Tartalom

Pri privateco

Ryuuichi-tól, 2012. április 25.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

Ryuuichi (Profil megtekintése) 2012. április 25. 20:13:13

Saluton!

Vi sendube iam eksciis pri la ekzisto de iaj ludaĵoj ĉe Facebook. Nu, hodiaŭ mi venas paroli pri tio. Ĉu vere tiuj ludaĵoj estas necesaj, utilaj, aŭ simple amuzaj? Tio estas diskutenda temo, sed hodiaŭ mi ne venis paroli pri tio. Mi celas demandi ion rilate al privateco ĉe Facebook.

Mi ne scias ĉu iu el vi rimarkis ke kiam oni ekludas ludaĵon, oni nin petas nian personan informon. Inter tiuj datumoj, ĉeestas onia nomo, onia loĝlando, oniaj fotaroj, kaj eĉ oniaj interesoj. Ĉiufoje iu akceptas lud-peton, li/ŝi konsentas transdoni tiujn datumojn (tre personaj) al la provizanto de tiu ludaĵo. Do, mi petas, zorgu vian privatecon, ĉefe ĉe tiaj retejoj, kaj atentu pri tio, kion oni nin petas. Legu antaŭ konsenti, ĉar eble iu celos ion privatan. Interreto iĝas malsekura ejo, kaj oni devas lerni protektajn mezurojn.

Fenris_kcf (Profil megtekintése) 2012. április 25. 21:36:45

Eĉ pli bona ol ne ludi facebook-ludojn: Tute ne uzi na facebook

AlfRoland (Profil megtekintése) 2012. április 26. 6:23:10

zaratustro (Profil megtekintése) 2012. április 26. 12:45:44

Mi kunsentas kun la kreinto de tiu ĉi fadeno, ĉar paronalte pri fesibuko kaj sia sekureco ni devus zorgi iomete. Delonge mi legas komentojn en interreto pri la malsekureco de la datoj en feisbuko kaj en ĉiuj esprimas same pri la malbona privateco ke ĝi havas. Unu el la aferoj ke malpli ŝatas al mi de feisbuko estas ke por ĉiam ili konservos niajn datojn " Fotoj kiuj ni jam malaperigis el la spaco, konverscioj kiuj ni faris pere sia babilejo kun aliaj uzantoj, ktp..".
Kial ili konservas niajn datojn por ĉiam? , kial feisbuko petas tiom da datoj pri ni?. Laŭ kelkaj artikoloj ke mi legis rete, fejsbuko vendas informacion pri ni al aliaj enterprenoj, kaj ĝi donas multe da mono. Se ĝi estas la vero, ni devus pli pensi antaŭ ol doni verajn datojn pri ni en tiu socia reto.

Tjeri (Profil megtekintése) 2012. április 26. 13:25:07

Mi ne uzas kaj ne uzos Facebook-on

Ryuuichi (Profil megtekintése) 2012. április 26. 16:50:44

zaratustro:Mi kunsentas kun la kreinto de tiu ĉi fadeno, ĉar paronalte pri fesibuko kaj sia sekureco ni devus zorgi iomete. Delonge mi legas komentojn en Interreto pri la malsekureco de la datumoj en Fejsbuko kaj en ĉiuj esprimas same pri la malbona privateco ke ĝi havas. Unu el la aferoj ke malpli ŝatas mi de Fejsbuko estas ke ili plu konservos niajn datumojn "Fotoj kiujn oni jam malaperigis el la spaco, babiladoj kiujn oni faris pere de sia babilejo kun aliaj uzantoj, ktp..".
Kial ili konservas niajn datumojn por ĉiam? , kial Fejsbuko petas tiom da datumoj pri ni?. Laŭ kelkaj artikoloj ke mi legis rete, fejsbuko vendas informon pri ni al aliaj enterprenoj, kaj ĝi donas multe da mono. Se tio veras, ni devus pli pensi antaŭ ol doni verajn datojn pri ni en tiu socia reto.
Jen kelkajn erarojn mi remarkigas por vi.

Rilate al la vendo de datumoj de ĉiaj uzantoj... bedaŭrinde tio ja veras. Ĉiujofe, kiam oni al ni petas niajn personajn datumojn, se oni akceptas transdoni ilin, Fejsbuko aŭtomate konservas tiujn datumojn en grandaj informo-bazoj. Pro tio gravas zorgi pri kio oni parolas kaj kion oni alŝutas al la retejo...

mihxil (Profil megtekintése) 2012. április 26. 17:02:29

Laŭ mi oni simple ne ŝutu informojn al Facebook aŭ al iu ajn publika loko kiuj ne estas principe publikeblaj. Mia nomo, loĝloko, retadreso, interesoj kaj tiaj aferoj ne estas sekretaj. Dungontoj, familio, ĉiuj povas scii tion, tio ne tro embarasus min. Ne ŝajnas al mi bona ideo disdoni informojn alitipajn tie. Tia retejo baze ne estas fidebla. Aŭ eble estas eĉ pli bone simple ne lasi kapti sin en kompromitantaj fotaĵoj entute. Kaj eĉ pli bone entute ne movi sin en tiajn situaciojn.

Bruso (Profil megtekintése) 2012. április 26. 17:27:41

Vissza a tetejére