לתוכן העניינים

Eklerni la Hebrean

של Hyperboreus, 14 באפריל 2012

הודעות: 9

שפה: Esperanto

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2012, 16:24:26

Forigite

maratonisto (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2012, 17:11:53

Provu interkomunikiĝi en Esperanto

erinja (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2012, 20:38:36

Mi studis la hebrean per ĉi tiu libro:
La hebrea de nulo. Ĝi estas en la angla, sed vi sendube parolas la anglan sufiĉe por kompreni la klarigojn.

Ĝi estas intencita por uzo en kurso sed mi uzis ĝin sola. Eble se mi farus tion denove, mi aĉetus la sonbendojn.

Mi ne aŭdis pri bonaj senpagaj kursoj de la hebrea en la reto. Eble vi povus provi www.hebrewpodcasts.com

Mi havas libron de Routledge kaj alian libron de Assimil pri la hebrea, sed mi dirus ke nek nek estas elstare bona (kaj nek nek estas senpaga, nek enreta)

milingua.com ofertas enretan lernadon, sed ankaŭ tio ne estas senpaga.

Mi sugestas ke vi unue pasigu iom da tempo por lerni la alfabeton kaj skribadon. Tio ne estas tre malfacila, kaj devus esti sufiĉe multaj retaj rimedoj por instrui tion (ankaŭ senpage).

erinja (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2012, 22:58:16

Mi forgesis aldoni, ke ankaŭ estas la senpaga kurso de la Usona Fremda Servo - senpaga, ĉar ĉiuj materialoj de la usona registaro estas senpagaj, ĉar usonaj impost-pagantoj jam pagis la enhavon ridulo.gif

Kompreneble ĉio estas en la angla, kaj fakte la enhavo estas iom malnova, sed estas teksto por lernado, kaj ankaŭ sondosieroj. Ne malbone, por senpagaj materialoj! Kaj ankaŭ estas iom da transliterumita teksto ene, do taŭgas ankaŭ por komencantoj pri la hebrea alfabeto.
FSI Hebrew

Tiu paĝaro ĝenerale estas tre utila por tiuj kiuj volas lerni lingvon kiu havas malmultajn lerno-rimedojn. Kvankam la tekstoj estas skribitaj por uzo en ĉeesta kurso, oni povas uzi ilin ankaŭ por sendependa studado, kaj por kelkaj el la lingvoj, estas malfacile trovi lernilojn entute, do io estas pli bona ol nenio.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2012, 01:46:43

Forigite

iuenajn (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2012, 00:45:58

Dankon, erinja!
Vi ankaŭ helpis min, ĉar mi ĵus komencis lerni la hebrean. (Mi certe ekprovos la FSI-kurson.) Mi feliĉas ĉar en Berlino estas facile trovi isrealanojn kiuj lernas la germanan kaj ŝatas starigi lingvointerŝanĝon. Eble tio ankaŭ eblus por vi, Hyperboreus?
Savante la kurson de FSI, mi ĵus rimarkis ke ŝajne mi havas la francan version de la hebrea Assimil-kurso. Se vi interesiĝas pri la sonfiloj, bonvolu sendu mesaĝon al mi.

erinja (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2012, 03:20:02

Ankaŭ mi fakte havas la diskojn de la Assimil-kurso, mi simple ne menciis tion antaŭe.

Ankaŭ en mia regiono estas multaj israelanoj, kaj mi eĉ havas israelajn amikojn. Mi bedaŭras ke mi ne nun havas tempon por studi la hebrean, ĉar mi ĉiam bedaŭretas kiam mi vidas tekston en la hebrea, kaj mi povas kompreni nur tre iometon!

Chequer (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2012, 08:06:11

Mi povas ankaŭ rekomendi Pimsleur kaj Livemocha.com. Pimsleur estas en la angla.

Kun Livemocha.com, vi povas skribi aŭ surbendigi vian voĉon. Denaskaj parolantoj komentos pri ĝin.

Mi lernas hebreo per aŭskulti Pimsleur kaj mi ŝatas ĝin.

La lingvo ne estas faĉila, mi konsilas vin!

barak (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2012, 09:43:11

Saluton mi estas Italo,mi loĝi en Romo
Mi ege volus korespondi kun persono kiu loĝi en Israelo
Dankon David

לראש הדף