Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 21:32:44
Sed, ĉu eblus ekde ĉiuj ĉi tiuj vortetoj, ekzemple, la finajoj as-os-is, ĉu eblus aso por estanto, iso por estinto, oso por estonto, u-o: ordono, u-i: ordoni, kaj-o, kaj-i por adikcio-adikcii, o-oj por subtantivo-j, a-aj por adjektivo-j, ĉu-i: demandi, ĉu-o: demando, ej-o: loko, ej-i: loki, ktp.
Mi opinias ke Eo povus permesi ĉi tion sed mi ne certas.
Bkm
TatuLe (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 02:14:57
fajrkapo:Mi scias ke eblas fari novajn vortojnMi pensas ke la fundamento de Esperanto permesas tian uzon de as, os, is, o, a ktp, kiun vi priskribas, sed oni kutime preferas uzi ilin nur kiel finaĵojn. Eble vortoj kiel o-o, a-o, a-a, u-i ŝajnas iom tro strangaj por komforta uzado.ekde afiksoj, prepozicioj,finajojfinaĵoj, ktp, ekzemple ek-o, komenco, et-a: malgranda, ne-i, jes-i, ebl-i, ktp.
Sed, ĉu eblusekde ĉiuj ĉi tiuj vortetoj, ekzemple, lafinajojfinaĵoj as-os-is, ĉu eblus aso por estanto, iso por estinto, oso por estonto, u-o: ordono, u-i: ordoni, kaj-o, kaj-i poradikcio-adikciiadicio-adicii, o-oj por subtantivo-j, a-aj por adjektivo-j, ĉu-i: demandi, ĉu-o: demando, ej-o: loko, ej-i: loki, ktp.
Mi opinias ke Eo povus permesi ĉi tion sed mi ne certas.
Bkm
Kunmetado kun kaj, ĉu kaj ej ne estas tute sama afero, ĉar tiuj vortoj ne estas vortklasaj finaĵoj. Se vi serĉas ekzemple en ReVo, vi trovos ke ejo kaj kajo estas jam uzataj vortoj (tamen kajo havas ankaŭ alian, tute ne-ligitan signifon).
sergejm (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 06:15:00
o-vorto anstataŭ substatantivo,
a-vorto anstataŭ adjektivo ktp.
Ankaŭ oni povas uzi as-tempo anstataŭ estanta tempo ktp.
Mi renkontis vortojn 'anta', 'inte' ktp. en traduko de 'Nokta patrolo'.
Sed vortoj kun puraj finaĵoj kiel radikoj aspektas strange kaj havas duban sencon.
Ekz., "aj" signifas "literoj 'a'",
"ui" povas signifi "prononci 'u'"
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 06:25:06
sergejm:Sed ne vere, vidu PMEG: Liternomoj.
Ekz., "aj" signifas "literoj 'a'",
Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 07:00:15
Fakte ankaŭ neniu (krom la eksperimentema Grabowski) provis ilin uzi memstare, dum la memstareco de la afiksoidoj kaj ankaŭ la participaj finaĵoj rapide establiĝis.
Por tiuj, kiujn interesas: Mi skribis iom pri tio en mia diplomlaboraĵo, p. 26-a; la klasifikon de la E-a morfemaro mi detaligas en jena blogaĵo).
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 07:01:45
Kirilo81:Miaopinie oni ne povas uzi -o, -i, -as ktp. kiel memstarajn vortojn, ili estas same ligitaj kiel hejm-, bel-, kur-.Tion ĉi ("same ligitaj") mi fakte tute ne komprenas.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 07:44:07
darkweasel:Estos ke oni ne povas uzi hejm, bel, ter...sen aldoni finaĵojn aŭ ion plu...(KVANKAM ONI POVAS, hejm´, ter´...)Kirilo81:Miaopinie oni ne povas uzi -o, -i, -as ktp. kiel memstarajn vortojn, ili estas same ligitaj kiel hejm-, bel-, kur-.Tion ĉi ("same ligitaj") mi fakte tute ne komprenas.
Sed a-vorto-j- ne estus a, sed a-o-j, e-vorto-j: e-o-j, estas iom strange, sed eblus, ao, eo, io, uo, aso...(o-vorto: oo estas nekomforta havante du o).
Same ol: -estr-o, -ul-o, kun-i, ek-o, per-i... kial oni ne povas uzi la tutajn finajojn kaj vortetojn kiel: de, sed, al, tre, jam, laŭ...?
