Contenido

Renkontu novaranĝojn: prepozicio "no" kaj sufikso "ic"!

de AmsterCard, 20 de abril de 2012

Aportes: 37

Idioma: Esperanto

novatago (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 23:54:38

AmsterCard:Jes, mi tute certas, ke problemo estas en la lingvo.
Vi blinde insistas je malveraĵo.

AmsterCard:Mi ne renkontis tion, kion mi ne tradukus en Esperanton aŭ en la Rusan krom humuro (kaj eĉ ne ĉiam!).
Ĉu vi provis traduki multajn poemojn?

AmsterCard:Mi ne parolas pri rilatoj inter naciaj lingvoj, sed nur pri rilato de iu ajn lingvo kaj Esperanto.
Jen la vera problemo. Vi nek vidas Esperanton kiel veran lingvon, nek komprenas la celon de Esperanto. Esperanto estas lingvo, kiu ne celas estis perfekta, ĉar tio ne eblas. Se vi volas rusigitan Esperanton, faru ĝin sed ne nomu ĝin Esperanto. Se vi ne petus ŝanĝi la rusan, ne petu ŝanĝi Esperaton.

AmsterCard:Kiel mi diris antaŭe, tio estas komuna problemo de la lingvo sed ne nur de la ludo. Imagu oficialajn dokumentojn. Ili difinite konformu al regulojn, kiuj havu unu solan formaton, alivorte, por kiu vortkunmetado ne taŭgas. Por tiu celo oni vole-nevole uzas multajn prepoziciojn "de". Se kvanto da tiuj sufiksoj superas 3 do la propozicio iĝas iam malfacile komprenebla aŭ malbonsona.
Vi unue bone lernu la lingvon, poste opiniu pri tio. Krome, oni rajtas diri "mi ne ŝatas ĉi tion" pri kiu ajn lingvo, tamen oni ne rajtas diri "mi ne ŝatas ĉi tion, ni ŝanĝu ĝin". Kaj jen, vi agnoskas ke vi parolas pri estetikaj kialoj. Pri komprenebleco, mi jam diris al vi tute sincere, ke por mi la uzo de via propono estas malfacile komprenebla. Do, ĉu ni ŝanĝu malfacilaĵon al malfacilaĵon?

AmsterCard:En oficialaj dokumentoj kaj en la ludo ĉiu vorto devas sekvi la alian orde. Ne gravas, ĉu malrektorde aŭ rekorde, sed sen improvizo. Estas multaj similaj al tiu frazoj, kaj ili estu similaj per strukturo.
Mi ne scias pri la ludo, eble estas kialo por ke tiu ordo ne estu ŝanĝita, sed sendube tiu estas la problemo, kaj tio estas ŝanĝebla. Mi scias sufiĉe pri programado por diri tion. Kial vi pensas ke oni pli rajtas proponi ŝanĝi lingvon ol proponi ŝanĝi fuŝan traduksistemon?

Pri oficialaj dokumentoj, laŭ mia scio, estas multaj oficialaj dokumentoj (ekz. en UNESKO) tradukitaj el kaj al Esperanto. Kaj ne estis problemo! Ĉu vi vere pensis ke Esperanto ankoraŭ ne estis iam oficiale uzita por tiaj aferoj?

Aliflanke, vi sciu ke la traduko en la hispana de tiu frazo neniam povus respekti la ordon postulata (laŭ vi) de la ludo.

AmsterCard:Oni rajtas proponi. Des pli, tio estas ne nur estetika sed ankaŭ necesa kialo.
Oni rajtas opinii, ke esperanto ne estas perfekta. Oni rajtas havi ideojn. Tamen proponi ion pri lingvo, kiu ne estas la gepatra... mi diras ke oni ne rajtas tion.

AmsterCard:Do ĉu vi proponus iajn ŝajnĝojn en strukturo de la prepozicio?
Ĉu ankaŭ estas malfacile komprenebla ke ne estas problemo en Esperanto? Oni ne rajtas proponi solvojn por neekzistantaj problemoj.

AmsterCard:Pardonu min, mi miskomprenis la vorton "virga".
Ne temas pri virgeco. Esperanto estas lingvo, kiu evoluas kaj devas evolui pro la uzo, ne pro la senlima kvanto da proponoj, kiuj solvas nenion. Jes, vi diros ke ĝi nur estas "unu malgranda" ŝanĝo (aŭ ion simila). Sed vi men jam diris, ke estas aliaj multaj proponoj. Ŝajne vi ne komprenas ke neniam haltas aperi novajn proponojn por solvi neekzistantajn problemojn kaj ĉiuj estas same utilaj, se oni pensas, ke ili solvas neekzistantajn problemojn. Kaj akcepti tiun proponon, neniel evitos ke iu volu solvi la problemon de tiu akceptita ŝanĝo.

Laŭ viaj vortoj, oni komprenas ke vi ne ŝatas Esperanton. Vi rajtas uzi ĝin eĉ se vi ne ŝatas ĝin (rimarko: mi ŝanĝis tiun ĉi frazon por eviti miskomprenon). Tamen, se vi volas lingvon ŝatatan de vi, kreu ĝin. Ĉiuj la lingvoj, kiujn mi lernis, Esperanto inkluzive, havas aferojn, kiujn mi ne ŝatas, sed mi neniam petis ŝanĝojn.

Mi jam multe tradukis tekstojn kaj vi ne povos konviki min pri tio, ke Esperanto havas problemon rilate al "de", ĉar mi scias, ke tio ne estas vera.

Ĝis, Novatago.

