目次へ

Ĉu vi sentus insultita se...

Desit1,2012年4月18日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年4月18日 2:23:02

Se iu homo dirus al vi "lernu bone la korelativajn vortojn"?

Ĉu vi sentas tion kiel insulton iamaniere?

Mi volas kompreni la Esperantistojn, sed nun mi rimarkas ke eĉ estas pli facile kompreni fizikiston parolantan pri la ŝnurara teorio!!

Tjeri (プロフィールを表示) 2012年4月18日 4:57:40

Se iu homo dirus al vi "lernu bone la korelativajn vortojn"?

Ĉu vi sentas tion kiel insulton iamaniere?
Certe, se la temo de la diskuto neniel rilatas al la gramatika uzo de korelativoj, aŭ lernado de esperanto.

flipe (プロフィールを表示) 2012年4月18日 4:57:57

Desit1:Se iu homo dirus al vi "lernu bone la korelativajn vortojn"?

Ĉu vi sentas tion kiel insulton iamaniere?

Mi volas kompreni la Esperantistojn, sed nun mi rimarkas ke eĉ estas pli facile kompreni fizikiston parolantan pri la ŝnurara teorio!!
Estas bone scii kiel uzi korekti la lingvon kiun vi intencas lerni, ĉikaze Esperanto, sed kiel diris Konfuceo, "sufiĉas ke la vortoj transdiros siajn signifojn.", do, tiu ne insultigas min.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月18日 5:18:37

En kiu kunteksto iu/vi diris tion?

redakto: bone, mi nun vidis

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年4月18日 15:17:49

darkweasel:En kiu kunteksto iu/vi diris tion?

redakto: bone, mi nun vidis
Kaj? Ĉu vi sentus vin ofendita en tiu kunteksto?

Mi ja pritaktis tion ĉi kun estrino de la paĝaro, sed ŝi pensas ke mi ja trolas kaj insultas homojn pere de tiaj frazoj, mi ne scias kial ŝi diras tion! Mi ne sentus min ofendita se oni dirus al mi "ellernu akuzativon, vi faras tro multe da misuzoj bla bla bla" Certe ne estas dolĉaj vortoj, sed tute ne estas insultoj, nek estas ofendemo.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月18日 16:37:57

Desit1:
darkweasel:En kiu kunteksto iu/vi diris tion?

redakto: bone, mi nun vidis
Kaj? Ĉu vi sentus vin ofendita en tiu kunteksto?
Ne vere.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年4月18日 17:30:33

Kritikemaj homoj ekzistas, kaj en ĉiuj medioj. Kial Esperantio estus escepton? Eble oni devus atendi, antaŭ senti sin insultata, esti certa pri la intencoj de la kritikinto.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2012年4月18日 18:18:17

Tiaj kritikoj ĉiam celas plibonigi nian uzon de la lingvo. Oni neniel devas kompreni tiun kritikon kiel io malbona, sed tute male, kvazaŭ helpilo, kiun iu donas al ni. Permesu ke aliaj korektu kaj ĝustigu viajn erarojn, kaj vi tiel plibonigos vian nivelon.

cellus (プロフィールを表示) 2012年4月22日 17:20:56

En grupoj kie oni uzas lingvon kiu ne estas la gepatra lingvo de la partoprenantoj, oni uzas pli da tempo kaj energion por diskutoj pri la korekta uzo de la lingvo. Tio estas sociologia fakto kaj klarigas la emon kritiki gramatikajn erarojn anstataŭ diskuti la temon mem.

Lom (プロフィールを表示) 2012年4月22日 20:59:59

Desit1:Se iu homo dirus al vi "lernu bone la korelativajn vortojn"?

Ĉu vi sentas tion kiel insulton iamaniere?

Mi volas kompreni la Esperantistojn, sed nun mi rimarkas ke eĉ estas pli facile kompreni fizikiston parolantan pri la ŝnurara teorio!!
Mi mem ne, sed oni jam avertis min ke kelkaj homoj ne ŝatas tion.

Mi ŝatas ke homoj korektas min (mi daŭre eraras, ĉefe kiam parolante), ĉar mi volas paroli kiel eble korektan Esperanton.
Mi pensas ke tio estas necesa por la disvastigo de Esperanto kaj por ĝia travivo, ĉefe ĉar tiel komencantoj ankaŭ povas legi kaj aŭdi korektan Esperanton. Estas malfacile legi tekstojn kun eraroj kiam oni ne regas la lingvon (vidu simple la fuŝan interretan anglan).

Kiam mi estis komencanto, mi kelkfoje korektis aliajn pli spertajn Esperanto-parolantojn, sed nun mi ĝenerale nur korektas homojn kiam mi sentas/scias ke ili estas komencantoj.
Tamen neniam tiom ke ĝi ĝenas la konversacion mem. Ĉar fine, Esperanto estas por komuniki, ne por kritiki gramatikon.
En ĉi-tiu forumo por lerni la lingvon, korekti aliajn tute havas sencon, kaj eblas daŭrigi la konversacion kaj korekti samtempe.
En grupoj kie oni uzas lingvon kiu ne estas la gepatra lingvo de la partoprenantoj, oni uzas pli da tempo kaj energion por diskutoj pri la korekta uzo de la lingvo. Tio estas sociologia fakto kaj klarigas la emon kritiki gramatikajn erarojn anstataŭ diskuti la temon mem.
Tio ne estis mia sperto. Vidu simple la uzon de angla inter sciencistoj, aŭ interrete por io ajn. Aŭ en iu ajn lando kiam turistoj provas komuniki kun lokuloj.
Eĉ sen Esperanto, kiam homoj provas komuniki uzante negepatran lingvon, ili nur korektas tiel kiel necesa por kompreni unu la alian. Ne temas pri emo kritiki gramatikajn erarojn, krom eble kiam temas pri lingvistoj.

先頭にもどる