Vai all’indice

Renkontu novaranĝojn: prepozicio "no" kaj sufikso "ic"!

di AmsterCard, 20 aprile 2012

Messaggi: 37

Lingua: Esperanto

Kirilo81 (Mostra il profilo) 22 aprile 2012 07:53:00

Ĉiu havas la rajton proponi aldonojn (sed ne ŝanĝojn) al Esperanto baze de tio, kion li opinias utila, sed li ankaŭ akceptu, se la aliaj E-istoj ne volas uzi tiujn aldonaĵojn.

Mi certas, ke tute marĝena koncepto kiel "mistero" ne bezonas propran sufikson, laŭ tiu modelo oni ja povus aldoni amason da specialsencaj sufiksoj ĝis finiĝos la kombin-eblecoj de -VC-.

Rilate "no" oni devas esti tre kritika. Unue, vi sciu, kion vi proponas. "no" modifas la signifon de adjektivoj, ĝi do neniel estas prepozicio kaj prefere havu la formon de adjektiva afikso.
Funkcie ĝi similas al la sufikso -al- en Ido, kp. Esperanto silka robo - silka industrio, Ido silka robo - silkala industrio. Kutime la kunteksto klarigas, pri kiu rilato (ĉu "kia", ĉu "kies", ĉu io alia) temas ĉe adjektivo, do malsaĝas Ido, kiu havas nepran distingon, kiun oni ne bezonas en eble 98% de la okazoj, kaj malsaĝus la E-istoj, se ili ion tian transprenus.

novatago (Mostra il profilo) 22 aprile 2012 10:06:08

AmsterCard:...Mi... tute ne komprenas, kial vi ne trovis sufiĉe multajn similajn frazojn, kiuj pli bone estus uzeblaj kun ĉi tiu prepozicio ol sen ĝi.
Kiel jam dirite, ĉiam oni povas sprimi aferojn iel. Male al via opinio, Esperanto havas multajn ilojn por sprimi aferojn.

AmsterCard:Estas domaĝe, ke vi ne volas aŭ ne povas komreni ĝin.
Estas domaĝe ke neniam ĉesos aperi proponoj por Esperanto kvazaŭ ĝi ankoraŭ estus projekto. Tamen, ne temas pri manko de volo. Mi certe vidas ĝin kiel malfacilaĵon. Pensu ankaŭ ke lerni Esperanton devas ne iĝu kondamno al dumviva gramatika lernado. Akcepteblas ke oni ĉiam devos lerni vortojn kaj signifojn. Tio estas neevitebla en ĉiu lingvo sed gramatikaĵoj devas resti plej, kiel eble sen ŝanĝoj.

AmsterCard:Mi diru tion alivorte - prepozicio "no" forigas de sekvaj adjektivoj demandon "kia?" kaj restigas nur demandon "kies?". Jen simpla klarigo!
Bone, ĝi ankoraŭ estas ne bezonata, ĝin ankoraŭ ne ŝatas mi, ĝin ankoraŭ vidas mi kiel malfacilaĵon.

AmsterCard:Jen simila, eĉ pli simpla klarigo de sufikso "ic" - "Ĝi igas vorton mistera".
Nuntempe ĝi estas fuŝaĵo. Ĝia signifo laŭ vi, povas doni nuancojn misterecajn, strangecajn, necertecajn. Tiuj ecoj estas sufiĉe malsimilaj inter si.

AmsterCard:Mi konsentas, ne por ĉiu vorto tiu sufikso taŭgas. Sed se vi pensu, ke entute povus ekzisti tiaj aĵoj/aferoj, kiuj indas tiun sufikson, dum temas pri io, kion vi ne konas. Ĉu pli bone?
Se ĝi temas NUR pri necerteco, jes, plibone. Sed ĝi ankoraŭ estas ne bezonata. Mi jam diris al vi ke mi ne forte kontraŭas tiun ĉi sufikson sed vi ne plendu se homoj ne akceptas ĝin. Pli bone, oni ne aldonu senlime afiksojn.

AmsterCard:Ĉu vi pensas, ke havante malmultajn instrumentojn la homo povas esprimi multajn siajn sentojn?
La afero ne estas tiu. Vi volas moligi mian opinion per demando kiu postulas jesan aŭ nean respondon. Tamen, Esperanto havas multajn ilojn; do, la demando ne taŭgas.

