Į turinį

Aspekto de ŝatis/ŝatas

marcuscf, 2012 m. balandis 24 d.

Žinutės: 11

Kalba: Esperanto

marcuscf (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 24 d. 17:31:10

Se ideo (ek)plaĉis al mi tiam, kiam mi legis ĝin, ĉu mi diru ke mi "ŝatis" ĝin (pro la pasinteco de la okazo) aŭ ĉu mi diru ke mi "ŝatas" ĝin (ĉar la ŝatado ne ĉesis)? Ĉu ambaŭ eblas laŭ la volo kaj stilo de la aŭtoro?

Mi iam aŭdis ke kelkaj lingvoj eĉ havas malsamajn esprimojn por tiuj du sencoj (momenta ekplaĉo kontraŭ daŭra aprezado pri io — mi parolas pri la japanaj "ki ni itta" kaj "suki"; japanianoj korektu min bonvole!).

Mi ne scias kiu estas la preferata esprimmaniero en Esperanto. Ĝis nun mi simple kopiis la stilon de mia denaska lingvo, sed eble jam ekzistas pli aŭtoritateca aŭ plejmulteca konsento pri la afero.

raffadalbo (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 24 d. 20:05:47

marcuscf:Se ideo (ek)plaĉis al mi tiam, kiam mi legis ĝin, ĉu mi diru ke mi "ŝatis" ĝin (pro la pasinteco de la okazo) aŭ ĉu mi diru ke mi "ŝatas" ĝin (ĉar la ŝatado ne ĉesis)? Ĉu ambaŭ eblas laŭ la volo kaj stilo de la aŭtoro?
Mi ne estas ankoraŭ sufiĉe sperta en esperanto sed mi kredas ke la sekvantaj ekzemploj estas korektaj:
1) Mi ŝatis ideon kiam mi legis ĝin
2) Mi legis ideon kiun mi ŝatis
3) Kiam mi legis tiun ideon, mi diris ke mi ŝatas ĝin

marcuscf:Mi iam aŭdis ke kelkaj lingvoj eĉ havas malsamajn esprimojn por tiuj du sencoj (momenta ekplaĉo kontraŭ daŭra aprezado pri io — mi parolas pri la japanaj "ki ni itta" kaj "suki"; japanianoj korektu min bonvole!).
Verdire, tiu malsamo ekzistas en multaj lingvoj, kvankam ĝia uzo varias. Ekzemple el la latinaj lingvoj (itale): "dormivo" = mi daŭre dormis / "dormii" = mi dormis sen raporto al daŭro.

Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 24 d. 21:28:57

marcuscf:Se ideo (ek)plaĉis al mi tiam, kiam mi legis ĝin, ĉu mi diru ke mi "ŝatis" ĝin (pro la pasinteco de la okazo) aŭ ĉu mi diru ke mi "ŝatas" ĝin (ĉar la ŝatado ne ĉesis)? Ĉu ambaŭ eblas laŭ la volo kaj stilo de la aŭtoro?
Se uzi 'kiam' en la frazo, tiam eble oni uzus la pasintan formon 'ŝatis'. Sed kial oni dirus tian frazon? Pli natura frazo estus: Mi jam legis tiun libron KAJ mi tre ŝatAs ĝin.

Hyperboreus (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 20:48:05

Forigite

Hyperboreus (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 21:02:09

Forigite

antoniomoya (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 21:50:45

Hyperboreus:Ekzemple se mi demandas al mia filino ĉu ŝi faris siajn taskojn, do Hispane ŝi povas respondi kun du malsimilajn tempojn esprimantajn du malsimilajn aspektojn (kiuj mankas Esperante):

"No las he hecho." = Mi ankoraŭ faros ilin.
"No las hice." = Mi ne faros ilin.
Pardonon. Mi ne estas lingva fakulo, sed ŝajnas al mi ke la esperantigo de tiuj du hispanaj frazoj estus:

"No las he hecho" = Mi ne faris ilin.
"No las hice" = Mi ne faris ilin.
"Mi ankoraŭ faros ilin" estus "Estoy todavía por hacerlas", kaj
"Mi ne faros ilin" = No las haré.

Ĉu mi eble malpravas?

Amike.

Hyperboreus (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 21:55:04

Forigite

Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 22:57:12

Hyperboreus:"No las he hecho" = "Mi ne faris ilin, sed ankoraŭ mi faros ilin."
"No las hice" = "Mi ne faris ilin, nek mi faros ilin."
La unua ĉi-supra frazo estus: "Mi ankoraŭ ne faris ilin." (I haven't done them yet)
Kaj la dua: "Mi ne faris ilin." (I didn't do them) - sed tiu lasta, laŭ mi, ne nepre signifas, ke mi ankaŭ certe ne faros ilin! Oni ne scias pri la estonteco, sed oni povus tion supozi laŭ la kunteksto.

