Berichten: 52
Taal: Esperanto
morico (Profiel tonen) 25 april 2012 09:07:39
La grandaj kvalitoj de Eo kiel lingvo ponto iĝos pli videblaj skribe sed ankaŭ parole.
Ĝia facileco korespondas al granda reguleco, simpleco, klareco kaj stabileco. Vortoj estas internaciaj, gramatiko estas leksika kaj regula.
Oni povas imagi kongruecon inter ĉiu radiko, afikso, finaĵo kaj ĉiu nombro. Tiu kongrueco povas faciligi ne nur la lernadon de Eo sed ankaŭ la kvalitecon kaj rapidecon de la tradukaĵoj? Kiel la sistemoj de traduko funkcias? Ĉu ekzistas normigo? Ĉu la Akademio de Eo konsilas aŭ povas konsili kelkajn metodojn?
Dankon por viaj respondoj.
darkweasel (Profiel tonen) 25 april 2012 09:30:09
TatuLe (Profiel tonen) 25 april 2012 12:53:45
morico:Guglo (Google)enmetis tradukilojn Eo-angla, Eo-franca, Eo-hispana ekde kelkaj semajnoj aŭ monatoj. Ĉu ekzistas tradukiloj de Eo en aliaj lingvoj kaj aliaj tradukiloj ke Guglo?Guglo ne vere havas tradukilojn por Eo-franca kaj Eo-hispana, nur por Eo-angla. Se oni tradukas de Esperanto al la franca, la programo tradukas Eo → angla → franca, do la angla estas la pontolingvo.
Tion oni povas vidi ekz se oni provas traduki vortojn kiuj estas plursignifaj en la angla, sed ne en Esperanto kaj la franca (kiel malpeza, kiu iĝas lumière).
darkweasel (Profiel tonen) 25 april 2012 13:30:46
TatuLe:Aŭ se oni enmetas ion, kion la tradukilo sukcese tradukas el Esperanto al la angla, sed ne el la angla al la franca. Tiam en la finfina "franclingva" versio aperos anglaĵo.
Tion oni povas vidi ekz se oni provas traduki vortojn kiuj estas plursignifaj en la angla, sed ne en Esperanto kaj la franca (kiel malpeza, kiu iĝas lumière).
morico (Profiel tonen) 25 april 2012 15:34:30
Liberafolio donas ankaŭ informojn.
http://www.liberafolio.org/2012/google-ektradukas-...
"Ĉi tiu teksto estas verkita en Esperanto. Se vi legas ĝin en alia lingvo, danku la entreprenon Google. Cetere, ankaŭ se vi legas nian bultenon en Esperanto, vi povas danki al Google. Ekde nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la retejo. Tio signifas, ke eblos traduki al kaj el Esperanto ne nur en la tradukretejo de Google, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj retaj servoj, kiuj uzas la saman tradukilon.
La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda. Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj.
- Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi ankaŭ maŝintradukadon, Thorsten Brants skribas.
La anglalingva blogaĵo en kiu la teamo de Google raportas pri la novaĵo eĉ havas titolon en Esperanto: "Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj". Eblas kompreneble traduki ĝin al iom lama Esperanto per la nova tradukilo.
Jam de pli frue ekzistas kelkaj maŝintradukaj sistemoj por Esperanto. Eble la plej rimarkinda inter tiuj estas la sistemo Apertium, pri kiu Libera Folio raportis kelkfoje. Tiu teknologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna.
Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hèctor Alòs i Font antaŭ unu jaro kunlaboris en la projekto, kaj al la programo estis aldonitaj versioj por traduko el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto. Poste la dana esperantisto kaj programisto Jacob Nordfalk kunlaboris kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto.
Aldone ekzistas kaj uzeblas ĉe Traduku.net alia aŭtomata tradukilo, kiu grandparte baziĝas sur la principoj de la iama projekto DLT, furorinta en la 1980-aj jaroj. La sistemo estis poste pluevoluigita por Esperanto ĉefe de Victor Sadler.
