前往目錄

[Ideo] Lernu paroli aliaʲn lingvoʲn per Esperanto

貼文者: utku, 2012年4月20日

訊息: 8

語言: Esperanto

utku (顯示個人資料) 2012年4月20日上午8:35:43

La plej realisma metodo por lerni lingvon estas vere paroli ĝin. Pro tio, multaj homoj interparolas Esperanton uzante programon kiel na Skype.

Sed ne al ĉiu plaĉas paroli kun nekonatuloj pri ĉiutagaj aferoj. Ekzemple al mi, kiu ne interesiĝas pri multaj temoj, kiuj interesas plimulton de homaro. Tamen ankaŭ tiuj personoj bezonas ial paroli.

Do, kion vi pensus pri la ideo uzi tiujn programojn por reciproke instrui lingvojn? Tiel ni havus bonan kialon pri interparoli. Oni senpere lernus novan lingvon, ankaŭ instruus sian lingvon kaj samtempe praktikus Esperanton. Tiel ankaŭ eblus provi multajn utilaĵojn, kiel lernante kompari lingvojn aŭ dialogi inverse (ĉiuj parolante lernatan lingvon) kaj interkorekti.

Nur skribu, kiuʲn lingvoʲn vi povas instrui, kaj kiuʲn lingvoʲn vi volus lerni. Mi kiel ekzemplo:

Mi instruas: la turkan

Mi lernus: la japanan, araban, persan, indonezian/malajan, hungaran, finnan, ĉinan, korean, mongolan, svahilan, tagologan, italan, albanan, estonan, kazaĥan, kirgizan, tuvan, keĉuan, maorian, rusan, aŭ ĝenerale ĉiujn lingvojn, kiujn mi ne scias. ridulo.gif

Mi parolas Esperanton meznivele. Bedaŭrinde, ĉar mi devas labori multe, mi havas malmultan tempon. Do, kontaktu min nur se vi vere volas lerni la turkan. Mi ankaŭ akceptus instrui unudirekte (nelernante lingvon), se vi havas neniun lingvon instrui.

Se ankaŭ vi volas partopreni tiun ideon, simple skribu viajn lingvojn tie-ĉi, poste trovu la taŭgulon kaj kontaktu lin.

drinkulo (顯示個人資料) 2012年5月7日上午8:57:52

La retpaĝo Livemocha funkcias preskaŭ kiel vi komentas.

Antaŭ ol oni korektos al vi, mi diras al vi:

- En Esperanto ekzistas la vorto Skajpo.
- Mi ne kontraŭas la uzadon de la neofica rolvorteto na, sed vi povus uzi la rolvorteto je.

victornino (顯示個人資料) 2012年5月26日下午7:06:19

Tre bona ideo

Leandro_rj (顯示個人資料) 2012年9月24日上午1:38:32

Mi povas instrui : Hispana kaj Portugala

Mi volas lerni : Angla kaj Itala

beus0818 (顯示個人資料) 2013年1月11日下午8:02:57

Kara Utko!

Mia nomo estas Beáta Balogh! Nun mi lernas Esperanton, do mi ne scias tre bone. Mi leĝas, ke vi lernus hungaran. Mi estas hungara knabino. ridego.gif Se vi volas paroli kun mi, tiam vi skribas al mi.

Saluton,
Bea

Leonez (顯示個人資料) 2013年1月11日下午8:56:50

Estas tre bona ideo ! mi nun ne uzas ilojn kiel Skype ĉar estas tro da bruo ĉi tie kun la infanoj sed mi pensas, ke ĝi povus esti tre efika !! kaj multe promocii Esperanton se oni reklamas pri tio ! Mi pli volonte farus per skribi ridulo.gif

Leandro_rj (顯示個人資料) 2013年1月31日上午1:09:29

SKAJPO : leandro_rj3

Mi povas instrui la Portugalan kaj Esperanton. Mi estas intereta lernanto de la angla, kaj ne de longe komencis lerni la Italan.

Mi estas el Rio de Janeiro.

Dakila_Sidhi (顯示個人資料) 2013年4月18日上午4:30:38

Mi ŝatus se mi estus lingvohelpanto por la Filipina, ankaŭ la Angla.

回到上端