Lom (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 25 d. 22:59:49

Estis mi kiu proponis tiun korekton al vi en alia fadeno. ridulo.gif
Eble vi pravas ke temas nur pri ia denasklingva kutimo.

Tamen, laŭ PMEG:
IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/reala/pa...
Do se vi diras "Mi tre ŝatis la ideon.", signifas ke normale, la ago "ŝati" jam finiĝis.
Kaj tiel mi komprenis ĝin, tio estas ke vi ŝatis ĝin, sed nun ne plu ŝatas.
Tamen en:
"Mi legis ideon kiun mi ŝatis." aŭ "Mi ŝatis ideon kiun mi legis."
mi ankaŭ komprenas ke vi ŝatis la ideon kiam vi legis ĝin, kaj nun eble daŭre ŝatas ĝin.
Do ne estas tiom klara. Aldoni kuntekston certe helpas.

======
Pri la verbtempoj en la hispana, tio ja estas interesa.
Kvankam mi ne estas flua hispano-parolanto, mi pensas ke temas pli pri distanco en la pasinteco de la ago ol pri ebla finagado en la estonteco.
Ĉar en la franca ekzistas almenaŭ du similaj pasintaj tempoj: "passé simple"(Pretérito perfecto simple/Preterito) por kio okazis antaŭ sufiĉe longe kaj "passé composé"(Pretérito perfecto compuesto/kunmetita pasinteco?) por kio okazis antaŭ nelonge.

Kiam oni aŭdas la preteriton, oni pensas ke la ago ne plu okazos, ĉar jam pasis multega tempo kaj kiam oni aŭdas la "kunmetita pasinteco", oni povus pensi ke ĝi tamen okazos iam. Fakte, ĝenerale, preterito estas uzata por paroli pri la pasinteco sen konsideri estontecon ("tipa rakonto-tempo." kiel diras vikipedio). Do eĉ se la ago okazIs poste, oni uzas la pasinteco:
"Je ne les fis pas. Mais le lendemain, je les fis." -> Mi ne faris ilin. Sed la sekvinta(?) tago, mi faris ilin.

La germana kaj la angla ankaŭ havas tiujn diversajn pasintajn tempojn.

Nur por kompari:
Esperanto: Mi ne faris ilin./Mi ne faris ilin./Mi ankoraŭ faros ilin./Mi ne faros ilin.
Hispana: No las he hecho./No las hice./Estoy todavía por hacerlas./No las haré.
Angla: I have not done them./I did not do them./I will still do them./I will not do them.
Franca: Je ne les ai pas faits./Je ne les fis pas./Je les ferai encore./Je ne les ferai pas.
Germana: Ich habe sie nicht gemacht./I machte sie nicht./Ich werde sie noch machen./Ich werde sie nicht machen.
BKM en ĉiu lingvo. okulumo.gif

marcuscf (Rodyti profilį) 2012 m. balandis 28 d. 12:03:39

Hyperboreus:Pripensante pli vian demandon, mi ekrimarkis ion plian:

Ekzemple Hispane la subaj du frazoj signifas plene malsimilan aferon:

"Ayer vi una película que me gustó mucho."
Laŭvorte: Hieraŭ mi vidis filmon kiu tre plaĉis min."
Volas diri: Hieraŭ mi vidis tiun filmon unuan fojon, kaj hieraŭ tiu filmo kaŭzis min grandan plaĉon kaj ankoraŭ tiu filmo plaĉas min.

"Ayer vi una película que me gusta mucho."
Laŭvorte: Hieraŭ mi vidis filmon kiu tre plaĉas min."
Volas diri: Mi jam konis tiun filmon kaj jam vidis ĝin antaŭe; ĝi jam plaĉis min kaj daŭre plaĉas min. Hieraŭ mi vidis tiun filmon denove.

Tamen mi scias neniel, se tio rilatas iel al Esperanto.
Jes, jes, ĝuste tiu distingo pelas min preferi la pasintan formon. Laŭ la respondoj ŝajnas nun al mi ke, se la frazo havas plian pasintan kuntekston, la signifo estos klara en Esperanto. Se ne estas sufiĉe da kunteksto, eble iuj kredos ke la ŝatado jam ĉesis (sed ne scios kial... ĉar fakte ĝi ne ĉesis)

Estas interese rimarki ke mia lingvo (la portugala) ne havas la saman distingon inter “he hecho”/“have done”/“estas farinta” kaj “hice”/“did”/“faris”. Tio forprenas multajn horojn da studado pri la angla (kaj verŝajne pri la hispana, sed mi ne sufiĉe studis ĝin).

Atgal į pradžią