Đi đến phần nội dung

Renkontu novaranĝojn: prepozicio "no" kaj sufikso "ic"!

viết bởi AmsterCard, Ngày 20 tháng 4 năm 2012

Tin nhắn: 37

Nội dung: Esperanto

AmsterCard (Xem thông tin cá nhân) 08:55:01 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

AmsterCard:
acdibble:»ic« estas tute nebezonita.

Mi aĉetis strangaĵon.
Li estas strangulo kaj volis fari iun strangan kontraŭ mi.
Ŝi estas en ia domo.
Hmm.. La vorto "stranga" estas nura traduko de sufikso "ic" =) Kiel mi diris antaŭe, tiu sufikso anstataŭigas la tutajn frazojn. Ne NUR per ia certa vorto, sed ENTUTE de aro de vortoj "sekreta, mistera, kaŝa, implikita, stranga, neordinara..." kaj multaj multaj similaj vortoj. Do, se vi dirus: "Mi aĉetis strangaĵon" - Do vi aĉetis ion stangan. - Certe stangan ekzistantan aĵon. Vi NE sentas MISTERON pri tio. Sed se vi dirus: "Mi aĉetis aĵicon" - Do vi povus supozi, ke tiu aĵo estas tiu, kiun "la mondo ne vidis", "mirindaĵo". La kunteksto povas doni al ni pli ĝustan tradukon de tiu vorto. Ĉu vi sentas ian diferencon nun? Pli ĝuste oni dirus, ke sufikso "ic" aldonas al frazo ian misteron. Nu, tio, kion per kutimaj vortoj vi esprimus nur per la tutaj propozicioj.

acdibble:Oni ankaŭ ne bezonas »no«. Ni povas uzi »de«, eĉ si la frazoj ne fluas. Oni povu diri »tenilo de la ĉambrpordo«, sed »tenilo de la pordo de la ĉambro«

Ne estas grava, ĉu la frazoj estas pli longaj. Se ni povas esprimi la frazon per la ekzistantaj prepozicioj, oni ne bezonas novajn prepoziciojn.
Ho, pardonu, sed mi tute ne konsentas. Se la sufikso "ic" estas pli-malpli malgrava, kaj celas nur interesojn, sed la prep. "no" estas vere efektiva kaj grava aĵo. Ĉu vi tradukas tekstojn? (Speciale, komputilajn)? - Tie, vi ne ĉiam rajtus uzi vortuknmetadon, kiel "ĉambropordo". Ekzistas frazoj, kies kvanto da prepozicioj "de" estas pli ol 3. Do la frazo iĝas malpli ĝusta kaj ne tre bona. Tio estas ne nur mia ideo, kiel mi eksciis. Sed aliajn estis ne tre oportunaj. Mi prenis tiun sufikson vivanta - de Japana lingvo. Do, ŝajnas al mi, ke ĝi havu sian lokon en Esperanto.

Nu, ĉiam devas ekzisti perfektigo. Do, kia ajn via komento ne estus, dankon por ĝi.
Nune,mi ne vere komprenas.Sed mi provos.
Kaj ĉu vi fakte pensas, ke iu ekuzos aŭ eĉ nur komprenos tion?
Jes, mi esperas ke tio efekteviĝos. Pli-malpli tio en Esperanto ne ekzistas, sed endus. La novaranĝoj vere estas facilaj, ne provu pensi pri iu "senlima demando", sed nur pensu, kiel kunteksto indikas ridulo.gif Ankaŭ al vi - dankon!
fajrkapo:Amstercard, estas humursekcio en lernu!
Ĉu vi pensas? Se homoj akceptos ĉi-novaranĝon, do ĝi uzeblos! =) Vere, ĉio dependas de via volo. Se vi malesperus, do malesperus la ideoj. Por daŭigi la ideon necesas bonaj komentoj. Sed oni povas ricevi nur per ĝusta kaj bonega ekspliko de ili. Pardonu, se miaj ideoj ŝajnas al vi ne plenaj. Se vi volas eksplikon de io, do mi ekspliku!