Dankon por korekti min.
Ondo (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 07:59:26
fajrkapo:Sed, ĉu eblus ekde ĉiuj ĉi tiuj vortetoj, ekzemple, la finajoj as-os-is, ĉu eblus aso por estanto, iso por estinto, oso por estonto, u-o: ordono, u-i: ordoni, kaj-o, kaj-i por adikcio-adikcii, o-oj por subtantivo-j, a-aj por adjektivo-j, ĉu-i: demandi, ĉu-o: demando, ej-o: loko, ej-i: loki, ktp.Vi povas provi, sed la signifoj estas tiom malklaraj, ke apenaŭ prosperos al vi tiel fari utilajn vortojn. Oni vidis kelkajn provojn pri tia uzo, ekz. "o" estis iam uzata kun tre abstrakta senco (proksimume = "io" ). Se mi ne mismemoras, E Wüster uzis en iu sia traduko ion simila al "l'o bela".
Mi povas imagi tian uzon vortludecan, sed tio postulas fortan posedon de la lingvo. Ekzemple, en konversacio, se iu ordoneme ripete diras al sia kunulo ion similan al "faru, estu, venu, aĉetu" ktp., la kunulo povus admone respondi "estu foje pli ĝentila, ne ĉiam tiom uu".
Tia uzo ĉiam impresas eksterordinara (eksperimenta aŭ humura aŭ stranga) kaj povas esti tre malfacile komprenebla.
Viaj "kajo, ĉuo, ejo" tute ne apartenas al la sama grupo kun la pure gramatikaj finaĵoj.
Unu ofta eraro estas kredi, ke la verbaj finaĵoj "as, is, os" signifas nur "estas, estis, estos". Tiu miskompreno kondukas, interalie, al la ofta uzo de tiaj verboformoj kiel "uzatas" aŭ "farintus"
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 08:50:41
Ondo:Jes , vi tute pravas ĉar imagu nun kiel estus la nova participo de uzati: uzatata, kaj senfina uzado. Do, eble estas ega eraro reuzi la participojn, aktivajn kaj malaktivajn, ĉar ili jam estas finaĵoj. Ne havas multan sencon tiu reuzado...Ĝi uzatas estus sama ol ĝi uziĝis, aŭ iu uzis ĝin. Mi ne certas sed ne estus tre logike, ĉiukaze estus kiel fari novajn vortojn, ekz angle, de haved, to haved, aŭ hispane tenido, tenidear aŭ tenidar!
Mi povas imagi tian uzon vortludecan, sed tio postulas fortan posedon de la lingvo. Ekzemple, en konversacio, se iu ordoneme ripete diras al sia kunulo ion similan al "faru, estu, venu, aĉetu" ktp., la kunulo povus admone respondi "estu foje pli ĝentila, ne ĉiam tiom uu".
unu ofta eraro estas kredi, ke la verbaj finaĵoj "as, is, os" signifas nur "estas, estis, estos". Tiu miskompreno kondukas, interalie, al la ofta uzo de tiaj verboformoj kiel "uzatas" aŭ "farintus"
Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 09:16:42
darkweasel:"ligita" (aŭ prefere eĉ "ligenda" ) signifas, ke tiuj morfemoj sen aldona morfemo ne povas okazi en frazo kiel vorto. Neligitaj estas ĉu, kaj, hodiaŭ (parte ili estas ligeblaj), ligenda estas la plejparto de la E-a morfemaro, kiel montras la uzo.Kirilo81:Miaopinie oni ne povas uzi -o, -i, -as ktp. kiel memstarajn vortojn, ili estas same ligitaj kiel hejm-, bel-, kur-.Tion ĉi ("same ligitaj") mi fakte tute ne komprenas.
fajrkapo:Sed a-vorto-j- ne estus a, sed a-o-j, e-vorto-j: e-o-j, estas iom strange, sed eblus, ao, eo, io, uo, aso...(o-vorto: oo estas nekomforta havante du o).Mi ne scias, ĉu mi komprenas vin. Kaze ke vi volas esprimi, ke vortoj kiel "o-vorto" estas argumento por la memstaro uzo de -o, oni povas tion refuti, ĉar temas pri citaĵo de la koncerna formo, ne pri ties enhavo, same kiel oni ekzemple povas diri, parolante pri la la latina, "la -tion-sufikso", kio kompreneble ne signifas, ke -tion- povas esti kerno de vorto (*tion, tionis).