Til innholdet

Renkontu novaranĝojn: prepozicio "no" kaj sufikso "ic"!

fra AmsterCard,2012 4 20

Meldinger: 37

Språk: Esperanto

AmsterCard (Å vise profilen) 2012 4 20 23:44:09

Saluton karaj gesamideanoj!

Mi ege ĝojas uzi Esperanton por diversaj celoj, speciale - traduki. Tradukante ilin mi renkontis kelkajn necesaĵojn, kiu plifaciligus Esperantan movadon. Jen mi prezentas:

Prepozicio "no".
Tiu estas prepozicio, kiu aldonas novan funkcion al genitivo. Angloj povus diri "Room door handle" (ks.) sed en Esperanto tion ni dirus "Tenilo de pordo de ĉambro". Se ni dirus "Ĉambra porda tenilo" - do ni erarus, ĉar temas pri certaj objektoj, kiuj inkluzivas aliajn. Imagu, se ni havus multe pli grandajn similajn frazojn do ni ĉiam devas uzi prepozicion "de" laŭ strukuro "io de io de io de io de io de io". La fina "io" estas objekto, kiun aliaj "io" determinas. Ĉiuj el tiuj determinANTaj vortoj respondas nur al demando "kies?", determinante la sekvantan objekton.
Mi esperas, ke vi komprenas tiun malbonan strukturon, kiun ni devas uzi por esprimi similajn frazojn. Sed se ni uzus la prepozicion "no", do ĉiuj el ili similus al pli facila kaj bona frazo. Ekzemple ni renovigu frazon "Tenilo de pordo de ĉambro" en la novan: "No ĉambra porda tenilo". Do, prepozicio "no" signlalas al ni, ke sekvaj vortoj respondas al demando "kies?" (sed ne "kia"!).

Se ni dirus "Tenilo de pordo de granda ĉambro" ni metu determinantan vorton kun rilataj al ĝi adjektivoj de kvalito (vortoj, demandataj per "kia?") finen de la frazo post prepozicio "de". Do la traduko estos: "No porda tenilo de granda ĉambro".

Jen mi prezentas la duan novaranĝon: Sufikso "ic".

Tiu sufikso signifas malcertecon, misteron, sekreton, dubon pri iu afero. Kiam ni NE uzas ĉi tiun sufikson ni igas la tutan frazon dubinda, mistera ktp. Sed uzante ĝin, necesas nur alfiksi sufikson “ic” kun konforma vorto (ofte substantivo) por fari dubon pri io. Jen kelkaj ekzemploj:
1. Aĵo, kiun mi aĉetis, estis sufiĉe stranga. – Mi aĉetis aĵicon.
2. Mi ne scias, kiu estis ĉi tiu homo, sed li ĝuste volis ion fari kontraŭ mi. – Li estis homico kaj volis faricon kontraŭ mi.
3. Ŝi ne scias, en kia domo ŝi troviĝas. – Ŝi estas en domico.
La sufikso uzindas kiel tute nova gramatika strukturo, do vi ne freneziĝu kiam vi vidos ĝin kaj ne parolu, ke por similigi frazon al la sufikso, necesas bonajn konojn kaj regadon de Esperanto. Jes, vi farus similajn frazojn, sed ili verŝajne estus pli grandaj ol frazoj, uzantaj sufikson "ic". Ankaŭ tiu sufikso aldonas plian misteron por la frazo.

Dankon por via kompreno kaj atento. Mi atendas viajn korekton kaj kritikon.

Esperante,
Aleksejo.

fstphane (Å vise profilen) 2012 4 21 03:17:21

Mi aprezas vian laboron.Viaj proponoj estas interesaj.Sed,ĉu vi estas ja certa,ke la solvo troviĝas en pli da novaj prepozicioj kaj sufiksoj,ree kaj ree?
Kiom da proponoj jam ekzistas?
Pri la prepozicio"no",mi ne scias.Mi ne tute scipovas lingvon sufiĉe,êc tute ne.
Mi do tuj provos doni al vi unu solan ekzemplon,pri la sufikso"ic".
Ŝajnas al mi,ke eblus skribi vian unuan ekzemplon alimaniere anstataŭ aldoni plian sufikson.
1)Aĵo,kiun mi aĉetis,estis sufiĉe stranga-Mi aĉetis aĵicon.
Mi proponus plivole(sed eble mi eraras):
-Mi aĉetis(iun)strangaĵon.
Ĉu mia frazo havas la saman sencon ol via?

(Bonvulu korekti miajn erarojn,laŭeble.Dankon.)

AmsterCard (Å vise profilen) 2012 4 21 03:39:18

Dankon pro via komento!

Mi pensas ke la solvo ne ekzistas mem. Ni simple uzas nian bonegan Esperanton pliboningante ĝin. Ju pli instrumentojn ni havas des pli nia parolo iĝas pli flua, ĝusta kaj interesa. Se ni disponus malmultajn instrumentojn, do nia parolo similus al ili.
Ĉu mia frazo havas la saman sencon ol via?
Ne, la frazoj iom diferencias, kiel mi proponis antaŭe, tio ja estas ĝuste la sufikso "ic", kiu havas komunan sencon, aldonanta misteron, sekretecon al la propozicio. Uzu ĝin logike, kaj eble vi havus bonan ŝancon esprimi pli multajn aĵojn! Do tiu sufikso estas nova sufiĉe granda parto de gramatiko. Provu kompeni tion mem, la sufikso estas malfacile klarigebla tuj.

