Späť na obsah

Kunveno de novaj lernantoj en la Hispana Kongreso de Esperanto (Almagro, 27a aprilo - 2a majo)

od belgabirdo, 15. apríla 2012

Príspevky: 2

Jazyk: Esperanto

belgabirdo (Zobraziť profil) 15. apríla 2012 18:36:44

Saluton
Mi respondecas pri edukado ĉe HEF (Hispana Esperanto-Federacio. Ĉi-momente mi havas problemojn ĉe la retejo (mankas aferoj el la hispanlingva versio), sed vi povas kontroli la provizoran programon ĉi-tie:

Por aliĝi, ĉi-tie:

Por Lernuanoj plej interese jenas:
VENDREDO, 27a de APRILO
18:00 Kunveno de novaj lernantoj.
19:00 Vizito en Almagro, kaj ekkonado de la urbo.
20:30 Interkona vespero.

Mi ne alvenos ĝis la "interkona vespero" sed mi klopodos bonveni ĉiujn ĉeestantojn kiel ili meritas, kompreneble no tro formale. Ne maltrankviliĝu, ne estos formalaj paroloj nek io simila. Ni iros al agrabla trinkejo, kie oni povos babili kaj ni provos kaj kuraĝigi vin kaj malpentigi vin. Fakte, se vi komprenas la Esperantan version de mia mesaĝo, malkuraĝo neeblos.

SABATO kaj DIMANĈO ankaŭ estos:
11:00 Kurso por komencantoj (salono 2)

Vidu ankaŭ kiel veni, kie loĝi kaj la invitleteron.

Ni atendas vin post nur du semajnoj! Profitu la feriponton!

Tonyodb (Zobraziť profil) 19. apríla 2012 21:46:42

belgabirdo:vi povas kontroli la provizoran programon ĉi-tie:

Por aliĝi, ĉi-tie:

Ni atendas vin post nur du semajnoj! Profitu la feriponton!
Kaj jen la invito:
http://www.youtube.com/watch?v=4phbl95mILE

Tonyo

Nahor