ورود به محتوا

Interniĝo aŭ indiĝeniĝo - lingvo en koloniĝitaj landoj

از Demian, 18 آوریل 2012

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

Demian (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2012،‏ 15:24:20

Landoj, kiujn koloniis eŭropajn naciojn en la pasintaj jarcentoj, nun uzas la lingvojn de eksaj koloniistoj. En Sud-Azio, la registaroj uzas la anglan; en Okcident-Afriko la prefera lingvo de la registaroj estas la franca; en nacioj koloniĝitaj de Portugalujo, la portugala reĝas, ktp.

Nun la situacio estas tia, ke en preskaŭ ĉiuj nove liberiĝitaj nacioj, malplimulto da popoloj bone regas la lingvoj de siaj propraj eksaj koloniistoj. Sed tiuj malplimulto da popoloj estas la plej riĉaj, la plej edukitaj kaj la plej politike fortaj. Pro tio, eŭropaj lingvoj regas en tiuj landoj.

Tio kreas du arojn. Unu aro opinias, ke "sole" per la uzado de indiĝenaj lingvoj (en edukado, komerco kaj aliaj aferoj) iliaj nacioj povas plibonigi la vivon de sia loĝantaro.

Dua aro opinias, ke "interniĝo" de la angla, la franca, la portugala ktp certigas neŭtralan komunikadon interne nacio, kaj nur per interniĝo de eŭropaj lingvoj, afrikanoj kaj azianoj povas plibonigi siajn vivojn.

Estas verkistoj kiel Chinua ACHEBE, Salam RUSHDIE, Arundhati ROY kaj Arvind ADIGA, kiuj montras, kiel azianoj kaj afrikanoj sukcese povas interniĝi eŭropajn lingvojn.

En la dua aro estas verkistoj kiel Ngugi wa THIONGO, kiuj opinias ke sen uzi proprajn lingvojn azianoj kaj afrikanoj ne povas plibonigi siajn vivojn.

La unua aro montras, kiel Call Centres en Barato donis laboron al multaj baratanoj. Se hindustana estus nia lingvo, ili asertas, ni neniam povus gajni per Call Centres.

La dua aro montras al Japanujo, Tajvano kaj Sud-Koreujo (ankaŭ Ĉinujo), dirante ke ili povas disvolviĝi teĥnike kaj ekonimike sen studi per eŭropaj lingvoj, aliaj ankaŭ povas.

Kiam oni komparas teĥnikan disvolviĝon en Japanujo (instruado per la japana), Ĉinujo (instruado per la ĉina), Sud-Koreujo (instruado per la korea) je Barato (instruado per la angla), la Filipinaj Insuloj (angla) kaj Okcident-Afriko (franca), oni vidas ke nacioj, kiuj instruas per siaj propraj lingvoj estas pli teĥnike disvolviĝitaj.

Nu, mi volas scii, kion vi pensas?

Ĉu la pli bona maniero de disvolviĝi (ekonomike, teĥnike ktp) estas interniĝi eŭropajn lingvojn aŭ la dua?

Desit1 (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2012،‏ 15:50:39

Mi pensas ke tio, la disvolviĝo, okazas ne pro la lingvo, sed ja pro la kulturo kaj dehejma kondutado. En multaj landoj kie la lingvo de koloniistoj restis, ekzistas granda disvolviĝo de teknologio, rigardu Usonon, Kanadon, Baraton kaj tiel plu, mi povas nomumi la 20 plej riĉajn landojn de la mondo, certe ene de le unuaj 10 la plimulto neniam estis konkerita de alia nacio, sed ja ene la ceteraj 10, la plimulto da ili tiaj estas.

Ĉio estas produkto de la historitempa irado, ni iĝas aŭ pli laboremaj aŭ pli pensemaj aŭ eĉ pli pigraj pro malsimilaj kialoj, sed ĉiuj rekte rilatas al historia kaj tempa fluo.

Pri la afero de "eŭropaj lingvoj" en la landoj konkeritaj, mi pensas ke nek en eŭropaj landoj ili estas la kialo pro "supereco", kaj eĉ ili ne estas la nacia lingvo do, se ni kontrolas niajn historiajn librojn de la mezlernejo, (preskaŭ) ĉiu nacio iam estis konkerita de alia, eble oni forigis la konkerintojn, sed ja la lingvo iel restis kaj eniris en la kulturo. La franca ne estis la indiĝena lingvo de Francio, nek la angla de Anglio. Memoru ke tie estis keltaj lingvoj kiuj, pro kontakto kun germanaj triboj kaj romiaj invadintoj, ŝanĝis kaj "evoluis" (mi ne ŝatas diri ke la lingvoj evoluas, ĉar tio ne okazas, ili nur ŝanĝas) en tio kio ili estas nun.

Persone mi ne pensas ke realtigante la indiĝenajn lingvojn oni povus ankaŭ altigi la vivmanieron kaj kutimojn pri ŝparado, manĝado, sportado, lernado, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Tio ankaŭ ne okazus se oni altigas la nuntempan lingvon.

gianich73 (نمایش مشخصات) 18 آوریل 2012،‏ 18:34:18

Mi opinias ke se oni scipovas multajn lingvojn pli da ebloj de komunikado kaj disvolviĝo oni havos. Sed en mia opinio la eduko devas komenci en la denaska lingvo kaj poste korpigi la aliajn sen forlasi la denaskan.

