Đi đến phần nội dung

Ĉu mi skribas sur papero aŭ sur paperon?

viết bởi ora knabo, Ngày 26 tháng 4 năm 2012

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

ora knabo (Xem thông tin cá nhân) 16:03:14 Ngày 26 tháng 4 năm 2012

Saluton

Ĉu vi dirus "Mi skribas sur paperon" aŭ "Mi skribas sur papero"?

La unua signifas ke post mia ago leteroj restos skribitaj sur la papero, kaj la dua povus teorie signifi ke mi staras sur grandega papero kaj skribas ion sur iun alian paperon?

Kion vi opinias?

黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 16:19:52 Ngày 26 tháng 4 năm 2012

Mi pensas same kiel vi.
Mi skribas sur paperon, kaj laŭ mia memoro ankoraŭ neniam skribis sur papero.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 17:45:06 Ngày 26 tháng 4 năm 2012

Mi atentigas, ke vi povas nun konsulti NPIV ĉe Vortaro.net (uzu vian Lernu-pasvorton).

Se vi estus farinta tion, vi estus rimarkinta sub Skribi:

*skrib/i (tr)
1. Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks

Ĉar neniu normale skribas starante sur papero, sur alian pecon de papero, la uzo de la akuzativo ŝajnas iom pedanta.

jeckle (Xem thông tin cá nhân) 06:44:32 Ngày 28 tháng 4 năm 2012

sudanglo:Mi atentigas, ke vi povas nun konsulti NPIV ĉe Vortaro.net (uzu vian Lernu-pasvorton).

Se vi estus farinta tion, vi estus rimarkinta sub Skribi:

*skrib/i (tr)
1. Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks

Ĉar neniu normale skribas starante sur papero, sur alian pecon de papero, la uzo de la akuzativo ŝajnas iom pedanta.
Via frazo ne enhavas la vorton "skribi" sed la vorton "desegni".

Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks

Kaj mi ne estas pedanta, tiam mi neniam devus fari eraroin ridulo.gif. Mit estas feliĉa pri la severa gramatiko: sur paperon. Kaj nun vi certe volas scii, kial oni desegnas sur papero? Mi ne scias, eble simpla eraro!

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 07:36:51 Ngày 28 tháng 4 năm 2012

Ne temas pri movo aŭ direkto. Vi diru "mi skribas sur parpero", kiel vi diras "mi dancas sur tablo".
Se vi diras "mi skribas sur parperon", mi komprenas ke vi estas skribanta sur tablo (ekzemple) kaj, iom post iom, vi movas la skribilon sur paperon ankoraŭ skribante.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:58:42 Ngày 28 tháng 4 năm 2012

HaleBopp:
Se vi diras "mi skribas sur parperon", mi komprenas ke vi estas skribanta sur tablo (ekzemple) kaj, iom post iom, vi movas la skribilon sur paperon ankoraŭ skribante.
Mi tute malkonsentas - skribi =~ "meti literojn". Kien oni metas literojn? Sur paperon.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:12:32 Ngày 28 tháng 4 năm 2012

Ambaŭ formoj skribi sur papero kaj skribi sur paperon estas eblaj, kaj ĝenerale oni ne atribuus malsamajn signifojn.

Sed se oni volus indentigi nuancan diferenciĝon, mi dirus ke la formo kun la akuzativo atentigas pri la ago, dum la alia lokigas la skribaĵon.

Iu vandadalo difektis mian portreton, skribante fian komenton sur ĝin en ruĝa inko.

Profesoro X , vi skribis sur paĝo 8. de via libro, ke Esperanto havas nenian ŝancon.

jeckle (Xem thông tin cá nhân) 03:33:51 Ngày 29 tháng 4 năm 2012

la PMEG:En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N
... bedaŭrinde vi pravas ...

Quay lại