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:01:17 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

fajrkapo:Kion signifas 20 tagojn?
Nu, pensu, kiu dato estis antaŭ 20 tagoj.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:05:36 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

AmsterCard:Tradukante ilin mi renkontis kelkajn necesaĵojn
Tio certe ne veras. Tradukante, vi havis tiujn ideojn ĉar vi preferas mallongajn frazojn, ne ĉar tiuj ideoj estu necesaj. Ili certe ne estas necesaj, kaj ke Esperanto funkcias sen ili, evidentas.

AmsterCard:kiu plifaciligus Esperantan movadon
La movado ne bezonas tiajn helpaĵojn ĉar la problemoj de la movado nemiam estis neekzistantaj problemoj, kaj certe neniam estis la malfacilaĵoj, kiujn eble havas Esperanto.

AmsterCard:Prepozicio "no"
Mi ne ŝatas ĝin kaj eĉ per via ekspliko, mi ne opinias ĝin facile komprenebla. Mi fakte opinias ĝin malfacilaĵon; do imagu, por iu, kiu ne havis eksplikon pri ĝi. Mi tre petas al vi kaj al ĉiuj ne uzi ĝin. Por tiuj, kiuj lernis esperanton multajn jarojn antaŭ, ĝi certe nur estos nekompreneblaĵo kaj malfacilaĵo. Do se vi vere volas iel helpi la lingvon, ne uzu ĝin. Krom tio, "no" estas la nomo de la litero "n" eĉ se tio verŝajne ne okazigus problemojn, pli bone ne doni ŝancon al ĝi.

AmsterCard:Sufikso "ic"
Ĝi eble estas la unua propono, el tiuj tovitaj de mi, kiun mi ne tre malŝatas. Tamen, eĉ se ĝi, pli bone pensita (poste mi eksplikas tion), ne okazigus grandajn problemojn (krom la evidentaj pro esti nekonataĵo), indas ne uzi ĝin ĉar estas aliaj manieroj, kiuj estas konitaj de ĉiuj, por sprimi tion, kion "ic" celas. Do, eĉ se mi ne forte kontraŭas tiun ĉi proponon, se vi volas iel helpi la lingvon, ne uzu tiun sufikson ĉar ĝi tute ne estas necesa kaj ĝi havas tro multe da eblaj nuancoj/signifoj por esti facile komprenebla.

Jen kial ĝi ne estas bone pensita:

Ekzemple: Mi aĉetis aĵicon.

Laŭ via eksplikoj, ĉu vi certas ke ĉiuj komprenos ke vi aĉetis ion "sufiĉe stranga", kaj ne ke vi aĉetis ion, kio devas resti sekreta, aŭ ke vi sekrete aĉetis ion, aŭ eĉ ke vi vere ne havas certecon pri kio estas, la aĉetaĵon?

Ekzemple: Ŝi estas en domico.

Ĉu ŝi ne estas en domo "sufiĉe stranga"?

AmsterCard:Kiam ni NE uzas ĉi tiun sufikson ni igas la tutan frazon dubinda, mistera ktp.
Mi ne certas tion, kion vi celas diri sed ĝi certe estas nur via opinio kaj via propono donas nenian avantaĝon.

AmsterCard:Se ni disponus malmultajn instrumentojn, do nia parolo similus al ili.
Tio certe ne okazas en Esperanto.

Mi esperas ke vi ne opiniu miajn vortojn kvazaŭ atako ĉar tia ne estas mia intenco.

La nura helpo, kiun bezonas Esperanto, estas esti parolata. Do uzu ĝin, ne parolu pri ĝi.

Ĝis, Novatago.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:08:59 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

AmsterCard:"no" estas vere efektiva kaj grava aĵo. Ĉu vi tradukas tekstojn? (Speciale, komputilajn)?
Mi tradukis ilin kaj NENIAM bezonis ion similan. Ĉu vi certas ke vi bone komprenas tiujn frazojn, kiujn vi tradukis? Nu, mi nur petas al vi pensi pri tio.

Ĝis, Novatago.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:11:28 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

darkweasel:
fajrkapo:Kion signifas 20 tagojn?
Nu, pensu, kiu dato estis antaŭ 20 tagoj.
Memoru ke en Hispanio, tiun tagon oni celebras je la 28-a de decembro kaj ne ĉiu esperanto-parolanto scias ke (eble) estas kutimo en Esperantujo "celebri" tiun tagon.