AmsterCard (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 01:56:38

Bone, estimata Novatago. Tio estu via decido. Kial mi disputu?

Problemo, kiun vi lumigis pro multaj ŝanĝoj en Eo estas vera, ne ĉion devas Esperanto ŝanĝi. Sed laŭ mia opinio - certe devas ekzisti akademio (aŭ simila alia organizaĵo) okupanta pri kolektado de ĉi-proponoj, kaj kiu solvu similajn problemojn. Mi scias, ke kelkaj akademioj jam ekzistas, okupantaj pri lingvouzo. Sed, tiu granda problemo, kiun vi tute neas kompreni jam estas prilumigita. Antaŭ dissendado de la ideo mi komunikis kun la homo (Vjaĉeslav Ivanov), iamaniere kunligita kun la akademianoj. Mi ne plu ripetu la samajn frazojn. Mi volonte kredas ke vi ĉion komprenos mem, kiam vi renkontados la proplemon dum tradukado. Estas domaĝe, sed kiel mi vidas, la akademio ne pririgardas ies ideojn.

Ideo de "no" ofte estas uzata en tekniko, medicino, komputiko, oficialaj tekstoj. Mallonge dire tie, kie oni devas skribi ĝuste kaj orde, sen io superflua. Sed "no" estas evitebla en flua parolo kaj la literatura.

Vi pensu, ke vi batalas por nenio. Pli bone estu ia ideo, vere ŝajna normala, ol senlima evitado de similaj problemoj.

novatago (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 09:18:21

AmsterCard:Antaŭ dissendado de la ideo mi komunikis kun la homo (Vjaĉeslav Ivanov)
Mi, ĉi-lasta semajnfino, diskutis kun bofratino pri lingvoj kaj ĉiuj ŝiaj kontraŭargumentoj estis "mi estas instruistino de la angla" aŭ "mi parolas kvar lingvojn". Vi komprenu ke tio ne estas argumentoj (krom, eble, se oni parolas pri tre konkretaj aferoj pri instruado) kaj tiel ne eblas diskuti. Noam Chomsky, kiu estas nuntempe eble la plej respektata lingvisto, ankaŭ opiniis pri Esperanto, sed tuj poste li pruvis ne scii sufiĉe pri la afero por opinii. Eble Vjaĉeslav Ivanov tre bone parolas Esperanton, sed ke li estu lingvisto, pruvas nenion. Nur pruvoj pruvas aĵojn. Mia sperto per Esperanto pruvas ke ĝi bone funkcias. Mi esperas ke vi venontfoje atentu pli bone se iu diras ke propono esas malfacilaĵo. Por pliaj argumentoj vi relegu miajn antaŭajn mesaĝojn.

AmsterCard:Estas domaĝe, sed kiel mi vidas, la akademio ne pririgardas ies ideojn.
Laboro de la Akademio de Esperanto estas protekti la fundamenton kaj kontroli la lingvan evoluon. Ĝia laboro ne estas preni ĉies proponojn por krei novan Esperanton ĉiun jaron. Ĉu vi iam legis la antaŭparolon de la fundamenton?

AmsterCard:Ideo de "no" ofte estas uzata en tekniko, medicino, komputiko, oficialaj tekstoj
Bone, mi neniam trafis ĝin kaj mi legis komputikajn kaj oficialajn tekstojn. Se mi iam trovus ĝin, mi skribos tiun, kiun skribis tion kaj mi eksplikos lin ke tio kreas konfuzon en ĉia teksto.

AmsterCard:Vi pensu, ke vi batalas por nenio.
Fakte, mi nun pensas, ke vi ridas je mi. Ne estas logika ke iu insistu pri propono, se tiu trafas personon, kiu ne komprenas ĝin kaj se la trafita persono pruvis al proponinto, ke ties propono ne estas bezonata.

Ĝis, Novatago.

drinkulo (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 10:17:20

AmsterCard:Vi pensu, ke vi batalas por nenio. Pli bone estu ia ideo, vere ŝajna normala, ol senlima evitado de similaj problemoj.
Vi pravas.

novatago (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 10:55:37

drinkulo:
AmsterCard:Vi pensu, ke vi batalas por nenio. Pli bone estu ia ideo, vere ŝajna normala, ol senlima evitado de similaj problemoj.
Vi pravas.
Tio nur veras se oni parolas pri projektoj, sed ne se oni parolas pri bone funkciantaj lingvoj.

Ĝis, Novatago.

Desmut (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 20:15:50

Ĉu ne veras ke la japana prepozicio "no" funkcias kiel "de", "sur", "en", "laŭ" kaj por rimarki "kia" kaj "kie"? Mi pensas ke proponi tian prepozicion en Esperanto, tute ne faciligos ĝin, male, ĝi iĝos eĉ multe pli malfacila.

Mi neniam sentis neceson traduki ion "misteran", okazas ke ja ekzistas tiu vorto en mia lingvo kaj ne eblas(bezonatas) ŝanĝi ĝin per sufikso.

Bonvolu, AmsterCard, ne tiom forte defendu ĉi tiajn aferojn, kiel oni diris antaŭe, eble estus bone se vi parolas kun aliaj Esperantistoj, ne nur kun tiu "Vjaĉeslav Ivanov" por scii malsimilajn respondojn pri viaj proponoj.

Amike, Desmut.

cellus (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2012 18:22:11

Ĉiuj lingvoj estas diversaj, kaj oni neniam povas traduki laŭvorte de unu lingvo al alia. Oni ofte devas trovi manieron ĉirkaŭskribi kion oni volas diri. Kaj oni povas skribi "ĉambropordotenilo" se oni volas.

Volver arriba