Contenido

Pri la gramatikaj korektadoj

de fstphane, 22 de abril de 2012

Aportes: 21

Idioma: Esperanto

fstphane (Mostrar perfil) 22 de abril de 2012 22:10:41

Mi multfoje petis esti korektata,sed mi ja scias ,ke tio ne ĉiam eblas.Pro tio,ke la uzantoj simple ne volas(deziras),kaj preferas sole priparoladi la temon.Tio estas iliaj rajtoj.Tamen iafoje certaj korektas,kvankam neniu demandis nenion.Sed tio ŝajnas starigi problemojn.
Ankaŭ por tiuj,kiuj tion deziras,mi proponus iun agokodon(france:un code d'action)inter ni,uzante la jenan mallongigon:
-BKM (BMK)-t.e:Bonvulu korekti min.(aŭ alia formulado)
Kion vi pensas pri tiu propono?
Do,
BKM !Dankon.(kompreneble sen ia devigo)

dombola (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 01:05:12

Tio estas tre bona ideo.
Mi rimarkis ke vi antaŭe jam proponis tiun plibonigon de la forumo en la fadeno "Planoj pri la Estonto de Lernu".

Bedaŭrinde la afero ne ricevis atenton kaj la afero estas grava!

Jen vojo por solvi la problemon:
Starigi semaforon en la profilo, kie la forumano elektos :
ruĝa: Bv. ne korekti mim.Mi tute ne ŝatas korektemulojn!
flava: Estu libera por korekti mim, se tiu vere estas grava por kompreno pri la temo.
verda:Mi tre aprezos viajn rimarkojn kaj korektadojn.Dankon pro via atento!

Mi elektus verdan signalon!

fstphane (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 02:13:31

dombola:Tio estas tre bona ideo.
Mi rimarkis ke vi antaŭe jam proponis tiun plibonigon de la forumo en la fadeno "Planoj pri la Estonto de Lernu".

Bedaŭrinde la afero ne ricevis atenton kaj la afero estas grava!

Jen vojo por solvi la problemon:
Starigi semaforon en la profilo, kie la forumano elektos :
ruĝa: Bv. ne korekti mim.Mi tute ne ŝatas korektemulojn!
flava: Estu libera por korekti mim, se tiu vere estas grava por kompreno pri la temo.
verda:Mi tre aprezos viajn rimarkojn kaj korektadojn.Dankon pro via atento!

Mi elektus verdan signalon!
Via solvo estas ankoraŭ pli bona.En tio ĉiu trovas avantaĝon.Espereble,ke oni ĝin adoptos kiom eble rapide.
Ankaŭ mi, elektas verdan!
Dankon!

Lom (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 12:22:47

Same. Mi plusunigas tiun proponon. ridulo.gif

marcuscf (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 13:56:12

Do, pro tio ke vi metis BKM, mi korektos vin:

- Uzu unu spaceton post komo kaj punkto, kaj neniun antaŭ ili. Tio estas detaleto, sed faciligas la legadon.
- "Neniu demandis nenion". Evitu duoblan neon en la sama frazo.

Mi tre ŝatis la proponojn de ĉi tiu fadeno.

MallumaKobajo (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 21:08:50

Ankaŭ mi ŝatas la proponon. Ĉu estus bona ideo fari enketon? Ĉu ekzistas iu maniero por diskonigi tiun proponon al la paĝara respondeculoj?

Ankaŭ mi uzus la verdan signalon.

fajrkapo (Mostrar perfil) 23 de abril de 2012 21:42:16

Ankaŭ mi ŝatas bokomo-n, bkm, estas bonega ideo por pli bone lerni. Ankaŭ verda semaforo, sed mi ŝatas pli bkm-on.
bokomon!

Lom (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 12:52:38

Bokomon! Kaptu ĉiujn el ili!/Vi devas kapti ĉiujn! ridego.gif

P.S.: Kaj kvankam marcuscf ne metis BKM kaj temas nur pri tajperaro: pukto->punkto okulumo.gif (kaj eble ŝatis->ŝatas, laŭ kion vi celas diri)
BKM!
Ĉu ekzistas iu maniero por diskonigi tiun proponon al la paĝara respondeculoj?
Mi pensas ke kelkaj el ili legas tiun forumon. Alikaze, ĉiu paĝo havas komentligilon je la fino kaj ie devus esti trovebla pliaj kontakeblecoj kiel retpoŝtadreso, ktp.

darkweasel (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 13:01:59

Lom:Bokomon! Kaptu ĉiujn el ili!/Vi devas kapti ĉiujn! ridego.gif
rido.gif

fstphane (Mostrar perfil) 24 de abril de 2012 15:03:35

darkweasel:
Lom:Bokomon! Kaptu ĉiujn el ili!/Vi devas kapti ĉiujn! ridego.gif
rido.gif
Amuze ja!
Sed pli serioze?

Volver arriba