AmsterCard:se homo bone posedus la lingvon do li pli-malpli normale esprimus ĝin. Sed egale, la frazoj estus "longaj" kaj "pezaj". Se vi disponus multajn instrumentojn, do vi pli facile esprimus viajn sentojn. (c) logiko. ridulo.gif
Tio estas miskompreno, kaj ĝi ne veras. Se homo tute posedus la lingvon, tiu homo povus elekti, kiel sprimi sin; ĉu pli longe, ĉu pli mallonge. Ne estas logike, opinii tiel, kiel vi, se oni ne tute posedas la lingvon.

Aliflanke, kial longaj frazoj estas problemo? Mi vidis ke lingvoj, kiuj emas mallongigi ĉion, facile kaŭzas miskomprenojn. Mi preferas longajn facile kompreneblajn frazojn, al mallongaj facile miskompreneblaj frazoj.

Ĝis, Novatago.

AmsterCard (Mostra il profilo) 22 aprile 2012 10:41:57

darkweasel:Ĉu iu ajn nacia lingvo havas tian afikson?
Ne, ne havas. Estas tute nova sufikso.

novatago:Kiel jam dirite, ĉiam oni povas sprimi aferojn iel. Male al via opinio, Esperanto havas multajn ilojn por sprimi aferojn.
Oni povas, sed pli ĝuste kaj orde oni povus diri tion per ĉi-prepozicio.

Kirilo81:Rilate "no" oni devas esti tre kritika.
Jes, mi konsentas ke oni rilatu kritike, sed la ideo estas jam pririgardita. Certe, ne mia variento, sed aliaj. Iu proponis aldoni sufiksojn "ot, ojt" (mi nur aŭdis pri ili), kelkaj homoj jam uzis prepozicion "na" k.t.p. Mi ne insistas je mia prepozicio. Kial mi do elektis ĝin? Ĉar ĝi estas viva, kaj ĝia lando estas Japanio.

Estimanta Novatago. Kiam mi tradukis komputilan ludon (redaktilon de WarCraft III) tie estis multegaj frazoj kiuj devas esti similaj unu al la alia. Sed tion mi povis esprimi nur per multaj sufiksoj "de", kio estas certe malbone kaj malafable. Programaj tekstoj ĉiam devas esti simila unu al la alia, mi pensas, ke vi komprenas tion. Tio nur kiel ekzemplo. Por ordinara parolado ĝi uzeblus. Sed se ne plaĉas al vi la viva prepozicio, do kion vi proponus? Estas kompreneble jam delonge ke Esperanto necesas aldonon en tiu ĉi parto, ĉar en aliaj vivaj lingvoj tion ni povas esprmimi per ĝustaj reguloj kaj bonsone.

Kio koncernas suikson "ic" - tio estas nur interesaĵo, sed ne necesaĵo. Simple nova ideo.

novatago (Mostra il profilo) 22 aprile 2012 11:23:31

AmsterCard:Estimata Novatago. Kiam mi tradukis komputilan ludon (redaktilon de WarCraft III) tie estis multegaj frazoj kiuj devas esti similaj unu al la alia.
Mi ne komprenas tion, kion vi celas diri per "simila unu al la alia". Ĉu similaj en la sama lingvo? Ĉu similaj al tiuj en aliaj lingvoj? Ĉiel, kiu devigas tion? Frazoj devas esti kompreneblaj, ne "similaj unu al la aliaj".

Inter aliaj aĵoj, mi tradukis Esperanten retejon, kaj retejestrojn petis al ĉiuj tradukantojn, uzi kutimajn sprimojn laŭ kutima lingvouzo, ili ne petis freneziĝi por diri ion plej simile, kiel eble al la originala lingvo.

AmsterCard:Programaj tekstoj ĉiam devas esti simila unu al la alia
Denove, kial? Kompreneble, estas plibone, se en ĉiu programo, kutimaj aferoj estas same tradukite por faciligi decidojn al la uzantaro. Sed ĉiu lingvo ne funkcias same kaj oni devas adaptiĝi. Nur estas devigo pri komprenebleco.

AmsterCard: do kion vi proponus?
Mi fakte petas ne ŝanĝi Esperanton po minute.

AmsterCard:Estas kompreneble jam delonge ke Esperanto necesas aldonon en tiu ĉi parto, ĉar en aliaj vivaj lingvoj tion ni povas esprmimi per ĝustaj reguloj kaj bonsone.
Tiu "neceso" estas opinia afero. Fakto estas ke Esperanto bone funkcias sen ĝi, do fakto estas ke tio ne estas neceso. Kaj en aliaj lingvoj funkcias simile al Esperanto. Do, kial via argumento pri aliaj lingvoj, estas pli bona ol la mia?