Kio koncernas prepozicion "no" - tio estas oportuna aĵo por ĝustigi vian frazon kaj iĝi ĝin pli flua kaj bonsona.

Mi sincere esperas, ke ĉi-ideoj iros no Esperantan Mondon, kaj fin-fine ni ricevos bonicon ridulo.gif

acdibble (Å vise profilen) 2012 4 21 04:33:53

»ic« estas tute nebezonita.

Mi aĉetis strangaĵon.
Li estas strangulo kaj volis fari iun strangan kontraŭ mi.
Ŝi estas en ia domo.

Oni ankaŭ ne bezonas »no«. Ni povas uzi »de«, eĉ si la frazoj ne fluas. Oni povu diri »tenilo de la ĉambrpordo«, sed »tenilo de la pordo de la ĉambro«

Ne estas grava, ĉu la frazoj estas pli longaj. Se ni povas esprimi la frazon per la ekzistantaj prepozicioj, oni ne bezonas novajn prepoziciojn.

fstphane (Å vise profilen) 2012 4 21 05:07:26

Bone!
Nune,mi ne vere komprenas.Sed mi provos.
Vi devus havi,tamen,pli interesajn komentojn ol miaj.
Ni atendu!

darkweasel (Å vise profilen) 2012 4 21 08:02:10

Kaj ĉu vi fakte pensas, ke iu ekuzos aŭ eĉ nur komprenos tion?

fajrkapo (Å vise profilen) 2012 4 21 08:32:32

Amstercard, estas humursekcio en lernu!

darkweasel (Å vise profilen) 2012 4 21 08:34:17

fajrkapo:Amstercard, estas humursekcio en lernu!
Jes ja - por afiŝi tion en tiu ĉi forumparto, vi venis 20 tagojn tro malfrue.

fajrkapo (Å vise profilen) 2012 4 21 08:42:11

Kion signifas 20 tagojn?

AmsterCard (Å vise profilen) 2012 4 21 08:51:03

acdibble:»ic« estas tute nebezonita.

Mi aĉetis strangaĵon.
Li estas strangulo kaj volis fari iun strangan kontraŭ mi.
Ŝi estas en ia domo.
Hmm.. La vorto "stranga" estas nura traduko de sufikso "ic" =) Kiel mi diris antaŭe, tiu sufikso anstataŭigas la tutajn frazojn. Ne NUR per ia certa vorto, sed ENTUTE de aro de vortoj "sekreta, mistera, kaŝa, implikita, stranga, neordinara..." kaj multaj multaj similaj vortoj. Do, se vi dirus: "Mi aĉetis strangaĵon" - Do vi aĉetis ion stangan. - Certe stangan ekzistantan aĵon. Vi NE sentas MISTERON pri tio. Sed se vi dirus: "Mi aĉetis aĵicon" - Do vi povus supozi, ke tiu aĵo estas tiu, kiun "la mondo ne vidis", "mirindaĵo". La kunteksto povas doni al ni pli ĝustan tradukon de tiu vorto. Ĉu vi sentas ian diferencon nun? Pli ĝuste oni dirus, ke sufikso "ic" aldonas al frazo ian misteron. Nu, tio, kion per kutimaj vortoj vi esprimus nur per la tutaj propozicioj.

acdibble:Oni ankaŭ ne bezonas »no«. Ni povas uzi »de«, eĉ si la frazoj ne fluas. Oni povu diri »tenilo de la ĉambrpordo«, sed »tenilo de la pordo de la ĉambro«

Ne estas grava, ĉu la frazoj estas pli longaj. Se ni povas esprimi la frazon per la ekzistantaj prepozicioj, oni ne bezonas novajn prepoziciojn.
Ho, pardonu, sed mi tute ne konsentas. Se la sufikso "ic" estas pli-malpli malgrava, kaj celas nur interesojn, sed la prep. "no" estas vere efektiva kaj grava aĵo. Ĉu vi tradukas tekstojn? (Speciale, komputilajn)? - Tie, vi ne ĉiam rajtus uzi vortuknmetadon, kiel "ĉambropordo". Ekzistas frazoj, kies kvanto da prepozicioj "de" estas pli ol 3. Do la frazo iĝas malpli ĝusta kaj ne tre bona. Tio estas ne nur mia ideo, kiel mi eksciis. Sed aliajn estis ne tre oportunaj. Mi prenis tiun sufikson vivanta - de Japana lingvo. Do, ŝajnas al mi, ke ĝi havu sian lokon en Esperanto.

Nu, ĉiam devas ekzisti perfektigo. Do, kia ajn via komento ne estus, dankon por ĝi.
Nune,mi ne vere komprenas.Sed mi provos.
Kaj ĉu vi fakte pensas, ke iu ekuzos aŭ eĉ nur komprenos tion?
Jes, mi esperas ke tio efekteviĝos. Pli-malpli tio en Esperanto ne ekzistas, sed endus. La novaranĝoj vere estas facilaj, ne provu pensi pri iu "senlima demando", sed nur pensu, kiel kunteksto indikas ridulo.gif Ankaŭ al vi - dankon!

Tibake til toppen