La kvalito de la teksto produktita de ĉiuj tri tradukiloj ankoraŭ lasas multon por deziri, sed rimarkindas, ke jam en sia unua versio la tradukilo de Google ne nur ne postrestas, sed eĉ donas kelkrilate pli bonkvalitan tradukon ol la du aliaj. Tamen aperas unu ikso anstataŭ supersigno - supozeble pro tio, ke hazarde estis uzitaj iuj nekonvertitaj iksaj tekstoj en la datenbazo.
La ĉefa tuja utilo de Google-tradukoj en Esperanto supozeble estas, ke ĝi videbligos Esperanton, kaj ebligos aŭtomatajn tradukojn el kaj al Esperanto ekzemple en Ipernity kaj aliaj retaj servoj kiuj uzas la tradukilon de Google."
morico (Profiel tonen) 28 april 2012 08:14:01
Translat.Google
Traduku.net
Apertium
GramTrans
Vikitradukilo - Traduko de vikipaĝoj
cellus (Profiel tonen) 29 april 2012 06:53:17
Kaj estas tre klare ke la pontlingvo estas la angla.
La sveda frazo "När fan blir gammal, blir han religiös" generas tre amuzajn tradukojn en kelkajn lingvojn, se google jam ne fiksis la strangaĵon. La vera signifo estas "Kiam la diablo maljuniĝas li fariĝas kredanto (religia)!"
morico (Profiel tonen) 30 april 2012 04:58:41
tradukitaj, la eraroj estas tre multaj.
Tiu ĉi dokumento donas klarigojn.
http://www.esperanto-sat.info/article347.html (en)
Pri la fonetiko kaj la klareco de la parolata traduko la supereco de Eo estas granda.
Alfabeto
en En: ne fonetika (46 fonemoj, 20 vokaloj)
en Eo: fonetika kun 28 leteroj
Prononco
en En: ĥaosa,ne kaptebla, neebla normigi
en Eo: ĉiu letero estas prononcita kaj ĉiam reprezentas la saman sonon
Akcento
en En: nedefinebla, determinata per uzado; normo ne povas esti konstatita.
en Eo: ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
morico (Profiel tonen) 30 april 2012 05:45:59
La komparo de la morfologio kaj de la sintakso en/eo povas ĝin klarigi.
Distingo de la gramatika funkcio
en En: malklara ; multe da gramatikak rilatoj estas neesprimitaj;
en Eo: klara kaj tuja.
Ne regulaj verboj
en En:283;
en Eo:0(neniom).
Konjugacio : radikalo
en En: variebla;
en Eo:nevariebla.
Sintakso
en En:rigida, rigora vortordo;
en Eo: tre fleksebla
morico (Profiel tonen) 30 april 2012 07:01:03
Formado de la derivitaj vortoj [1]:en En malmultaj eblecoj,5%;en Eo multaj eblecoj.
Indekso de algluiĝo [2]: en En 0,30; en Eo 1.
Idiomaĵoj kaj homonimoj: en En tre multaj; en Eo tre malmultaj.
Polisemioj: en En[3] tre multaj; en Eo[4] tre malmultaj.
Vortlisto necesa por la kompreno de ordinara teksto [5]
en En apud 80-90% : 2000 vortoj; apud 99%: 7000 vortoj
en Eo apud 80-90%: 500 vortoj + 50 elementoj;apud 99%: apud 2000 vortoj
Pro tiuj lingvistikaj aspektoj, Eo estas ne nur pli bona lingvoponto sed ankaŭ estas 5 ĝis 20 foje pli rapida lerni ol hegemonia lingvo [6].
--------------------------------------------------------------------------------[1] "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells ; profesoro de fonetiko de la angla lingvo. anglaise al University College, Londono.
[2] "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells ; profesoro de fonétiko de la angla lingvo al University College, Londono.
[3] Edward Thorndike, fama Usona pédagogisto.
[4] 21 120 signifoj por la 850 vortoj de la baza vortlisto.
[5] "Fortoj de l’vivo", Vilho Setälä, lingvisto Finnlandano.
[6] Prof. Helmar Frank, direktoro de la CibernetikInstituto de Paderborn,Germanio.