Ĝis, Novatago.

Desit1 (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 05:10:44

Mi simple ne ŝatas tiajn ĉi reformojn faritajn de novuloj :/ kara, bonvolu, antaŭ ol elsendi ideon de sufikso kaj prefikso aŭ prepozicio aŭ tia io, parolu kun samurbaj samideanoj aŭ kun aliaj samideanoj plej eble persone, sed se tio ne eblas, provu retmesaĝe...sed ne faru ĉi tiajn aferojn, vere...mi ne volas ofendi vin per mia komento, kion mi celas estas ke vi unue petu konsilon de aliaj esperantistoj antaŭ ol ĉi tia afero...
Tute amike, Desit.

Desit1 (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 05:21:17

fajrkapo:Amstercard, estas humursekcio en lernu!
Ĉu delonge? Mi neniam vidis liajn mesaĝojn! Tamen, mi same opinias...

AmsterCard (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 12:56:22

novatago:Mi ne komprenas tion, kion vi celas diri per "simila unu al la alia". Ĉu similaj en la sama lingvo? Ĉu similaj al tiuj en aliaj lingvoj? Ĉiel, kiu devigas tion? Frazoj devas esti kompreneblaj, ne "similaj unu al la aliaj".
Tie estas programaj linioj, kiuj _devas_ havi similan strukturon. La sola simila strukutro ĝis nun estis "de, de, de, de, de". Tio estas maloportune kaj eĉ iom komplike. Mi tradukis ĝin delonge, sed mi elpensu iun similan frazon: "Kvanto de atakoj de unuo de elfoj de la mapo" Tio estas tri kampoj, kiujn oni plenigu. Do ne rajtas uzi vorton "atakkvanto" ĉar tiu estu du diversaj vortoj por alklaki ilin kaj ŝanĝi valorojn. Tie ests centoj da similaj frazoj, angle sonorigitaj kiel "map elves unit attack quantaty" sed ne "quantaty of attack of unit of elves of the map" samkiel ruse: "количество атак юнита эльфов карты"(pardonu, se mi ne bone tradukis en la Anglan lingvon). En lingvojn Rusa kaj Angla ekzistas ĉi-strukturojn por ke esprimi la veran sencon. Sed en Esperanto tio ne ekzistas. Jen mi ekzemplis miajn pensojn plene pri sufikso "no". Tio estas efektiva problemo, kaj mi ripetu: ĝin oni jam priparolis kaj rigardis ĝin kiel problemo. Sed proponoj de ili estis artefaritaj (kiel mi scias tion) - sed mia propono devenas de Japana lingvo. Jen kiel tion ni vidu kun la prepozicio "No mapa elfa unua atakaj kvanto". Strukturo estas: Se ni vidas prepozicion "no" do ĉiu sekva adjektivo respondu al demando "kies?". Do: kies mapo? - de elfoj. Kies elfoj? De unuo. Kies unuo? De atakoj. Kies atakoj? de kvanto. La lasta vorto-substantivo estas objekto de ĉiuj antaŭaj adjektivoj.

novatago:Inter aliaj aĵoj, mi tradukis Esperanten retejon, kaj retejestrojn petis al ĉiuj tradukantojn, uzi kutimajn sprimojn laŭ kutima lingvouzo, ili ne petis freneziĝi por diri ion plej simile, kiel eble al la originala lingvo.
Mi mem tradukas retejon "vk.com" en Espernaton. Mi ne konsentas ke tie ekzistas tute similaj frazoj. Sed eĉ en flua parolo de homo al alia homo pli bone estus uzebla unu prepozico "no" ol multaj sufiksoj "de".

novatago:Mi fakte petas ne ŝanĝi Esperanton po minute.
Mi ne ŝanĝas ĝin pominute, mi nur elstarigis verajn necesaĵojn. (Jes, mi mem volas savi Esperanton vigra, sed pardonu min, - tio estas vera necesaĵo. Se tio estus aldonaĵo por interesoj - mi ne batalus tiel por ĝi. Fakte, mi mem konsentas, ke sufikso "ic" estas bona ideo, kiu plaĉas al multaj. Do jes, mi ofertos ĝin plu, sed malgraŭ tio, mi mem rigardas la sufikson nur )

novatago:Tiu "neceso" estas opinia afero. Fakto estas ke Esperanto bone funkcias sen ĝi, do fakto estas ke tio ne estas neceso. Kaj en aliaj lingvoj funkcias simile al Esperanto. Do, kial via argumento pri aliaj lingvoj, estas pli bona ol la mia?
Kara novatago. Mi esperas, ke vi komrenas nun, pri kio mi volis diri kaj trovis la respondon.

