Al la enhavo

Exercícios do Fundamento - 26

de dombola, 2012-aprilo-24

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Português

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-24 00:13:13

Seguimos aqui com o parágrafo 26 do "Fundamento de Esperanto".

§26

― Kie vi estas?

― Mi estas en la ĝardeno.

― Kien vi iras?

― Mi iras en la ĝardenon.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:38:08

― La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi).

― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin).

― Mi vojaĝas en Hispanujo.

― Mi vojaĝas en Hispanujon.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:40:28

― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo.

― Mi metis la manon sur la tablon.

― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.

― Super la tero sin trovas aero.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:42:56

― Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.

― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.

― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.

― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:44:37

― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.

― Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.

― Li diras, ke mi estas atenta.

― Li petas, ke mi estu atenta.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:46:12

― Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa.

― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.

― Se li jam venis, petu lin al mi.

― Ho, Dio! kion vi faras!

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:47:57

― Ha, kiel bele!

― For de tie ĉi!

― Fi, kiel abomene!

― Nu, iru pli rapide!

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:54:18

Use a ligação seguinte para acessar a página onde é possível ouvir a pronúncia e fazer exercícios para o aprendizado das palavras dos Exercícios do Fundamento 26.

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 13:47:21

― Kie vi estas?

Onde estás?

dombola (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 19:31:51

― Mi estas en la ĝardeno.

Estou no jardim.

Reen al la supro