Vai all’indice

Libereco, kontrolantoj kaj reguloj

di Paquillo, 22 aprile 2012

Messaggi: 22

Lingua: Esperanto

Paquillo (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 08:36:38

mi akceptas viajn eksplikojn. mia intenco estus malfermi filozofiansocian debaton pri la forumoj ĝenerale. sed mi ne volas ataki la administrantojn de lernu, kiuj faras malfacilan laboron, kiun mi dankas. mi ne volas ĝeni iun ajn, eble miaj vidpunktoj estas eraraj, se vi pensas ke mi eraras mi ŝatus koni viajn opiniojn. forumoj estas kiel socioj, plibonigeblaj, oni ne devus timi debati pri ili.
proksimume ĝis 1978 ekzistis diktatora cenzuro en mia lando, kiam iu diris ion publike ofte oni punis aŭ cenzuris lin. bonŝante tio ne okazas nun. ĉu la forumoj ne funcias iel kiel diktatorecoj? ĉu tio estas akceptebla? kion ni timas? kial homoj akceptas tian atakon al la libereco kiel io natura? ĉu la forumoj ne estus pli amuzaj kun malpli da kontrolo?

antoniomoya (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 09:25:14

Paquillo:ĉu la forumoj ne estus pli amuzaj kun malpli da kontrolo?
Ne. Malfeliĉe, kelkfoje ŝajnas ke preskaŭ iu homo, tiumonde, bezonas policiston malantaŭ li, ĉar li ne scias (aŭ ne volas) konduti sin taŭge kaj saĝe. Do, ĉar estas tiel malmulte da memregado fare de certaj uloj, pro tio oni bezonas starigi regulojn kaj kontrojn ĉiaspecajn por protekti la aliajn forumanojn. Almenaŭ tion mi opinias.

Amike.

novatago (Mostra il profilo) 23 aprile 2012 09:37:54

Paquillo:ĉu la forumoj ne funcias iel kiel diktatorecoj? ĉu tio estas akceptebla?
Ĉar forumoj estas privataj ejoj, kiuj ofte (sed ne ĉiam) estas malfermaj por ĝenerala publiko, administrantoj rajtas decidi ĉu ĝi funkcias diktatorece, anarĥie, aŭ alie intere. Mastrumantoj kutime scias ke tiu decido povas igi tute sukcesan, aŭ tute malsukcesan la forumon. Eĉ tiel ili rajtas kaj povas decidi favore al strikta diktatoreco aŭ al ĥaosa anarĥio. Pri tiu ĉi afero, kutime oni pensas ke oni devas nur rigardi ĝin el la uzantara vidpunkto; tamen, kaj administranto kaj propranto de privata ejo scias tion, kion estas celata per tiu ejo. Por iuj, sukceso nur valoras se ĝi estas atingita per la maniero, kiun ili mem elektis.

Ekzemple, estas io evidenta ke fejsbuko estas granda sukceso. Tamen, mi preferus malsukcesi anstataŭ sukcesi per tia administra maniero.

Paquillo:kion ni timas?
Ne temas pri timo. Temas pri celoj. Se ekzemple, iu enirus en klubejo por insulti klubanojn, tiuj klubanoj tute rajtus forpeli tiun. Ne pro timi ties oponion, sed ĉar la klubo ne temas pri insulti klubanojn. Eble tiu ĉi estas iom simpla ekzemplo sed mi pensas ke ĝi bone komprenigas tion, kion mi celas diri.

Paquillo:kial homoj akceptas tian atakon al la libereco kiel io natura?
Ĉu libereco? aŭ ĉu misuzo de libereco?

Paquillo:ĉu la forumoj ne estus pli amuzaj kun malpli da kontrolo?
Mi estis en forumo kaj babilejo sen administrantoj, kaj ili fiaskiĝis. Mi ne opinias tion amuzan. Mi administras babilejon. Iam eniris en ĝi iu, kiu post iom da tempo iĝis malbonveninda. Mi ne sukcesis forpeli tiun personon; tiu opiniis sin same rajta, kiel mi (la delongege propranto de la babilejo) ĉeesti la babilejon. Nun mi postulas pasvorton por eniri en la babilejon, kaj mi ne permesas eneri novulojn. Kial? ĉar mi preferas ne havi babilejon ol havi babilejon, kie nur aĉuloj kaj fiuloj sentas sin komfortaj.