Bondezire,
Aleks'

novatago (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 19:21:12

AmsterCard:Tie estas programaj linioj, kiuj _devas_ havi similan strukturon. La sola simila strukutro ĝis nun estis "de, de, de, de, de". Tio estas maloportune kaj eĉ iom komplike. Mi tradukis ĝin delonge, sed mi elpensu iun similan frazon: "Kvanto de atakoj de unuo de elfoj de la mapo" Tio estas tri kampoj, kiujn oni plenigu. Do ne rajtas uzi vorton "atakkvanto" ĉar tiu estu du diversaj vortoj por alklaki ilin kaj ŝanĝi valorojn.
Nun, mi bone komprenas vian problemon. Tamen, mi ne konsentas viajn konkludojn. Vi tro rapide decidis ke la problemo estas en la lingvo, sed ne en la traduksistemo.

Aliflanke, ne ĉio estas tradukebla. Almenaŭ, ne laŭ dezirinda maniero kaj mi pensas ke oni devas akcepti tion. Tio ne estas problemo de Esperanto; tio okazas en ĉiu lingvo. Antaŭ ne multe, se mi bone memoras, Umberto Eco skribis libron, kiu ne estas tradukebla laŭ li. Ankaŭ humuro ne ĉiam estas tradukebla ĉar ridindaĵoj apartenas al regionaj pensmanieroj. Ĉu ni ĉesu uzi Esperanton tial?

Ĉu vi skribis la kreantojn de la ludo por ekspliki al ili ke la traduksistemo ne taŭgas por ĉia lingvo? Ĉu estas logike ke oni ŝanĝu lingvon por adaptiĝi al traduksistemo? Ĉu por tio utilas komputilojn? Ĉu por malhelpi kaj malfaciligi aferojn? Ĉu ne estus pli logike adapti aŭ ŝanĝi la traduksistemon? Ĉu vi akceptus ŝanĝi la rusan lingvon por povi traduki komputilan ludon aŭ alian komputilaĵon? Ĉu vi pensus, ke la plejmulto akceptus tion? Ĉu vi vere pensas, ke iu akceptus tion?

AmsterCard:Tie ests centoj da similaj frazoj, angle sonorigitaj kiel "map elves unit attack quantaty"
Via traduko per "de" ne estas ĝusta: "Kvanto da atakoj de unuo de elfoj de la mapo" Mi ne certas ĉu "unuo" estas ĝusta, mi uzus la vorton "trupo". Mi ne certas pri la ĝusta signifo de tiu frazo. Tamen tio sendube tradukeblas alie: "Ataka kvanto de surmape elfa(j) trupo(j)". Nur unu "de".

AmsterCard:En lingvojn Rusa kaj Angla ekzistas ĉi-strukturojn por ke esprimi la veran sencon. Sed en Esperanto tio ne ekzistas.
Oni ne rajtas postuli ŝangojn en lingvo, nur por similigi tiun lingvon al alia. Speciale oni ne rajtas fari tion nur pro estetikaj kialoj.

Ne trompu vin; iel aŭ alie, tiaj frazoj estas ĝuste tradukeblaj kaj la problemo ne estas en Esperanto. Do, mi ne komentos viajn aliajn argumentojn.

AmsterCard:"map elves unit attack quantaty" ... "No mapa elfa unua atakaj kvanto".
Sendube por vi tiuj frazoj estas facile kompreneblaj ĉar la rusa havas tiun strukturon. Por mi, kaj en la angla, kaj en Esperanto per tiu prepozicio, tiu frazo estas terurege konfuza. Akceptu ke ne ĉiu lingvo funkcias same. Ne trompu vin; iel aŭ alie, tiaj frazoj estas ĝuste tradukeblaj, kaj tial ne estas problemo en Esperanto. Do, mi ne komentos viajn aliajn argumentojn.

