Sisu juurde

Libereco, kontrolantoj kaj reguloj

kelle poolt Paquillo, 22. aprill 2012

Postitused: 22

Keel: Esperanto

Paulinho (Näita profiili) 28. aprill 2012 19:14.21

Ĉiuj ni obeas ion, konscie aŭ ne: modon, skemojn kulturajn, parencan opinion, ktp.

Mi proponas ribelon: ĉiuj obei nur sian konsciencon, bildigatan en la amo de la vero, cizelatan per la falĉileton de la tenereco, kaj koloratan per la korfavoro....

erinja (Näita profiili) 28. aprill 2012 23:39.13

Paquillo:Erinja, Ĉu vi scias, Kiom da kontoj entute estis nuligitaj ĉe lernu el ĝia komenco? Kvankam oni devas supozi ke ne ĉiu el ili apartenus al unu malsama individuo.
Kio estas troli por vi? Ĉu ĝi ne estas plursignifa vorto? Mi jam timas eĉ malfermi mian buŝon, kvankam mi pensas ke estus facile krei novan konton se okazus ia akcidento.
Por diri la plenan veron - miloj!

Sed tio ne respondas al via vera demando, ĉar tiuj miloj da kontoj temis pri kontoj kiujn uzantoj kreis ekzemple en 2007 kaj ne eĉ unu fojon ensalutis, do ni nuligis la kontojn por iom simpligi nian datumbazon.

Ni nuligis la kontojn de eble.....dek aŭ dek kvin troloj (el pli ol 100 000 uzantoj). Ni nuligis la kontojn de eble ... ebbbbbble.... inter tridek kaj kvindek spamistoj (personoj kiuj neniam intencis lerni Esperanton, kreis lernu-konton por spami niajn uzantojn per mesaĝoj en la angla, kun teksto "Mi estas bela kaj simpatia virino kaj mi amos vin tre bone, skribu al mi ĉe belaamo123@yahoo.com").

Se vi zorge atentos al niaj reguloj kaj kondiĉoj, vi havas nenion por zorgi. Parolu al aliaj uzantoj kun respekto kaj ĝentileco. Ne uzu fi-vortojn, ne fiparolu aliajn uzantojn aŭ aliajn landojn/naciecojn/ktp. Estu tolerema al vidpunktoj kiuj estas diversaj de la viaj. Ne intence ĝenu aliajn uzantojn.

Ĝenerale (kvankam ne ĉiam) mi trovas ke insultoj fluas en du direktoj. Ekzemple, oni tre malofte vidus ke oni insultus darkweasel. Kial? Ĉar li parolas kun respekto, kaj oni ne havas kialon por insulti lin. Se oni ne disdonas insultojn kaj malĝentilajn vortojn, ĝenerale oni ne allogas insultojn kaj malĝentilajn vortojn.

Personoj kiuj miksiĝas en akraj disputoj riskas malobei la regulojn kaj perdi siajn kontojn, se ili ne povas regi siajn respondojn.

Se vi neniam ricevis atentigon, vi havas nenion por timi. Kaj se vi ricevis atentigon, vi devas simple sekvi la konsilon de la administranto, kaj vi ne perdos vian konton.

Tagasi üles