Al la enhavo

frekvenco de la uzo de la verboj fine de frazo

de Suzumiya, 2012-aprilo-19

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Interretano (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 17:10:34

Hyperboreus: Ĉu ... pero strangaj?
Ĉu ... pero nekutimaj?
Cxu vi intencis diri "sed"?

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 17:21:34

sudanglo:Ne tro kredu la oftan aserton ke la vorto-ordo en Esperanto estas libera. Ĝi estas iom libera, sed oni ofte devas iom strikte observi certan ordon.

Se vi devias de tiu ordo, kiam ne estas bona kialo por tio, vi simple malfaciligas la komprenon por via aŭdanto aŭ leganto.
Vi pravas, mi ne tre ŝatas s-o-v, ĉar ĝi memoras al mi kiom malfacila estas la latina, kaj la objektivo de Eo estas surtute, esti facile komprenebla kaj ne serĉi "kvin krurojn al la kato".
Mi ŝatas s-v-o, kaj pensas ke estas la plej logika. la aliaj uzadoj devus esti por konkretaj aferoj, sed ĉiam la plej grava devus esti sendube la kompreno aŭ la komprenebleco.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-19 17:46:05

Hyperboreus:
Ĉu eblaj pero strangaj?
Ĉu Esperañol?

Ilmen (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 14:48:15

Suzumiya:Salve!

Kiom mi scias, en Esperanto oni povas uzi la verbon fine de frazo ĉar la uzo de akuzativo allasas ni fari ĝin. Se mi ĉiam volas uzi la verbon fine de frazo tial ke mi ŝatas kiun ordo de frazo, ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj? Se ĝi estas ebla, kiu estus la ordo konsilinda? precipe kun esprimoej pervortaj(perífrasis verbales) (bizara provo de fari vorton bazata je la etimologio greka xD).

Ekzemple:

Mi nemiam tian aferon estis kaptinta
Mi nemiam tian aferon kaptinta estis
I had never seen such thing.

Kiu?

Mi scias, ke en Esperanto oni preferas ordon de frazon pli simpla, sed, ĝi nur estas por uzi la ''perífrasis verbales''

Dankon!
Saluton al vi. Mi ĝojas vidi vin ĉirkaŭ tie. ♪
Estas kelkaj gramatikaj eraroj en via mesaĝo; ĉu vin ne ĝenas tio, ke mi korektetas vian mesaĝon?


"Se mi ĉiam volas uzi la verbon fine de frazo tial ke mi ŝatas kiun ordo de frazo, ĉu mi povus fari ĝin sen problemoj?" 
---> "Se mi ĉiam volas uzi la verbon fine de frazo tial, ke mi ŝatas tiun ordo de frazo, ĉu mi povus fari tion sen problemoj?"

"Se ĝi estas ebla, kiu estus la ordo konsilinda?" 
---> "Se tio estas ebla, kiu estus la ordo konsilinda?"

"(bizara provo de fari vorton bazata je la etimologio greka xD)" 
---> "(bizara provo fari vorton bazatan sur la etimologio greka xD)"

"Mi scias, ke en Esperanto oni preferas ordon de frazon pli simpla, sed, ĝi nur estas por uzi la ''perífrasis verbales''" 
---> "Mi scias, ke en Esperanto oni preferas ordon de frazo pli simpla, sed, tio nur estas por uzi la ''perífrasis verbales''"

En Esperanto oni devas uzi "tio" anstataŭ "ĝi" tiam, kiam ĝia celo estas la tuta aŭ parta antaŭa frazo. ♪

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 15:29:42

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-20 20:37:41

Forigite

Reen al la supro