Sisu juurde

Kiun TTT-legilon vi ĉefe uzas?

kelle poolt Demian, 25. aprill 2012

Postitused: 14

Keel: Esperanto

Demian (Näita profiili) 25. aprill 2012 15:53.42

Mi ĉefe uzas Opera-on; la plej nova versio por Linux. Sed kelkfoje mi devas uzi Firefox-on por ke kelkaj TTT-ejoj sin montru perfekte.

Kirilo81 (Näita profiili) 25. aprill 2012 15:57.27

Demian:Mi ĉefe uzas Opera-on; la plej nova versio por Linux. Sed kelkfoje mi devas uzi Firefox-on por ke kelkaj TTT-ejoj sin montru perfekte.
Ekzakte same ĉe mi.

Chainy (Näita profiili) 25. aprill 2012 20:08.41

Camino, ĉar ĝi estas la sola retumilo, kiu ankoraŭ subtenas malnovajn Mac-komputilojn kun PPC-procesoroj. Apple antaŭ longe ĉesis ĝisdatigi la Safari-retumilon por mia iBook, kiun mi aĉetis en 2005.

Feliĉe, Camino funkcias sufiĉe bone, ĉar ĝi estas bazita sur Firefox. Mi nur de tempo al tempo rimarkas, ke certaj retpaĝaroj eble iom malrapide funkcias, sed tio rilatas plej verŝajne al la relative malrapida procesoro kompare kun novaj komputiloj.

darkweasel (Näita profiili) 25. aprill 2012 20:21.04

Firefox. Ne ĉar ĝi bonegas, sed ĉar ĉiuj aliaj aĉas.

Sahaquiel (Näita profiili) 25. aprill 2012 20:28.51

Mi uzas Firefox! estas pli bonas ol la aliaj

Jotor (Näita profiili) 25. aprill 2012 20:30.01

Mi uzas Firefox kaj foje Chromium. Ambaŭ retumiloj funkcias sufiĉe bone, sed Chromium estas la plej rapida.

zaratustro (Näita profiili) 26. aprill 2012 12:11.50

Mi uzas Firefox , sed ankaŭ google chrome kaj opera. Le tri ttt-legiloj estas bonaj, sed al mi plej ŝatas firefox ĉar ĝi havas multajn jarojn da funkciado kaj ne donas multajn problemojn kiam mi uzas ĝin. Firefox havas fortan sekurecon kaj ankaŭ havas tre intuan uzon.

jchthys (Näita profiili) 26. aprill 2012 13:10.54

Je mia Mac, mi uzas Safari, ĉar ĝi estas kreita de Apple kaj tial funkcias bone kun la resto de la sistemo. Tamen mi ankaŭ havas Chrome instalia je ĝi. Je Windows kaj Linux komputiloj, mi preferas Chrome. Ĝi estas simpla kaj rapida.

Cary (Näita profiili) 26. aprill 2012 13:33.12

Mi uzas Firefox, pro kutimo kaj pro miaj plej ŝatataj etendaĵoj. Ili verŝajne ankaŭ ekzistas kun aliaj ttt-legiloj, sed mi estas maldiligenta kaj ne volas serĉi ilin.
Kelkfoje mi ankaŭ uzas Chrome. Mi ŝatas ĝin ĉar ĝi estas rapida. Se mi iam forlasus Firefox, mi verŝajne uzus Chrome anstataŭe.
Kaj fine, mi kelkfoje uzas IE aŭ Konqueror, kiam mi akiras novan komputilon aŭ reinstalas la sistemon. Sed nur por elŝuti Forefox ridego.gif

Hyperboreus (Näita profiili) 26. aprill 2012 20:08.10

Forigite

Tagasi üles