Ĝis, Novatago.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:26:59 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Do, prepozicio "no" signalas al ni, ke sekvaj vortoj respondas al demando "kies?" (sed ne "kia"!)
'-a' en Esperanto povas signifi kaj apartenecon kaj kvaliton - kies kaj kia.

La celata signifo ofte estus evidenta de la kunteksto.

En la litĉambra pordo-tenilo ne plu turniĝas, oni sufiĉe klare volas diri 'la pordo-tenilo de la litĉambro', ĉar sufiĉe klare ne temas pri ĝenerala kategorio de pordo-teniloj.

Por via 'iĉ' - mi aĉetis ian/iun/certan aferon (pri kio mi ne klarigos nun)

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:29:36 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

novatago:
darkweasel:
fajrkapo:Kion signifas 20 tagojn?
Nu, pensu, kiu dato estis antaŭ 20 tagoj.
Memoru ke en Hispanio, tiun tagon oni celebras je la 28-a de decembro kaj ne ĉiu esperanto-parolanto scias ke (eble) estas kutimo en Esperantujo "celebri" tiun tagon.
Jes, tial mi donis la ligilon. ridulo.gif

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 20:22:23 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

novatago:
darkweasel:
fajrkapo:Kion signifas 20 tagojn?
Nu, pensu, kiu dato estis antaŭ 20 tagoj.
Memoru ke en Hispanio, tiun tagon oni celebras je la 28-a de decembro kaj ne ĉiu esperanto-parolanto scias ke (eble) estas kutimo en Esperantujo "celebri" tiun tagon.

Ĝis, Novatago.
Dankon por la informo, mi tute ne sciis tiun tagon, kaj jes, Hispanie estas la 28 decembro, sed pro religiaj kialoj, ĉar estis biblie la mortado de infanoj sub 2 jaroj kiujn Herodo volis mortigi por ke ne estu alian reĝon sed li. La sanktaj inocentoj tago. Por tio, oni ŝercis pri inocentaj homoj kiuj estas kiel kompatindaj infanoj...

AmsterCard (Xem thông tin cá nhân) 23:29:29 Ngày 21 tháng 4 năm 2012

Pardonu, se mi eksplikas ne tre bone. Kiel mi eksciis, signifon de la prepozicio "no" (ne mia variento, sed ies alia) oni priparolis antaŭ mi, kaj opiniis ĝin uzinda.

Estimata Novatago. Mi komprenas vian volon konservi la lingvon vigra, sed tute ne komprenas, kial vi ne trovis sufiĉe multajn similajn frazojn, kiuj pli bone estus uzeblaj kun ĉi tiu prepozicio ol sen ĝi. Jes, mi ne havas specialan lingvistikan klerecon por ke esprimi ĉiujn miajn pensojn klare, ĝuste kaj tutplene, sed la komunan sencon mi provis doni. Estas domaĝe, ke vi ne volas aŭ ne povas komreni ĝin.

Mi diru tion alivorte - prepozicio "no" forigas de sekvaj adjektivoj demandon "kia?" kaj restigas nur demandon "kies?". Jen simpla klarigo! (Pardonu, se mi ie eraris).

Jen simila, eĉ pli simpla klarigo de sufikso "ic" - "Ĝi igas vorton mistera".

Mi konsentas, ne por ĉiu vorto tiu sufikso taŭgas. Sed se vi pensu, ke entute povus ekzisti tiaj aĵoj/aferoj, kiuj indas tiun sufikson, dum temas pri io, kion vi ne konas. Ĉu pli bone?

Ĉu vi pensas, ke havante malmultajn instrumentojn la homo povas esprimi multajn siajn sentojn? Jes, se homo bone posedus la lingvon do li pli-malpli normale esprimus ĝin. Sed egale, la frazoj estus "longaj" kaj "pezaj". Se vi disponus multajn instrumentojn, do vi pli facile esprimus siajn sentojn. (c) logiko. ridulo.gif

Estimante, Aleksej'

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:32:17 Ngày 22 tháng 4 năm 2012

AmsterCard:"Ĝi igas vorton mistera"
Ĉu iu ajn nacia lingvo havas tian afikson?

Quay lại