Mi devas demandi al vi, kion signifas la vorto "vigra"? Mi pensas, ke mi komprenas ĝin laŭ kunteksto sed vere mi ne scias.

Ĝis, Novatago.

AmsterCard (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 22:37:41

novatago:Nun, mi bone komprenas vian problemon. Tamen, mi ne konsentas viajn konkludojn. Vi tro rapide decidis ke la problemo estas en la lingvo, sed ne en la traduksistemo.
Jes, mi tute certas, ke problemo estas en la lingvo. Verdire, antaŭ dissendi la sufikson kaj prefikson mi priparolis tion kun Vjaĉeslav Ivanov (grava persono de rusaj esperantistoj, lingvisto). Kaj ĝuste li diris al mi, ke ekzistas jam kelkaj projektoj, kiuj celas la samon. Sed ili estas artefaritaj, kaj kelkaj el ili - tute ne taŭgas, eĉ plimalfaciligas tekston. Mi proponis prepozicion "no" ĉar ĝi estas natura prepozicio el Japana lingvo, kiu "vivas" kaj kiun kelkaj konas.

novatago:Aliflanke, ne ĉio estas tradukebla. Ĉu ni ĉesu uzi Esperanton tial?
Mi ne renkontis tion, kion mi ne tradukus en Esperanton aŭ en la Rusan krom humoro (kaj eĉ ne ĉiam!). Estas multegaj frazoj kiuj estas preskaŭ similaj al por traduki. Mi ne parolas pri rilatoj inter naciaj lingvoj, sed nur pri rilato de iu ajn lingvo kaj Esperanto.

novatago:Ĉu vi skribis la kreantojn de la ludo por ekspliki al ili ke la traduksistemo ne taŭgas por ĉia lingvo? Ĉu estas logike ke oni ŝanĝu lingvon por adaptiĝi al traduksistemo? ...
Kiel mi diris antaŭe, tio estas komuna problemo de la lingvo sed ne nur de la ludo. Imagu oficialajn dokumentojn. Ili difinite konformu al regulojn, kiuj havu unu solan formaton, alivorte, por kiu vortkunmetado ne taŭgas. Por tiu celo oni vole-nevole uzas multajn prepoziciojn "de". Se kvanto da tiuj sufiksoj superas 3 do la propozicio iĝas iam malfacile komprenebla aŭ malbonsona.
-----------------------------
novatago:"Ataka kvanto de surmape elfa(j) trupo(j)". Nur unu "de".
En oficialaj dokumentoj kaj en la ludo ĉiu vorto devas sekvi la alian orde. Ne gravas, ĉu malrektorde aŭ rekorde, sed sen improvizo. Estas multaj similaj al tiu frazoj, kaj ili estu similaj per strukturo.

novatago:Oni ne rajtas postuli ŝangojn en lingvo, nur por similigi tiun lingvon al alia. Speciale oni ne rajtas fari tion nur pro estetikaj kialoj.
Tamen, mi ne postulas, sed proponas. Oni rajtas proponi. Des pli, tio estas ne nur estetika sed ankaŭ necesa kialo.

novatago:Sendube por vi tiuj frazoj estas facile kompreneblaj ĉar la rusa havas tiun strukturon. Por mi, kaj en la angla, kaj en Esperanto per tiu prepozicio, tiu frazo estas terurege konfuza. Akceptu ke ne ĉiu lingvo funkcias same. Ne trompu vin; iel aŭ alie, tiaj frazoj estas ĝuste tradukeblaj, kaj tial ne estas problemo en Esperanto. Do, mi ne komentos viajn aliajn argumentojn.
Mi provis ekspliki ĉion antaŭe. Do ĉu vi proponus iajn ŝajnĝojn en strukturo de la prepozicio?

novatago:Mi devas demandi al vi, kion signifas la vorto "vigra"? Mi pensas, ke mi komprenas ĝin laŭ kunteksto sed vere mi ne scias.
Pardonu min, mi miskomprenis la vorton "virga".

Aleks'

Desit1 (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 23:40:05

Kara Novatago, jam lasu lin revi kaj flugi en sia solecplena maro, li mem rimarkos ke tiuj novaĵoj, kiujn li proponas, ne taŭgas por Esperanto. Unu estas malnecesa afikso kaj la alia estas prepozocio de la japana, kiu ja EN LA JAPANA FUNKCIAS kaj tio ne devigas ĝin funkcii en aliaj lingvoj.

Amike, Fer...

Torna all’inizio