본문으로

Ĉu vi sentus insultita se...

글쓴이: Desit1, 2012년 4월 18일

글: 12

언어: Esperanto

glig (프로필 보기) 2012년 4월 22일 오후 10:19:14

Desit1:Se iu homo dirus al vi "lernu bone la korelativajn vortojn"?

Ĉu vi sentas tion kiel insulton iamaniere?

Mi volas kompreni la Esperantistojn, sed nun mi rimarkas ke eĉ estas pli facile kompreni fizikiston parolantan pri la ŝnurara teorio!!
Ja estus tio ĉi insulto se vi estus novbakita komencanto, sed se vi komencas du jarojn kaj senĉese faras la samajn erarojn, tiam ankaŭ mi dirus tion al vi. La plej ridinda afero estas kiam iu kun malgranda nivelo de esperanto malfermas tre pezajn temojn ĉe forumo kaj ankoraŭ li/ŝi estas sufiĉe kuraĝa insulti iun. Do oni devas helpi kaj kuraĝigi iun uzi e-on kiel eble pli, finfine tiu ĉi retejo servas por tio. Ankaŭ kritiki iun iam ne signifas ĉiam la insulton. Ĝis, kaj vi ne komprenu mian komenton kiel la insulton, se iu eble sentas sin tiel.

P.S. Mi ankoraŭ ne lernis bone kiam kaj kiel uzi la artikolon "la" ĝuste, kaj vi libere korektu min. Ĉio estas komprenebla al mi, sed tiuj artikoloj faras min freneza. ridulo.gif Ĝis

fstphane (프로필 보기) 2012년 4월 22일 오후 10:31:49

Ŝajnas al mi,ke la vera temo devus esti:
Kio estas iu insulto?

다시 위로