Ĝis, Novatago.

zaratustro (Mostra il profilo) 27 aprile 2012 12:52:14

Mi kunsentas kun novatago pri kion li menciis. Ni ne devas konfuzi liberecon kun malordo, ĉar por la ekzisto de libereco devas ankaŭ ekzisti ordon.
Estri retpaĝon estas malfacila afero, kaj pli malfacila se oni volas kontenti al ĉiuj uzantoj el la retpaĝo.
Laŭ mia opinio, retpaĝo estas kiel la hejmo de unu persono aŭ kelkaj personoj. Se iu iras al via domo vi ne permesos ĉion kaj la gastojn devos respekti kelkajn el viaj reguloj.
Mi pensas ke en lernu ekzistas mutan liberecon, kaj sian teamaron estas ege toleremaj,sed oni devas respekti kelkajn bazajn regulojn de kunviveco. Kiel en alia fadeno mi diris: Vian liberecon ekas kie finiĝas mian liberecon.

darkweasel (Mostra il profilo) 27 aprile 2012 13:13:15

Tiu, kiu pagas por la serviloj, rajtas decidi, kio okazu sur ili.

Paquillo (Mostra il profilo) 27 aprile 2012 13:25:53

darkweasel:Tiu, kiu pagas por la serviloj, rajtas decidi, kio okazu sur ili.
Tio ne estas la afero, ankaŭ uzantoj rajtas ne eniri en tiujn paĝojn. Kaj plejmultaj paĝoj dziras havi multajn vizitantojn, do, se la publiko akceptas diktatorojn ili ekzistos, se ne, ne.
Mi petas ke en lernu la fiulojn kontrolu la aliaj uzantoj, per ARGUMENTOJ ne per simpla, malvarma, enuiga... pafo.

darkweasel (Mostra il profilo) 27 aprile 2012 13:28:19

Paquillo:
Tio ne estas la afero, ankaŭ uzantoj rajtas ne eniri en tiujn paĝojn. Kaj plejmultaj paĝoj dziras havi multajn vizitantojn, do, se la publiko akceptas diktatorojn ili ekzistos, se ne, ne.
Ankaŭ tio estas evidente vera, kaj ideale tio kondukas al ekzisto de pluraj forumoj por kontentigi diversajn dezirojn.

erinja (Mostra il profilo) 27 aprile 2012 22:02:25

darkweasel:Krome oni eble sciu, ke en la pasinteco la teamo kutime toleris kreojn de novaj kontoj fare de uzantoj kun jam forigita konto (michijo, geo63).
Post tiuj spertoj, ni fakte fariĝis malpli toleremaj pri tio. Fojfoje iu kiun ni forpelis jam delonge antaŭe sukcesas krei novan konton, sed kutime tiu persono iel videbligas sin al ni (per ĝenaj agoj ktp) kaj ni simple denove nuligas la konton.

La celo de lernu.net estas krei lokon kie oni povas komforte praktiki Esperanton per komunikado kun aliaj uzantoj. Kiam uzantoj malhelpas tiun etoson, ni avertas ilin, kaj se ili plu malbone kondutas, ni forigas la konton.

Se persono volas troli, la bonaj uzantoj neniel povas malebligi la troladon. Estas nenio por fari, oni nur povas nuligi la konton.

Paquillo (Mostra il profilo) 28 aprile 2012 17:33:16

Erinja, Ĉu vi scias, Kiom da kontoj entute estis nuligitaj ĉe lernu el ĝia komenco? Kvankam oni devas supozi ke ne ĉiu el ili apartenus al unu malsama individuo.
Kio estas troli por vi? Ĉu ĝi ne estas plursignifa vorto? Mi jam timas eĉ malfermi mian buŝon, kvankam mi pensas ke estus facile krei novan konton se okazus ia akcidento.

darkweasel (Mostra il profilo) 28 aprile 2012 18:28:28

Paquillo:Mi jam timas eĉ malfermi mian buŝon
Kiom da admonoj vi jam ricevis do? Mi neniun, kaj mi jam skribis iomete pli ol vi.

Torna all’inizio