en mia lando antaŭ 100 jaroj. En la sveda konteksto la pastroj de la oficiala eklezio estis kontraŭ la familionplanado, kiun speciale subtenis la livaj (maldekstraj) movadoj. La kristanaj komunecoj ekster la oficiala eklezio ankaŭ estis kontraŭ la uzo de protektiloj kontraŭ koncepcio.

En nia moderna tempo la informoj kiel oni povas limiti la nombron da infanoj disvastiĝos en alia maniero. Sed ili disvastiĝos, kaj homoj lernos kiel ili faru.

morico (Profil megtekintése) 2012. május 1. 7:03:11

La scienco demografia permesas respondi. Ĉiuj landoj evoluas de forta naskiĝkvanto kaj mortokvanto al malforta. Dum la periodo de kunligo inter la du periodoj la monda loĝantaro kreskas de unu miliardo en 1800 ĝis 8 aŭ 9 miliardoj en 2050. Hodiaŭ ni estas sep miliardoj.Nun duono de la monda loĝantaro havas malpli ol 2,1 infanoj po virino (Eŭropo, Amerikoj, Orienta Azio); triono havas inter 2,1 kaj 3: SudaAzio (Barato...), plimulto de Okcidenta Azio, Nord kaj Sud Afriko. sesono havas pli ol tri, precipe Subsahara Afrikokaj kaj tre malriĉaj landoj kiel Afganio, Jemeno k.t.p. Ĉiuj landoj, inkluzive la pli malriĉaj komencis la malkreskigon de la nombro de infanoj po virino.
La progresoj de la sano, de la edukado kaj de la uzo de la kontraŭkoncipilo estas la ĉefaj kaŭzoj de tiu malkreskiĝo. La progreso de Eo kiel ILo kaj lingvo ponto povas kontribui al tiu progreso de la kono en la mondo.

auxro (Profil megtekintése) 2012. május 3. 19:07:10

Paquillo:
Koracio:Kiu estas el vi tro multa?
1000 milionoj
mi pensas ke Koracio tre trafe intencis demandi ĉu vi iam pensis pri tio ke vi mem povis esti tiu estonta infano kiun gepatroj decidis ne havi.

Paulinho (Profil megtekintése) 2012. május 5. 23:13:43

Oni havus ekspliciten: La katolika eklezio ne kontraŭas familionplanadon. Se oni irus al domaĉaroj oni ne trovus tie, en la tasko de lerni al la homoj la sinzorgadon ne estos, la verkistojn de protestoj delikate ellaboratajn ĉirkaŭen viskia tablo, sed monaĥinojn kaj aliajn volontulojn.

Ni estas jes kontraŭas abortigajn metodojn, kaj ni n akceptas ke la grandaj fabrikantoj de medikamentoj decidas anstataŭen la inoj. Kaj ni kritikas, jes, registaran agadon,
kiam, sub kovrilo de moderna progreso servas al interesojn de la giganta apotekretoj....

Epovikipedio (Profil megtekintése) 2012. május 5. 23:40:30

Ni ne povas halti la kreskon de la tera loĝantaro. Kiel mi jam diris, la nombro de homoj estos pli stabila en 2200.

Eble ni povas naski malpli da infanoj (1 infano tre sufiĉas por esti feliĉa).

Vissza a tetejére