Paquillo (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2012،‏ 10:13:31

ĉu la malplimultoj kiuj parolas la anglan en barato kaj aliaj landoj estas riĉaj ĉar ili lernis la anglan? aŭ, ĉu ili lernis la anglan ĉar ili estas riĉaj?
Hindi-urdu havas la plej grandan potencan parolantaron de la mondo se ni sumas la loĝantojn de barato kaj pakistano. sed, kial ĝi ne estas oficiale akceptata en iu ajn internacia organizo?

cellus (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2012،‏ 14:21:19

Ne estas iu novaĵo en la homa historio ke iu lingvo disvastiĝas trans la limoj de la lando kie ĝi estas indiĝena. Unu ekzemplo estas la latina lingvo kaj alia la araba. Iom mallerte oni povus diri ke la araba konkero de Egipto. Mi ne scias kiam la kopta lingvo devis cedi al la greka elito aŭ kiam ĝi devis cedi al la araba. La araba havis nur avantaĝon de mil jaroj, kaj mi supozas ke multaj civitanoj en la iam konkeritaj landoj ne pensas pri la fakto ke ili uzas la lingvon de iamaj konkerintoj. La diferenco inter tiuj landoj kaj la konkeritaj per eŭropaj lingvoj nur estas pli ĵusas!
Eĉ estas historia fakto ke konkerantoj ofte kreas novajn landojn. Ne ĉiam tre lerte, kiel pri la eŭropa konkerado de Afriko, sed aliflanke sufiĉe sukcesa kiel la angla konkero de Barato – estas tre dubinde ĉu Baratu estus unu sola lando, se ne la angla konkero, kaj alia historia anomalio estas la naciismo kiu igas ke ni havas du lingvojn ĉiu kun sia speciala skribsistemo kaj ne unu sola lingvo ”Hindustanana”! Alivorte lingvoj ofte estas multe pli politikozaj ol ni plej ofte pensas!

Cetere Salman rushdi estas brita verkisto, kiu vivas en Britio, ĉu ne?

zan (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2012،‏ 14:32:21

Japanio havas sian unuigitan lingvon. Ankaŭ ni havis multajn dialektojn, sed ni povis krei nian komunan lingvon, kiu estis kreita baze de la dialekto de la ĉefurbo. Landoj de suda azio kaj afriko ne povis ekhavi sian komunan lingvon antaŭ la koloniiĝo. Sed en la nuna ekonomia situacio estas pli avantaĝe scipovi la anglan ol ne scipovi ĝin. Barato estas pli potenca ol Japanio. Laŭ mi tio kaŭzis ilia angla kapablo (plue matematika). Ne nur azianoj kaj afrikanoj sed ankaŭ eŭropanoj lernas la anglan por gajni monon. Mi aŭdis, ke svedoj diligente lernas la anglan, kaj Svedujo fariĝis unu el la plej riĉaj landoj.

Sed mi opinias same kiel gianich73, ke infanoj unue lernu en sia denaska lingvo. Ĉar estas pli grave, ke infanoj vivas en ekuka medio por gardi sin kontraŭ senscieco, ol ke ilia lando gajnas pli da mono.

Paulinho (نمایش مشخصات) 21 آوریل 2012،‏ 18:08:12

Tromulte malfacila afero. Estas konekto inter la sociala esenco de ia homo kaj
sia lingvo. La homoj kreas la lingvojn kaj la lingvoj muldas la homojn.
Elekti alian lingvon estas elekti alian formon de penso, alian socialestaĵon.

Mi kredas je tio: la tapirapé-oj devas daŭrigi tapirapéparolantoj, kaj lerni la
portugalan kaj ankaŭ esperaton, kaj la anglan por sin komuniki kun la mondo..

(En Brazilo ni havas 180 da lingvoj krom la portugala.
Ĉu vi parolas pataxó han han hajn? Mi ankaŭ ne....)

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 21 آوریل 2012،‏ 22:43:31

Lingvoj disvastiĝas pro diversaj kialoj. Nuntempe kie mi loĝas la hispana fariĝas ĉiam pli grava. Multaj anglaparolantoj nun studas ĝin sed tutnacie la mandarina ĉina estas la plej ofte studata lingvo en Usono. Jes, Hispanio foje kolonizis kelkajn regionojn de Usono (ekz kie mi loĝas) sed ne tio ne estas la kialo por la pligraveco de la hispana ĉi-tie - estas ĉar riĉaj hispanparolantoj nun venas ĉi-tien por vivi. Ili estas en "altaj" profesioj - do kuracistoj, profesoroj, juristoj, politikistoj, ktp.
Mi lernis la hispanan ĉar pere de ĝi mi ĝuas pli riĉan kulturvivon ĉi-tie.

cellus (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2012،‏ 20:10:17

Diferenco inter ekzemple Japanio kaj Barato estas ke Japanio havas tre homogenan loĝantaron dum Barato estas multetna lando.

En Eŭropo estas landoj kie la personoj en mi a aĝo neniam lernis la anglan lingvon.

En svedio oni komencas lerni la anglan lingvon jam de la tria lerneja jaro.

morico (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2012،‏ 8:05:30

Estas tri ĉefaj situacioj en koloniĝitaj landoj.
En la landoj de tre fortaj migradoj (Amerikoj)la lingvo de imperio devenis la ĉefa.
Kiam denasklingvo estas tre grava , ĝi estas aŭ devenas ĉefa nacia lingvo: ĉina, korea, vjetnama,araba,indonesia,turka k.t.p.
Kiam estas multe da denasklingvoj kaj neniu estas plimulta, estas ĝenerale kompromiso inter la denaskaj lingvoj kaj la lingvoj de la eks-imperioj:franca,angla kaj portugala en Afriko; angla en Barato k.t.p. Barato estas kvazaue kontinento kun multaj naciaj kaj regionaj lingvoj.
Tiuj eŭropaj lingvoj estas malfacilaj kaj ĝenerale fortigas la malegalecojn. Eo eblus plirapidigi la socian, kulturan kaj ekonomian progreson.

بازگشت به بالا