المشاركات: 52
لغة: Esperanto
Chainy (عرض الملف الشخصي) 3 مايو، 2012 10:00:16 م
mihxil:darkweasel: Ĉu ne la nederlanda estas tio, kio estiĝis, kiam germanoj kaj angloj provis komunikiĝi reciproke?Vi misvidas. La nederlanda estas la pura varianto de la lingvo. La germana kaj la angla estas ĝiaj orienta kaj okcidenta fuŝformoj, utiligitaj de deviuloj kaj farmistoj kaj tiaj plu.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2012 8:44:26 ص
mihxil:darkweasel: Ĉu ne la nederlanda estas tio, kio estiĝis, kiam germanoj kaj angloj provis komunikiĝi reciproke?Vi misvidas. La nederlanda estas la pura varianto de la lingvo. La germana kaj la angla estas ĝiaj orienta kaj okcidenta fuŝformoj, utiligitaj de deviuloj kaj farmistoj kaj tiaj plu.
Paquillo (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 10:31:52 ص
mihxil:eo similas al la hispana, sed multe malpli ol aliaj artefaritaj lingvoj kiel interlingua aŭ ido, sed la hispanoj ne kulpas se ĉiuj seriozaj planlingvoj volas esti similaj al la hispana.Paquillo: do, unu lingvo kiu estas preskaŭ sama al la via, halelujo!!Mi komprenas ke vi preferas lingvon Esperanto kiu preskaŭ samas vian.
interlingua:
Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos.
Illes es dotate de ration e de conscientia, e debe comportar se fraternalmente le unes con le alteres.
hispana:
Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y en derechos.
Están dotados de razón y de conciencia, y deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 11:21:38 ص
Paquillo:sed la hispanoj ne kulpas se ĉiuj seriozaj planlingvoj volas esti similaj al la hispana.La nederlandanoj ankaŭ ne kulpas pri tio ke la serioza internacia lingvo volas esti simila al la nederlanda. Mem rimarku la malkonsekvencecon de viaj diroj.
Paquillo (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 11:29:46 ص
mihxil:bone, vi ne kulpas. sed se ni sumas eon, idon kaj interlingua, ilia parolantaro estas multe pli granda ol tiu de via angla.Paquillo:sed la hispanoj ne kulpas se ĉiuj seriozaj planlingvoj volas esti similaj al la hispana.La nederlandanoj ankaŭ ne kulpas pri tio ke la serioza internacia lingvo volas esti simila al la nederlanda. Mem rimarku la malkonsekvencecon de viaj diroj.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 11:47:12 ص
Paquillo: bone, vi ne kulpas. sed se ni sumas eon, idon kaj interlingua, ilia parolantaro estas multe pli granda ol tiu de via angla.Ne estas 'mia' angla. Mi nur rimarkis ke oni tre malnuance komparis la anglan kun esperanto.
Krome estas evidente ne vere ke eĉ la sumita parolantaro de eo, ido, kaj interlingua estas pli granda ol tiu de la angla. Mi supozeble ne komprenas kion vi celas, ĉar tiel kiel mi nun komprenas estas tiom nekredeble naive, ke mi fakte ne kredas.
Paquillo (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 12:17:35 م
mihxil:la angla en la lastaj jardekoj profitis pro la bezono de unu mondlingvo por ĉiuj, sed tiu bezono fariĝos ĉiujare malpli grava, hodiaŭ, kun la nuntempa teknologio jam ne estas necese lerni fremdajn lingvojn, kaj morgaŭ ĝi estos tute ne necese. homoj lernos lingvojn pro plaĉo, kaj ne estos tre grave se esperanto havos 1000 parolantojn, la angla 400 milionojn, kaj la ĉina 1600 milionojn.Paquillo: bone, vi ne kulpas. sed se ni sumas eon, idon kaj interlingua, ilia parolantaro estas multe pli granda ol tiu de via angla.Ne estas 'mia' angla. Mi nur rimarkis ke oni tre malnuance komparis la anglan kun esperanto.
Krome estas evidente ne vere ke eĉ la sumita parolantaro de eo, ido, kaj interlingua estas pli granda ol tiu de la angla. Mi supozeble ne komprenas kion vi celas, ĉar tiel kiel mi nun komprenas estas tiom nekredeble naive, ke mi fakte ne kredas.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 12:35:58 م
Paquillo: la angla en la lastaj jardekoj profitis pro la bezono de unu mondlingvo por ĉiuj, ... ktp ..Vi simple neniam reagas al tio kion mi efektive al vi diras. Jen denove nova temo.
Paquillo (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 12:40:26 م
mihxil:mi pensas ke mi ne ŝanĝis la temon. kaj mi ne scias pri kio vi volas reagon.Paquillo: la angla en la lastaj jardekoj profitis pro la bezono de unu mondlingvo por ĉiuj, ... ktp ..Vi simple neniam reagas al tio kion mi efektive al vi diras. Jen denove nova temo.
ŝajnas nur, ke ne plaĉis al vi kion mi diris.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2012 1:35:47 م
Paquillo: mi pensas ke mi ne ŝanĝis la temon. kaj mi ne scias pri kio vi volas reagon.Mi diris ke mi tute ne komprenis kion vi volis diri. Ĉu tio ne estas indiko ke indas reago al tio? Sed ne, vi simple ekparolas pri la kaŭzoj de la furoro de la angla, kaj ĝia estunteco.
ŝajnas nur, ke ne plaĉis al vi kion mi diris.