Tin nhắn: 8
Nội dung: Esperanto
utku (Xem thông tin cá nhân) 08:35:43 Ngày 20 tháng 4 năm 2012
Sed ne al ĉiu plaĉas paroli kun nekonatuloj pri ĉiutagaj aferoj. Ekzemple al mi, kiu ne interesiĝas pri multaj temoj, kiuj interesas plimulton de homaro. Tamen ankaŭ tiuj personoj bezonas ial paroli.
Do, kion vi pensus pri la ideo uzi tiujn programojn por reciproke instrui lingvojn? Tiel ni havus bonan kialon pri interparoli. Oni senpere lernus novan lingvon, ankaŭ instruus sian lingvon kaj samtempe praktikus Esperanton. Tiel ankaŭ eblus provi multajn utilaĵojn, kiel lernante kompari lingvojn aŭ dialogi inverse (ĉiuj parolante lernatan lingvon) kaj interkorekti.
Nur skribu, kiuʲn lingvoʲn vi povas instrui, kaj kiuʲn lingvoʲn vi volus lerni. Mi kiel ekzemplo:
Mi instruas: la turkan
Mi lernus: la japanan, araban, persan, indonezian/malajan, hungaran, finnan, ĉinan, korean, mongolan, svahilan, tagologan, italan, albanan, estonan, kazaĥan, kirgizan, tuvan, keĉuan, maorian, rusan, aŭ ĝenerale ĉiujn lingvojn, kiujn mi ne scias.

Mi parolas Esperanton meznivele. Bedaŭrinde, ĉar mi devas labori multe, mi havas malmultan tempon. Do, kontaktu min nur se vi vere volas lerni la turkan. Mi ankaŭ akceptus instrui unudirekte (nelernante lingvon), se vi havas neniun lingvon instrui.
Se ankaŭ vi volas partopreni tiun ideon, simple skribu viajn lingvojn tie-ĉi, poste trovu la taŭgulon kaj kontaktu lin.
drinkulo (Xem thông tin cá nhân) 08:57:52 Ngày 07 tháng 5 năm 2012
victornino (Xem thông tin cá nhân) 19:06:19 Ngày 26 tháng 5 năm 2012
Leandro_rj (Xem thông tin cá nhân) 01:38:32 Ngày 24 tháng 9 năm 2012
Mi volas lerni : Angla kaj Itala
beus0818 (Xem thông tin cá nhân) 20:02:57 Ngày 11 tháng 1 năm 2013
Mia nomo estas Beáta Balogh! Nun mi lernas Esperanton, do mi ne scias tre bone. Mi leĝas, ke vi lernus hungaran. Mi estas hungara knabino.

Saluton,
Bea
Leonez (Xem thông tin cá nhân) 20:56:50 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

Leandro_rj (Xem thông tin cá nhân) 01:09:29 Ngày 31 tháng 1 năm 2013
Mi povas instrui la Portugalan kaj Esperanton. Mi estas intereta lernanto de la angla, kaj ne de longe komencis lerni la Italan.
Mi estas el Rio de Janeiro.
Dakila_Sidhi (Xem thông tin cá nhân) 04:30:38 Ngày 18 tháng 4 năm 2013